FORUMO 113
(5/1999)

 

NOVAJ PAŜOJ EN L.S.G.

Dum la unua monato post la Berlina UK, la interna vivo de L.S.G. konsiderinde vigliĝis. La estraranoj interŝanĝis pli ol cent mesaĝojn per elektronika poŝto. Aldone al tio, membroj interŝanĝis inter si ankoraŭ tiom da mesaĝoj. La Interreto ŝajnas esti promesplena kanalo por kontaktoj de nun ĝis en la sopirata nova miljaro. Ni L.S.G.-anoj rajtas fieri esti en la avangardo de la pluevoluo de la mondo. Inter la problemoj traktataj estas la manieroj pagi la jarkotizon. Ni bonvenigas sugestojn kaj helpon, ĉar ni bezonas la kutimajn rimedojn de naciaj perantoj, kaj ni pritraktas pagon per kreditkarto, inkluzive per kreditkarto en la Interreto.
Mi dankas al la membraro por la honoro prezidi en tiu-ĉi organizo kaj mi akceptas la taskon plibonigi niajn servojn kaj kontaktojn kun la membraro.
Arnold Victor

PROTOKOLO DE LA ĜENERALA KUNVENO 1999

Estris la kunsidon estrarano Torben Kehlet, Marteno kaj la nove elektita prezidanto Arnold Victor.
Prezidanto D-ro John Wells bedaŭris la malĉeeston kaj sugestis Petron Danning kiel prezidonton kaj Leon Roijen kiel sekretarion.
Oni diskutis la laŭstatutajn celojn de la organizo kaj ordigon de la kuranta kunveno.
Oni diskutis, ĉu ni okazigu fakkunvenon en la Tel-Aviva UK pro atendebla manko de membroj.
Petro Danning proponis, ke, se estas 15, oni okazigu kunvenon.
Oni sugestis, ke estu sendata varba letero al eksmembroj.
Oni sen kontraŭo elektis Martenon por gvidi la kunvenon.
Per 26 kontraŭ 0 voĉoj oni akceptis la tagordon proponitan en la ĵusa numero de Forumo.
Neniu krom nederlandano raportis pri gazeta agado. Oni ne akceptis enpostennigi raportiston.
Oni akceptis la protokolon de la lasta jarkunveno, konsiderante la proponitan nomŝanĝon kiel proponon ĉi-kunveno trakteblan.
Diskuttemo estis ĉeso de daŭraj aliĝoj. Oni elektis Arnold Victor prezidanton, reelektis Ulrich Wilke kasiston, esprimis dankon al la demisianta D-ro John Wells, elektis la neĉeestantan Leon Roijen sekretarion, kaj elektis Torben Kehlet kaj Wolfgang Kirschstein komitatanojn-estraranojn.
Oni laŭdis bonan laboron ĉe Forumo. Oni malakceptis la antaŭe akceptitan proponon ŝanĝi la nomon al Gej-Lesba Esperanto-Asocio per 30 voĉoj kontraŭ 3, do, la organizo restas La Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (mallonge, L.S.G.). Kaj oni malakceptis aliajn antaŭanonce proponitajn ŝanĝojn
Oni elektis sen lia konsento Petron Danning honora prezidanto.
Prezidanto Victor malfermis la kunsidon.

Kasraporto de Ulrich Wilke (Berlino)

1.

Ĉe Ŝparkaso (1998-8-01) 1295,48 GEM
89,87 GEM
havaĵo nuna (1999-7-31) 1385,35 GEM

2. Kaso kontanta

enspezoj: lastjaraj: 3,90 GEM
enspezoj 24,00 GEM
havaĵo nuna 27,90 GEM

3. Konto ĉe U. E. A.:

lastjaraj 80,39 NLG
elspezoj -126,00 NLG
elspezoj: kontokotizo -245,30 GEM
elspezoj: lupago -160,00 NLG
elspezoj: UEA-kotizo -47,65 EŬ
-45,61 NLG = -20,69 EŬ

elspezoj -20,69 EŬ

enspezoj 48,66 EŬ
membrokotizoj +331,17 GEM
IRK-vendo +34,00 NLG
IRK-vendo +96,31 EŬ

