FORUMO 112
(3-4/1999)

 

ĜENERALKUNVENO DE LSG

Okazos dum la Universala Kongreso en Berlino dum la unua semajno de aŭgusto; loko kaj kiamo decidotaj laŭ la eblecoj. Eltrovu per la anonctabulo en la kongresejo.

TAGORDO:

1) Elekti protokoliston

2) Akcepti aŭ ŝanĝi la tagordon

3) Trovi raportistojn por:
 
a) Kongresa Kuriero
b) La Esperanta gazetaro
c) Nacilingvaj gejaj gazetoj
4) Trakti la protokolon de la antaŭa ĝenerala kunveno

5) Trakti raporton kaj spezojn por la jaro

6) Trakti eventualajn landajn raportojn

7) Diskuti la agadojn de LSG kaj ĝian estontecon

8) Decidi la financan estontecon kaj la jarkotizon

9) Plani eventualan varbokampanjon

10) Elekti Prezidanton, Kasiston, Sekretarion kaj maksimume 4 Komitat-anojn

11) Diskuti la Bultenon

12) Debati eventualajn rezoluciojn

13) Eventualaj aliaj aferoj

14) Decidi pri dato kaj loko de venonta ĝenerala kunveno

15) Fermi la kunvenon

 

SEKRETARIA RAPORTO

Ĉijare ni gajnis 15 novajn anojn, bedaŭrinde multaj anoj en eks-Sovetio, kiuj nun havas aliron al aliaj informoj pri geja vivo, ne plu realiĝas. Surprize granda nombro da informpetoj venas el Kubo, kie aktuale la situacio por gejoj multe pliboniĝis.
Post la nomoŝanĝo en Montpeliero, venis plendoj, ke tio okazis kontraŭstatute, tial la tutan aferon oni rediskutos en Berlino. Do, nur post la ĜK 99 ni ekscios ĉu nomi nin GLEA-anoj aŭ LSG-anoj. Espereble tiu identokrizo ne tro aldonos al iuj viaj eventualaj neŭrozoj.
Mi tre ĝojas raporti, ke Peter D., nia glora fondinto, kaj sola sekretario ĝis mi, nun preskaŭ plene resaniĝis. Dank' al Dio (aŭ, por Peter, Maldio!) - ĉar tio signifis, ke lastatempe mi povis turni min al li multe pli ofte (sen iu ajn kulposento) por peti helpon.
Ne forgesu, ke la sekretarieco kuŝis el liaj tre kompetentaj manoj pli ol dudek jarojn, dum mi ofte nur palpis en sufiĉe plena mallumo (en kaj ekster LSG).
FORUMO daŭre aperadas. Ĝian regulan ritmon iom difektis mi pro mia foja malakurateco. Pardonu min milfoje, kara Wolfgang. Sub lia redaktado Forumo plugas ĉiam novan terenon; kaj envenas de temp' al tempo iom da maliceto - kiu nepre necesas por spici gejan revuon, ĉu ne? Kaj kompreneble, pro teknikaj rimedoj, la aspekto multe pli beliĝis. Dankon ankaŭ al U*** kaj B*** por ties kontribuo al Beletra Niĉo. Bedaŭrinde, tre malmultaj iam ajn helpas al Wolfgang - kiu oferos multe da sia valora tempo al Forumo - per alsendo de artikoloj, informoj, leteroj, ktp. Ek al viaj komputiloj.
Mi demisios en aŭgusto kiel anoncite, sed - miraklo - jam unu tre kompetenta kandidato sin proponis por sekretarii (kaj li havas komputilon!). Mi deziras al li, aŭ eventuale alia kandidato, ĉion bonan. Lian sinprezenton vi povos legi ĉi-numere.

