|
![]() |
||
|
|
|||
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
LSG estas organizo en la Esperantomovado por gejaj*, ambaŭseksemaj kaj transgenraj geviroj. Ĝi estas faka asocio kunlaboranta kun Universala Esperanto-Asocio (UEA). *) gej- = samseksam- (el la angla "gay") |
Per la membreco vi ricevas nian bultenon FORUMO. Ni ankaŭ havas servojn de adresaroj al gastigantoj kaj korespondemuloj kaj kontaktlisto por kongresemuloj. Jen formularo por membreco. |
LSG eldonas ĉiujaran korespondan adresaron por personaj kontaktoj inter siaj membroj. Vi ricevas ĝin se vi mem estas listigita en ĝi. Jen formularo por listiĝi en la adresaro. |
Nia membrofolio Forumo N-ro 143 estos dissendota al la membraro de LSG en septembro. |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
Nia bulteno FORUMO havas 45 numerojn jare. Eblas ricevi ĝin ankaŭ rete jen kelkaj malnovaj numeroj (n-roj ekde 128 estas pdf-dosieroj po ĉ. 400kB): |
La kotizo de membreco estas por 1 jaro 10 EUR, 3 jaroj 25 EUR, dumviva 250 EUR. (Eventualaj bankkostoj aldoniĝas.) Jen diversaj pagmanieroj. |
LSG eldonas ĉiujaran adresaron de gastigantoj kiuj akceptas vojaĝemajn LSG-anojn en la hejmo. Ĉiu membro ricevas ĝin. Jen formularo por listiĝi en la adresaro. En ĝi vi estos identigita nur per numero. |
Retlisto lsg-ano estas forumo por diskutoj kaj novaĵoj inter E-aj gesamseksemuloj, ne nur membroj de LSG. Enlistiĝu senkoste per jena formularo: Pli da klarigoj se vi ne scias la anglan. |
![]() |
![]() |
![]() |
|
|
ILGA (en fr es pt Ministrado de Manĝaĵo por la Animo (kun tradukoj de lsg-anoj) |
La celoj de LSG estas i.a. krei solidarecon kaj kunlaboron inter siaj membroj kaj labori por forigo de lingva kaj de kontraŭgeja diskriminacio. Jen la statuto. La jarkunveno okazas lige kun la Universala Kongreso de E-o. Jen la estraro de LSG. |
LSG eldonas ĉiujaran kontaktliston por lsg-anoj kiuj volas renkontiĝi dum Esperantaj aranĝoj. Vi ricevas ĝin se vi mem estas listigita en ĝi. Jen formularo por enlistiĝi. |
|