Nuna havaĵo ĉe U.E.A. 27,97 EŬ

4. IRK-oj 81: membrokotizoj restantaj, ankoraŭ ne venditaj

DANKVORTO

Mi dankas al ĉiuj, kiuj konfidas min kaj elektis min al la sekretaria posteno de LSG. Mi kiel eble plej bone plenumos tiun postenon. - Leon H. Roijen

LSG ĈEESTOS EN TEL-AVIVO

Laŭ la decido de la membraro farita en la ĝeneralkunveno dum la UK en Berlino, ne okazos ĝeneralkunveno dum la UK en Tel-Avivo, Israelo.
Tio tamen ne signifas, ke LSG ne ĉeestos en Tel-Avivo.
En publika kunveno, LSG sin prezentos dum la UK.
Por membroj kaj aliaj interesitoj, la estraro nuntempe faras klopodojn organizi ion kunlabore kun israela gejlesba asocio.
Pli da informoj en FORUMO 114.

BERLINO EN JULIO 99

Suno. Radioj. Sunradioj. Mirinda etoso atendis nin ene de la spacoŝipo ICC-Berlino 99. Mi, tiel for, el mia tropika hejmlando, sed tiom proksima al la homoj jam amataj, tamen nekonataj. Kelkajn brazilanojn mi spuris tra la koridoroj kaj ne emis multe paroli al ili, almenaŭ dum tia mirindrava semajno por mi. Mi avidis novajn kontaktojn. Orientokulaj, nigrohaŭtaj, blondharaj, hispanakcentaj... esperantistoj el la tuta mondo. Granda festivalo de neebla mondo. Nur Esperanto ebligis tion: svedfrancnorvegmongolbrazilitaldanportugalanglsviskajmultepli ol imageblaj homoj. Nur unu lingvo kaj kelkaj krokodiloj, kiuj soifmortis, en la interprelegaj senhaltaj babiladoj.
Por mi, tiu estis mia lando! Ankaŭ tie estis mia popolo, kiun diaspore mi retroviĝis, kaj kun kiuj mirakle mi antaŭe neniam interkonatiĝis. Interesa tiu sento de latinanima homo. Amo de la nekonato, nekonata amo de komprenebleco. Ĉu tiu ekzistas? Por mi, speciale amuza kaj vere kunfratiĝa estis nia gejamikaro. Davido, kie vi estas?... ĉu vi memoras ke vi ne adiaŭis min? Aĉulo, mi amas vin.. mi frate amas vin post tiom da klaĉado kaj vera interkoniĝo, kaj vi ne min adiaŭis. Eble via briteco ne permesas tiujn sentojn. Torstein kaj Christian teatrumis kaj 'Motzstratumis' kune kun mi, amega paro. La ŝuldata postvendreda kafo de Wolfgang neniam pagita. Ha, Peter Danning, mia kara Peter, tie, iomete ŝancele tamen ankoraŭ vigla post tiom longa tempodaŭro disde la lasta renkontiĝo en Londono en 81. Richmond-upon-Tames, kiom multe vi diris al mi! Ne vi ne povas memori, tamem mi memoras kiom vi multe helpis min malkovri miajn tendencojn. Dankon Peter. Dankon Gilbert, pro via franca kaj ekskluziva francedukiteco. U, la, la. Randy ĉu vi jam alvenis hejmen, al la lando de mondpolico? Atentu bone, inteligentega knabo al la ne tiel rektaj berlinaj stratoj. Eble via jida lingvo revivigos la berlinajn suferajn kaj muregajn fantomojn. Daniele, la italo kiu luksenburĝis kaj mastras tiom da lingvoj... vere ĉarma homo. Rubén, el mia apuda Argentinio, kiu gejumis kun mi ĝis la knabkabaretoj de Prago. Kia postkongreso! Mateo, el Majorko, kia energio kaj bona babilado... Dankon al vi ĉiuj, vi estas mia Esperantio.