 

KANDITATIĜO POR LA SEKRETARIA POSTENO DE LSG/GLEA

Mi naskiĝis en 1974 kaj eklernis Esperanton havante 14 jarojn. Mi studas internacian juron kaj entreprenan ekonomikon. En E-organizoj mi ĝis nun ankoraŭ ne aktivis, sed la geja movado estas konata tereno por mi.
Dum 6 jaroj mi aktivis en gejaj junulargrupoj en mia provinco, interalie kiel prezidanto kaj fondinto.
LSG/GLEA estas nemalhavebla organizo en nia Esperantujo. Miaopinie, ĝiaj ĉefaj taskoj estu stimuli la Esperantan gejan kulturon, strebi al kiel eble plej grandaj toleremo kaj akceptemo de sam- kaj ambaŭseksamo fare de la aliseksama parto de la E-parolantaro kaj, laŭ siaj ebloj subteni per adekvataj servoj la membrojn kiuj loĝas en landoj evidente malamikaj al samseksemuloj. Kiel sekretario, mi volonte kontribuus en la plenumado de ĉi tiuj taskoj kaj la realigo de la jam difinitaj celoj ene de LSG/GLEA.
Elkore salutas vin,
Leon (Nederlando)

 

INTERRETO KAJ NI

En la lasta numero de Forumo mi proponis dissendoliston por LSG (GLEA), ĉar nia bulteno ne ĉiam aperas akurate (cetere: ankaŭ mia propra maldiligenteco kontribuas al tiu priplorenda fakto) kaj foje informoj jam estas malaktualaj kiam Forumo finfine atingas la legantojn.
Intertempe ekzistas tiu listo; fakte estas eĉ du. La unuan fondis Dmitri el Usono, la duan Ganimedo el Brazilo. La listo de Dmitri nomiĝas 'gejverduloj'; tiu de Ganimedo 'glea'. Oni aliĝas krozante al tiu adreso: www.onelist.com. En la kadro tajpu la nomon de la listo, al kiu vi volas aliĝi kaj sekvu la indikojn en la angla surekrane. Se vi havas problemojn, demandu la prizorgantojn de la listo.
Gejverduloj: domotran(ĉe)aol.com
Glea: gani(ĉe)ganimedes.com
Al la listo 'glea' vi povas aliĝi en Esperanto pere de tiu dokumento: www.ganimedes.com/glea/

Ganimedes skribas pri sia listo:
Ne ekzistas statutoj, sed por eviti personojn kiuj treege facilanime ofendas nin oni devas diri dekomence ke:

1. Ni estas klubo de amikoj;
2. Ni uzas Esperanton kiel nian lingvon;
3. Ni estas G.L.S. (Gej-Lesbaj-Simpatiantoj).
4. Oni akceptas ne nur LSG-anojn, ĉiuj gls-simpatiantoj estas bonvenaj.
5. Ni diskutu en eduka kaj afabla maniero evitante insulta lingvaĵo.
6. Eblas interŝanĝi erotikaj rakontoj kaj fotoj en respondeca maniero.
7. Ni informu pri la kondiĉoj de la geja vivo.
8. Eblas senlistigi la personojn, kiuj ne respektas tiujn fundamentajn principojn. Pro tio la listo havu 3 prizorgantojn, kiuj inter si diskutas kaj decidas kiam estos duboj.
Tio estas sugestoj.
Ganimedo

La prizorganto de 'gejverduloj' ne reagis al mia peto skribi ion pri sia listo.

 

LA ANOJ OPINIAS

Mi ĝojis ricevinte la liston de gastigantoj en Forumo 111. Sed iom mi ĉagreniĝis pro la uzo de landkodoj. Ke BY signifas Belorusion mi feliĉe povis konkludi pro la sufiĉe konata ĉefurbo, sed mi plu cerbumas chu LV signifas Latvion au Litovion kaj kia lando kaŝiĝas sub la kodo CP mi ĝis nun tute ne sukcesis eltrovi. Mi supozas, ke mi ne estas la sola, kiu havas malfacilaĵojn.
Jiři (220)