Nia transnacia komuno, el ekstremoj, kunigas homoj el neeblaj terregionoj. Berlino estas nur unu el la stacidomoj de nia semlima vagonaro kiu tempvojaĝas. Tel-Avivo la proksima stacio, kaj Zagrebo ja fajfas la alvenontan jarcenton, al Fortaleza jam mansignas la plej foran antaŭvideblan stacion de nia trajno, sed multaj pli alvenos kaj ni vivas feliĉe dum la trajno de la mita espero vojaĝas en la homkompreniĝo. Ni, kriante tra la vagonaraj fenestroj, provas komunikiĝi nian nelingva baro.
La homoj insistas ke ili ne komprenas nin. Ili surdas al nia kompreniĝa festeno. Dume, la festivalo daŭras.... Berlino forlasita. Homoj, returne al hejmo, jam estas bone provizitaj kun propraj dozoj de espero. Esperanto iomete fundis plian esperoforton en nian koron. Nia komumo multe helpas min senti tiel en nia Esperantio.
Krie krias kondutoro: Proksima Stacio....TelAvivo2000, trajno suden kaj mezorienten, halto nur post la jarmila trapaso!
Ganimedo

FAKKUNSIDO DE LIGO DE FLORAMAJ GEESPERANTISTOJ

El la kongresa kuriero:
La 4an de aŭgusto kunvenis la Ligo de Floramaj Geesperantistoj dum la UK de Esperanto. Pli ol dek floremuloj kaj eble eĉ esperantistoj sukcesis trovi la kunvenejon. Nek prezidantino nek la sekretariino ĉeestis, tial mankis superrigardo pri la aktuala floragado. Dum sia tri kvaronhora neformala babilado, Flóra Keleti-Pályaudvar, aktivulino, eble eĉ estraranino, tuŝis plurajn gravajn punktojn, ekz. la kompletan mankon de viraj floramantoj en la ligo, la malaktualecon de la statuto, transpagoproblemojn kaj ĉefe la renomigon de la Ligo. Pluraj ĉeestantoj kaj eble eĉ membroj komprenis, ke temas pri re-nomigo de la Ligo kaj faris diversajn ŝanĝoproponojn: Kelkaj preferas esti floremaj geesperantistoj, aliaj asertas, ke pro la florradiko florama estas preferinda formo, pli radikalaj membroj, eble eĉ kotizintoj preferas sin florumaj aŭ floraŭmaj. Samtempe oni ekdiskutis pri la alteco de la kotizo. Reveninte al la liga renomo, multaj opiniis, ke la prefikso ge estas superflua en Esperanto, aliaj komprenis, ke temas pri la prefikso gej" kaj demandis sin, ĉu ne lesb- estus pli taŭga. Oni decidis pluŝovi la renoman demandon al la venonta jaro, por alveni al decido post tri jaroj. Ankoraŭ ne estas klare, pri kio oni diskutos post kvar jaroj, se oni ne denove sukcesos nuligi la antaŭajn renomigojn.
Kelkajn minutojn antaŭ la fino de 1a kunveno, Martina Stentor transprenis la gvidadon de la kunveno. Oni kompreneble elektis novan estraron, kiu grandparte ne ĉeestis, sed Flóra Keleti konvinke raportis de flora kandidato (kelkaj komprenis: deflori kandidaton) por la posteno de sekretario. Je la fino, Petra Dojen estis elektita honora prezidanto de LFG pro tio, ke multaj floremuloj kaj eble eĉ floramantoj trovis pere de ŝi la floron de sia vivo. Vivu, kresku, floru la gefloristaro!
Marteno

AKTIVULOJ SERĈATAJ!

Ne nur la estraro povas batigi la koron de nia asocio, ankaŭ via partopreno estas bezonata.
Ni serĉas kunlaborantojn por jenaj aferoj. Se io interesas vin, bv. kontakti la sekretarion (adreso estas en la kolofono).

INTERRETO

LSG intencas krei sian propran retpaĝaron. Ĉu vi volonte komptitilumas kaj ŝatas krei retpaĝojn?

VERKANTOJ

LSG planas eldonon de diversaj informiloj pri aferoj rilate al samseksamo, interalie pri elburĝoniĝo, Aidoso, gejlesbaj filmoj kaj libroj, k.t.p.
Ni serĉas homojn kiuj volas verki tekstojn por tiuj informiloj.

GRAFIKEMULOJ

Ĉu vi volonte kreas belajn grafikaĵojn? Ĉu plaĉas al vi prezenti tekstojn grafike bele? Nepre tuj kontaktu nin.

VEB-PRIZORGANTO

VEB signifas Virtuala Esperanto-Biblioteko. Vi trovos ĝin ĉe www.esperanto.net/veb/
Ĝi estas rapida vojo por trovi materialon pri Esperanto en interreto. VEB estas organizita en fakoj. Ni akiris la permeson starigi fakon pri samseksamo. Tial, ni nun serĉas iun, kiu volas prizorgi por ni tiun fakon.
Pli da informoj estas haveblaj ĉe Leon, la sekretario.
Retpoŝta kontakto: lsgx@y...

Ĉu vi jam sendis vian kotizon al via peranto aŭ al UEA?

ĈU DENASKE GEJA?

Sendube naŭ el dek gejoj kaj lesboj konfirme respondos la supran demandon.
"Jes, estas la genoj kiuj determinas nian seksan orientiĝon" estas kutima respondo. Kaj, se oni atente aŭskultas ne nur la vortojn parolatajn, sed ankaŭ la "silentajn" vortojn flugantajn el la subkonscio, ofte oni aŭdas aldonon: "...do, bonvolu ne kulpigi min, ke mi estas gejo".
Harstariga, tamen ankaŭ komprenon vekanta efikas al mi tiuj ĉi vortoj. Komprenon ili vekas, ĉar en socioj malamikaj aŭ ne tro akceptemaj al gejoj, tia senkulpigo estas tre konvena.
La emo serĉi senkulpigon en la genoj ankaŭ estas pli ĝenerala fenomeno en nia nuna tempo. Alkoholismo, hazardludomanio, krima konduto*, ĉio fontas el niaj genoj.
"Ne kulpigu min, ke mi estas gejo...". Tiuj vortoj ankaŭ starigas miajn harojn, eĉ kaŭzas malĝojon. lli ja ne atestas pri memakcepto kaj sinrespekto. Ja eĉ se ni tute libervole elektus nian samseksan orientiĝon, ni ne estus malestiminda, puninda, ĉar nur tiuj, kiuj ne respektas la memdeterminan rajton de la individuo, indas je malestimo kaj foje eĉ puno.
Nur kiam ni konscias, ke ni rajtas esti samseksama, eĉ se tio estus libera elekto, nur tiam ni povas libere diskuti la fonton de nia orientiĝo (negrave ĉu samseksama, aliseksama aŭ ambaŭseksama).
(Daŭrigota en la sekvonta numero.)
Leon H. Roijen

*Kompreneble la aŭtoro mem neniel volas envicigi samseksamon inter alkoholismo, hazardludomanio kaj krima konduto.

LSG PLUTOKRATIA?

Evidente tiu demando estas provoka. Mi volas klarigi:
Mi havis la feliĉon partopreni dum la lasta Universala Kongreso de UEA en Berlino kaj por la unua fojo partopreni kunvenon de L.S.G. Mi estis tre kontenta pri la rapideco kaj la efiko de la decidoj - per manlevo de ĉeestantaj liganoj.
Sed ĝis hodiaŭ mi demandas min: ĉu estas justa, ke la neĉeestantaj liganoj ne povis voĉdoni?
Ĉu oni vere devas pagi vojagon al Universala Kongreso por doni sian opinion pri la funkciado de la ligo?
Jacques Baratie (Francio)

MALPURA SANGO

Antaŭ kvar semajnoj mi iris kiel kutime al la sangotransfuza centro en nia urbo por doni mian sangon. Honeste mi diris al la kuracisto, kiu prodemandis la sangodonantojn, ke mi havis seksan rilaton post mia lasta dono. Tuj ŝi diris, ke mi ne rajtas doni mian sangon nek nun nek poste. Ŝi ne demandis, ĉu mi uzis preventilon aŭ ĉu mi havis rilaton kun nur unu partnero.
Laŭ instrukcio de la franca Ministerio por Sano mi estas membro de danĝera grupo kaj definitive ne povas transdoni mian sangon.
Mi ŝatus scii, ĉu simila leĝo ekzistas en aliaj landoj kaj ĉu iu konas iun racian klarigon por tiu regulo.
Jacques Baratie (Francio)

TRA LA MONDO

PEREU HOMOFOBIO

Jen la titolo kiun grava nordfranca ĵurnalo uzis por raporti pri sukcesa gejfiera parado en Lille (Francio).
Kelkaj el la paradantoj alivestigis sin al drag queen dum aliaj volis esti pli seriozaj kaj montris sloganojn por postuli la samajn rajtojn kiel negejoj.
La ĝenerala impreso estas, ke gejoj jam ekiras la vojon de sukceso.
Multe jam pliboniĝis kaj pensmanieroj ŝanĝis kaj gejfobio iom post iom malaperas. Tamen la celo ankoraŭ ne estas atingita.
Laŭ artikolo en grava nordfranca gazeto L'Eclair du Nord kaj sciigo de Claude Martins

En la afgania ĉefurbo ekzekutuĝis denove du viroj pro samseksama kontakto. Muro el betono estis ĵetita super ili. Ambaŭ tuj mortis.
Antaŭe aliaj kondamnitoj postvivis tian ekzekuton.