La nomŝanĝo estis malprudente, ĉar la sama akronimo jam ekzistis kiel Germana Laborista Esperanto-Asocio kaj tiu lasta asocio tute rajtas ne esti konfuzata kun alia asocio. Estas rekomendinde sendi al tiu laborista asocio oficialajn ekskuzojn.
El Italio
Noto: Pri tio skribis Graham al mi en privata letero jenon: "Kunekzisas plu-raj organizaĵoj en E-ujo kun la sama akronimo. En la plej bizara cirkon-stancaro tio iel ĝenus. Ne kuŝas ia konflikto inter la organizitaj laboristoj kaj la organizitaj gejoj - fakte ili ofte kuŝas kune sen ia ajn problemo."
En la sama letero estis protesto kontraŭ la senaverta malferma ekspedo de Forumo - el Anglio venas informo, ke okazis "almenaŭ unu eksiĝo" pro tio.

Laŭ mi la 'nova' nomo estas malbone pripensita. LSG neniam estis Esperanto-Asocio. E-Asocio estas por-lingva organizaĵo, (...) tamen LSG ĉiam estis per-lingva: Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj. Tial mi opinias la nomon GLEA maltaŭga kaj proponas la pli realecan Asocio de Gejaj kaj Lesbaj Esperantistoj (AGLE).
Plej demokratie estus sendi al ĉiuj membroj kune kun la Berlina tagordo voĉdonilon kun ĉiuj proponitaj nomoj, inkluzive la malnova nomo LSG. Se la membroj ensendu la voĉdonilon sufiĉe frue antaŭ la jarkunveno, tie oni povu fari finan decidon surbaze de la anara deziro.
Fine mi volas emfazi, ke mi abonas gejan bultenon por legi pri gejaj temoj. Artikoloj pri ĝenerala Esperanta intereso kiel ekzemple la mondvojaĝo de Ges-oj Robineau oni legi en la koncerna libro aŭ en MONATO.
Franklemo (Nederlando)

Ricevinte la lastan numeron de Forumo, mi miris, ke ĉi-jare ne aperas la ret-adresoj de la listigitaj membroj.

Eble unu el la Moŝtoj de LSG posedas ilin kaj povus dissendi informojn per la reto.
Gilbert (Francio)

 

TRA LA MONDO

Ĉiun jaron dufoje la brita reĝino elektas novajn moŝtojn. Tri homoj el la listo por junio 1999 estas aparte interesaj por ni:
Angela Mason, estrino de la organizo Stonewall, kiu kampanjas por la egealeco de rajtoj por sam- kaj aliseksemuloj. Tiuj kampanjoj rilatas al parlamenta agado, laborpostenoj ktp. Ŝi ricevis la "Ordenon de la Brita Imperio".
Nick Partridge kaj profesoro Michael Adler estras organziojn Terrence Higgins Trust kaj National Aids Trust, kiuj ambaŭ laboras pri aidoso. Partridge ricevis ankaŭ "Ordenon de la Brita Imperio" kaj Adler "Komandecon de la Brita Imperio".
Tiuj ordenoj ne igas ilin lordoj, do ili ne rolos en la lorda ĉambro de la parlamento.
La decido de la lorda ĉambro malakcepti leĝoprojekton por permesi gejajn sekskontaktojn je la aĝo de 16 anstataŭ 18 ankoraŭ restas, sed la registaro promesas uzi la leĝon 'Parliament Act' por nuligi la lordan malakcepton post la paso de unu jaro.
Peter D. (Britio)

Gejo ŝokas Litovion

La aŭstralia ambasadoro (vidu Forumo 111) prezentante sin ĉe la prezidento de Litovio, anstataŭ edzino prezentis sian partneron, arkitekton, kun kiu li loĝas jam dek jarojn. Kaj same okazis skandalo en litova parlamento, ĉar Litovio estas katolika lando. Kelkaj parlamentanoj akre riproĉis la ministron por eksterlandaj aferoj, ke li donis konsenton akcepti tian ambasadoron. La ministro (interalie gvidanto de kristan-demokratia partio) respondis, ke neniu avertis lin pri tio anticipe.
P (Litovio)

Fia Gay-Lussac

Iu societo 'Icare' establiĝis apud (Lille) en strato Gay-Lussac (nomo de franca fiziskisto).
Tiu firmao baldaŭ petis de la urbestraro ŝanĝi tiun startnomon klarigante jenon: "Ni ne kontraŭas gejojn, sed tia nomo riskas havi specialan konotacion kaj ni perdas riski klientojn tiamaniere."
Novembro 1998: la nomo Gay-Lussac estas anstaŭigita per riu de Isaac Newton.
En februaro 1999 Gay-Lussac rehavis sian straton. La reago de la regiona gazetaro kaj de la gejoj esti tiel, ke la socialisma urbestraro decidis redoni al la strato sian malnovan nomon.
Johano (272)

 

ANONCETOJ

Se vi volas respondi al anonco sen indiko de adreso, sendu vian leteron al la sekretario. Skribu la indikitan numeron sur la koverto tie, kie poste aperos la poŝtmarko. Metu ĉion en pli grandan koverton kaj sendu ĝin al la sekretario, kies adreso aperas alikoke en tiu ĉi bulteno. Laŭeble provizu internacian respondkuponon.

319 Anglo 39 j, pri arto, komputiko, sciencfikcio
425 Ruso serĉas amikojn en tuta mondo
Anatolo Guk, Poĉtamt 43, 347900 Taganrog, Rostovskaja obl. Rusio
505 Niĝeriano 25j, kun ĉiu pri ĉio
567 Ruso 51j, pri kosmologio de Martinus
584 Ruso 33j, pri itala muziko kaj glaceosporto
585 Kubano 50j, pri ĉiu temo kun ĉiu
593 Franco 38j, kun afrikaj kaj islamaj landoj
597 Ruso 18j, kun samaĝuloj, aparte pri Hindio
603 Japano 34j, loĝante en Nov-Jorko, pri ĉio

 

GASTIGADO

Ni ŝatus partopreni la gastigan servon de LSG. Ni nun loĝas en komplete geja komunumo en Florido. Ni havas liton por unu persono.

Robb – Florida, Usono

 

KONGRESA TEMO

La germana por dumnokta uzo

schwulenfreundlich [ŝvúlenfrojndliĥ] gejamike
schwulenfeindlich [ŝvúlenfajntliĥ] gejmalamike
Bartträger Bartträger
attraktiv alloga
einfühlsamsentema
gut bestücktbone ekvipita
hübsch, gut aussehendbeleta. bonaspekta
leidenschaftlich [lájdenŝaftliĥpasia
normal gebautkorpe normala
rasiertrazita
schüchterntimida
Arschficker (pejorative!)bugranto ("pugfikanto"
Schwanzlutscher (ankaŭ pejorative!))midzanto ("kacsuĉanto")
Scheiße [ŝajse]Merdo!
Wie komme ich in das Viertel mit den meistem Schwulenkneipen?Kiamaniere mi atingas la kvartalon kun la plej multaj gejaj drinkejoj?
Hättest du Zeit, mir den Weg zu zeigen?Ĉu vi havas tempon por montri la vojon?
Hast Du mal Feuer?Ĉu vi havas fajron?
Bist du alleine hier?Ĉu vi estas sole ĉi tie?
Du hast echt schöne Augen!Viaj okuloj vere estas belaj!
Dein Lächeln ist umwerfend.Via rideto ravas.
Gibt es hier einen Kondomautoamaten?Ĉu estas kondomaŭtomato ĉi tie?
Ich bin echt neidisch auf deine Bauchmuskeln.Mi vere envias viajn ventromuskolojn.
Deine Lippen sind so weich!Via lipoj estas tiel molaj!
Du küßt so mänlich.Vi kisas tiel virece.
Worauf stehst du? Ich stehe auf…Kio plaĉas al vi? Al mi plaĉas…
Arsch, Hintern, Arschbackenpugo, postaĵo, gluteoj
Brustwarzen [brústvarcencicoj
Eier ("ovoj") [ájer]kojonoj
Schwanz [ŝvanc]kaco, peniso
Samen [zámen]ĉuro
Vorhautprepucio

Elekto laŭ Ulf M. kaj Axel S.: Der schwule Sprachführer. Frankfurt/Main 1996 [Eichhorn] por la germana, angla, franca, itala, nederlanda kaj hispana lingvoj

 

EL GEJA HISTORIO DE BERLINO

La unuaj spuroj de la geja historio ligiĝas al persekuto kaj murdo. Ekzemple la punleĝo de 1620 de princo Georg Wilhelm malpermesis 'ĉian malĉastecon kontraŭ la naturo'.
Tiun leĝon oni aplikis ekzemple al Ludwig Le Gros kaj Martin Schultze en 1704, post kiam ili konfesis, ke ili estis farintaj komuman malĉastecon. La puno: morto per glavo, poste iliaj korpoj estis brulitaj.
En 1729 konfesis bakisto Ephraim Ostermann, ke li dufoje malmoligis la penison de 19-jara metilernanto Martin Köhler en sia buŝo kaj glutis ties ĉuron, 'ĉar tio estis plezuro por li'. Sekvis mortpuno.
Sed okazis ankaŭ, ke nobelulo von Appel estis liberigita kaj kamparana knabo, kiu protokolis, ke la nobelulo metis sian penison en postaĵon kaj buŝon estis kondamnita al batonbatoj.
Ĝuste la eltrovinto de prusa militarismo Frederiko la Granda estis laŭdire gejo. Tion asertis ekzemple la verko 'Matenoj de la prusa reĝo, verkita de li mem', aperinta en la franca en 1784. Iuj diras, ke tio estis malica venĝo de Voltaire, ĉiukaze oni scias, ke la reĝo ŝatis belkreskajn servistojn, havis tre intimajn rilatojn al siaj amikoj dum lia sento por virina amo 'malĉeestis'.
Tio estis relative grava sciigo por iuj postaj gejaj aktivuloj, kiel Adolf Brand, kiu publikigis en 1921 broŝuron kun la titolo 'Ĉu apliki la punkodon al Frederiko la Granda?'. La tendenco de Brand estis nepre kontraŭvirina.
En 1782, kiam Frederiko ankoraŭ vivis, aperis 'Leteroj pri la galantaĵoj de Berlino'. Tio libro raportas pri konsiderinda geja 'subkulturo' en la ĉefurbo. Senlace la verkinto indigniĝas pri la 'porkaĵoj, kiujn oni ĉi-tie nomas galantaĵojn'. Kial li entute sukcesis eltrovi ekzemple bordelon kun minjonoj?
La rolo de samseksamo ĉe la anoj de la Berlina Romantika Skolo meritus kompletan ĉapitron: ĉu Friedrich Schlegel nur okulumis al sokrata amo? ĉu la tradukinto de Platon nur pripensis teorie la limojn de tradicia vireco kaj virineco? Kaj kio pri Alexander von Humboldt. Magnus Hirschfeld notas: Tuŝis laŭdire nemian virinon. Laŭ ĉiuj buŝaj raportoj li estis samseksamanto.
Pli sendube estas la afero de Heinrich von Kleist. En 1805 li skribas al sia amiko Ernst von Pfuel: "Vi denove konservas la epokon de la grekoj en mia koro; mi povintus dormi ĉe vi, kara knabo, tiel ĉirkaŭbrakis vin mia tuta animo." Kaj poste li skribas pri "knabinaj sentoj" kiujn li havis kiam Pfuel naĝis nude en lago: "Estu vi miaj edzino, infanoj kaj nepoj." Evidente Pfuel ne akceptis tiun proponon, ĉar li fariĝis poste prusa militministro kaj patro de konvencia familio.
En la 40aj jaroj de la 19a jarcento ni aŭskultas por la unua fojo pri la kvartalo Thiergarten kiel renkontiĝejo de tiuj 'monstroj', ja estas eĉ personoj, nome ordinaraj soldatoj, por 'kiuj estas kvazaŭ komerco esti renkontitaj tie.'
Se vi havas la taŭgan optikon, vi povas vidi 'malĉastaĵojn' ĉie. Mi ja povus vivi en bordelo sen suspekti ion ajn. Tiun problemon havis ankaŭ Karl Heinrich Ulrichs, unu el la patroj de la geja movado, kiu ĝuste tiam studis en Berlin kaj ne povis trovi amanton. La verkisto Eggels tamen sciis, kien rigardi kaj sekve li ne komprenis la plendojn de Ulrichs. Egells skribis al Ulrichs: 'Ne kredu, ke la rozoj de amo ne plu kreskos por vi. Tiuj rozoj kreskas ankaŭ sub la premo de la plej persista persekuto. Ĝusta via patra urbo estas tre fekunda tereno por tio. Mi miris, ke vi trovis tion malfacile en Berlino, mi spertis la malon.'
En la 70aj jaroj la polico de Berlino komencis fari 'rozkolorajn listojn' kun konataj sodomiantoj kaj alian de ties ĉantaĝistoj. La demando ja estas, ĉu ili prizorgis ambaŭ listojn kun la sama fervoro. La respondo estas nepre jesa. La komisaro, kiu gvidis la departementon por sodomiantoj fariĝis unu el la plej konsekvencaj kontraŭstarantoj de la fi-fama paragrafo 175, kiu temis pri 'kontraŭnatura malĉasteco'. Pro tio indas honori lian nomon: Leopold von Meerscheidt-Hüllesem.
De tempo al tempo okazis procezoj kontraŭ posedantoj de porgejaj drinkejoj pro 'fiperulado'.
Konklude: samseksamantoj iom post iom fariĝis videblaj. Logika sekvo estis la fondiĝo de geja movado, la Scienca-Humanitara Komitato. Tio okazis la 15an de majo 1897 en la loĝejo de la kuracisto Magnus Hirschfeld (nuna nomo de la strato: Otto-Suhr-Allee). La celo estis la scienca esploro de samseksamo, eldono de publikaĵoj, kolekti apagon de famuloj, jura kaj medicina konsilado, klerigo de la publiko.
Post la unua mondmilito la aktivaĵoj de la komitato kreskis konsiderinde. En 1919 Hirschfeld fondis la 'Instituton por Seksa Scienco'. En la 20aj jaroj estis ankaŭ organizoj de lesboj. La 'por-sinjorina klubo Monbijou' ŝajne estis la plej sukcesa. Tiutempe ekzistis ne nur periodaĵoj por gejoj, sed finfine ankaŭ por lesboj.
Tiuj furoraj 20aj jaroj ricevis taŭgan memoron en la romano 'La pia danco' de Klaus Mann, la plej aĝa filo de Thomas Mann.
En 1929 la aktivado preskaŭ atingis sian plej gravan celon, la forigon de paragrafo 175, kio tamen ne okazis.
Post la venko de la naziistoj ĉio finis. La 6an de majo 1933 ili prirabis la instituton de Hirschfeld, kiu estis en vilao en la kvartalo Thiergarten.
La naziistoj akrigis la paragrafon 175. Estas konate, ke multaj gejoj suferis mizeran morton en koncentrejoj.
La plej mirinda amafero okazis meze en la dua mondmilito inter du virinoj: judino kaj aria patrino. Ili spertis preskaŭ dujaran feliĉon, post kiam iu spiono klaĉis al la sekreta polico. La virinoj donis al si la kaŝnomoj Aimée kaj Jaguar. Jaguar mortis en naziista koncentrejo, dum Aimée, kies burĝa nomo estas Lily Wust ankoraŭ vivas en Berlino, nun 85-jaraĝa.
La abomenan paragrafon 175 forigis nova socialdemokrata registaro en 1969.
(Kompilita laŭ 'Berlino de malantaŭe' [Berlin von hinten] aperinta 1981 ĉe la eldonejo Bruno Gmünder.)

 

PORGEJA EKLEZIO

Kiel geja kristano mi trovis la artikolon de Marteno pri la Malnov-Katolika Eklezio tre interesa kaj informa (Forumo 1-2/99). Kiam mi estis junulo mi spertis multajn problemojn ĉar mi estis gejo kaj Rom-Katoliko, aparte kiam mi volis fariĝi pastro.
Oni informis min ke se mi povus vivi sen seksumado dum 2 jaroj oni konsiderus min kiel kandidato. Mi ne povis tion fari kaj ne pastriĝis! Mi fine eksiĝis de la eklezio kiam mi havis 48 jarojn kaj pensis ke mi tute perdis mian fidon.
Post 5 jaroj mi renkontis viron per reklamo en geja gazeto. Li klarigis al mi ke li estis kristano kaj apartenis al eklezio, precipe por gegejoj, kiu nomiĝas Metropolitan Community Church (MCC). Mi decidis viziti la diservon kaj tuj sentis ke mi estis 'hejme'. Mi aniĝis kaj post 10 jaroj mi ankoraŭ apartenas al MCC en Auklando.
MCC fondiĝis en 1968 en Usono kaj rapide kreskis ne nur en Usono sed tra la mondo. Nuntempe estas eklezioj en 14 landoj. La fondinto estis Pastro Troy Perry kiu dufoje perdis postenojn en Pentekostaj eklezioj ĉar oni malkovris lian gejecon. Li decidis ke Dio instigis lin fondi eklezion por gegejoj kiujn la aliaj kristanaj eklezioj malakceptis. Dum la pli ol 30 jaroj de sia ekzisto, la eklezio forte batalis kontraŭ homofobio kaj diskiminacio ne nur flanke de la eklezioj sed ankau de registaroj. MCC strebas konvinki la aliajn ekleziojn ke ilia kondamno de gejoj pro kelkaj citaĵoj el la Sankta Biblio estas eraro. Ĝi presigas multajn libretojn kaj informilojn en la angla pri samseksamo kaj la Biblio. Ankaŭ amaso da informoj estas haveblaj per la interreto en la angla kaj la hispana, vidu che www.ufmcc.com.
Dennis (Nov-Zelando)

 

ARANĜOJ

Mi proponas al LSG-anoj neformalan renkonton dum la JEFO gastronomia (vinbera) semajnfino en Edenkolben en Germanio (ĉ. 100 kilometroj norde de Strasbourg). Ĝi okazos la 10an ĝis 12an de septembro.

Aliĝoj kaj informoj ĉe Mirjam.

 

INFORMOJ POR FRANCOJ

La publika adreso de LSG en Francio estas:
LSG, S/c JEFO, 4 Bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris

Bonvolu uzi nur tiun adreson ekster la E-komunumo kaj ne menciu la nomon de Johano sen demandi lin antaŭe.

Kotizoj en Francio

La kotiz-ĉekoj devas esti skribitaj je la nomo de Jean-Michel, dorse (sur la parto rezervita al korespondo) aperu la mencio "por LSG/GLEA".
La ĉekoj en la nomo de LSG/GLEA absolute ne estas enkasigebla.

 

KONCERTO EN LONDONO

La 16an de majo okazis en la preĝejp Sankta Bartolomeo en Londono koncerto kun verkoj de Aaron Copland, Benjamin Frankel kaj Samuel Barber.
La profiton ricevis la gej-lesba-ambaŭ-seksema-transseksa fako de Amnestio Internacia.
La evento okazis memore al la pereintoj de la koncentrejoj. La Londona Geja Filharmonia Orkestro tre altkvalite prezentis la koncerton.
Informas Peter D.

 

ATENTU: Informaranĝo (sin-prezento) de LSG dum UK en Berlino. Vendredo, 6a de aŭgusto en la kongresejo, salono 9 (Dietterle)

 

BELETRA NIĈO

La tagojn somnambule
mi pasigas.
Laboron mi plenumas
kvazaŭ roboto,
senelane,
seninterese,
forgese pri la mondo
min ĉirkaŭa.
Matene kissalutas
mi l' edzinon,
la fileton brupetolan.
Vespere mi revene
samon faras.
Dumnokte mi sendorme
la blindigajn dezertojn
de l' sopiro senkonsola
ektravadas,
postkure al fatamorganoj
moke trompaj
pri vi, junul' de l' revoj miaj.
Ĉe la flav-blankaj
horizontoj
de la dezertoj mensaj
aperas majesta via korpo
nuda, lascive invita
,amorekscita.
Angore, spasme, min vundŝire
la dezerton mi trakuras
por vin brakume Ĉirkaŭkisi
sed jam senspuras la miraĝo,
aliiĝis la figuro,
kun teruro mi nun vidas,
ke skeleto moke, ŝoke
al mi grimac-rikanas...
Kaj jam forflugis nokto
kaj mateno la rutinon renovigas,
dum mil kaj mil deziroj
min al vi alligas seneskape.

λ λ λ

Se povus paroli platanoj
de l' urboparko
sub kiuj kalkanoj miaj tretpaŝis,
ĉu povus ili rediri
la amon, la ĝojon, l'angoron
la tragedian doloron
pasintsomerajn?
Jes, ili spektis renkonton:
la ekfulmon okulan
en via vizaĝo,
la korgalopadon tumultan
en mia sino,
la banalajn, ridemajn,
sensignifajn
vortokombinojn,
la babiladon priamoran
inter ni du:
vi, junulo apolona,
mi, mezaĝul' korleĝera
pro l' subita ebrio de l' amo.
La platanoj silentas,
se ili povus rakonti,
ili redirus
nian feliĉon kurtvivan
vian foriron abruptan,
vian neklarigitan malaperon
kaj mian desperon,
mian eternan,
nemutigeblan
sopiron
al vi,
sed plue silentas platanoj
dum kolere, angore, despere
la manoj pugniĝas
en poŝoj mantelaj.
La tagoj min trenas malhelaj,
mi splenas,
vegetas,
la sang' ne raketas jam plu.

λ λ λ

Ĉe la landvoj' provinca
subite sin vestisr
ozkolore
persikarboj.
Primavero delikateŝutis tien, tien
ĝermojn de viv' nova.
Mi vidas gajon brili
sur vizaĝoj de gestudentoj
buntvestitaj,
sturmantaj la matenan
aŭtobuson urbveturan.
La junaj knaboj ridas,
belas, vivon ŝprucas,
petole amindas la knabinoj.

Sole tristas mi, mezaĝul' moroza,
kun vintro fride frida
en la koro
,kiun vi frostigis,
amato sunradia,
per via malaper' sensenca,
per via reaper' senzorga
kaj min spita,
kvazaŭ vi neniam
min konintus.
Kiel ja povis vi forgesi
la ardajn tagojn de la amo
nin fandanta en la sama
bolejo de la sentoj kaj deziroj?
Ho, vi, kaprica duondio
de la amo,
kiel facile povas ŝanĝi vi
l' amantojn
kaj torturdetrui
la koron
de ĉi fola, oldiĝinta
vir' mokinda.

Tiuj tri poemoj estas el "Sur la vivo-pado" (1980) de Nicolino Rossi

 

ILUSTRAĴOJ

Preskaŭ ĉiujn fotojn [en la papera versio de Forumo 112] mi prenis el la libro "Aĉetu min. Viroj en reklamo" [Kauf mich. Männer in der Werbung] de Dietmar Kreutzer. Ĝi aperis en 1999 ĉe la eldonejo "Verlag für Bauwesen" en Berlin.



 

SEKRETARIO
Graham B.
Britio

EKSPEDO
Torben K.
Danio

FORUMO
Wolfgang K.
Danio

Limdato por FORUMO 113 estas la 1a de septembro 1999.