En la belorusa ĉefurbo Minsk estis por la unua fojo manifestacio de gejlesba grupo por homaj rajtoj kontraŭ la faŝisma kaj kontraŭgeja politiko de la unudirekta registaro de tiu lando. La grupo konstatas, ke la loĝantaro de la lando subtenas tiun politikon. Tion kaŭzas inter alie la sinteno de la rusortodoksa eklezio, kiu deklaris, ke por gejoj taŭgus nur la elektrika seĝo.

La politiko de la germana registaro kontraŭas laŭ propraj deklaroj diskriminacion kontraŭ gejoj. Spite al tio deklaris la ministro por defendo, ke gejoj ne estas bonvenaj en gvidaj tavoloj de la militistaro.
En Britio gejoj tute ne rajtas esti en la armeo. Sed la nova kandidato por la posteno de ministro por defendo estas malferma gejo. (La ministron oni tamen konsideras civiliston).

BELETRA NIĈO

PARIZA TERCINO

Ĉar vi, mia plej amato, estas for,
Malgraŭ l' beleco ĉie ĉirkaŭ mi,
Amara Vintro sidas en mia kor'.

Pro ĉi diseco vasta inter ni.
En mia stato de amfreneziĝo,
Nenian belon ĝuas mi, sen vi.

Kiam al mi vi mankas, karuliĉo,
La mond' estas pentraĵo sen kolor' -
Mi diros nur: je nia rekuniĝo.

LA INTERNACIAJ LINGVOJ

Kial dubi malcerte,
Ho kara amik',
Mian diron laŭsperte
Pri 1' esperantfik'?

Por ke komprenad' ŝvelas,
Du lingvoj ja bonas:
L' unua verdstelas,
La dua kojonas.

Iĝas zamenlingvano
Diverslanda buŝo;
Kaj 1' multlingva mano
Parolas per tuŝo.

Jen volo por paco
En 1' esperantejoj,
Kaj avido por kaco
En lumboj de gejoj.

Se ni interkomprenas, Facilas pasi';
Kaj pli rapide venas
"Ĉe mi, aŭ ĉe vi?"

Inter gramatikuloj
Kun midzemaj cerboj,
Troviĝas kopuloj
Ne nur inter verboj.
Kaj estas la samo
Pri Pasport-Serv-uzo;
Ju pli da "gastamo",
Des pli da amuzo.

Ĉi kunmet' kaj ĉi miks'
Estas tute raciaj;
Esperanto kaj seks'
Estas internaciaj.

VITRO ("Glass")

mia ekrano estas el vitro
kaj ĝi fridas
eĉ kiam mi legas vian tajpadon

la vitro ankaŭ kovras
vian foton
ĉirkaŭatan per rigidaj
metalaj imitaĵoj de floroj
kaj ĝi fridas ankaŭ
malgraŭ ke ĝi entenas vian belecon

estas tro da vitro
vitro estas por muzeo
por enteni rarajn antikvajn artfaraĵojn

kiam laste ni frakasis la vitron
via haŭto matene varmis
kaj molis, kaj viaj lipoj rosis.

la barilo vitra
kiel glacio emas rekreski.

INTENCE SENTITOLA ("Intentionally Untitled" )

mi neniam pardonos
ke vi batadis mian menson
mi neniam pardonos
ke kiam mi estis kvarjara
vi ordonis ke mi ĉesu plori
mi neniam pardonos
ke kiam mi estis dekdujara
vi ordonis ke mi marŝu kiel viro
mi neniam pardonos
ke kiam mi estis dekkvinjara
vi ordonis ke mi ne truigu miajn orelojn
ĉar via patro ne havis truajn orelojn
nek lia patro
mi neniam pardonos
ke vi perfortis ke mi iru al preĝejo kiu predikis religion
kiu tordis mian dion
kiu ignoris mian diinon
kaj ignoris min
mi neniam pardonos
ke kiam mi estis deksesjara
kiam ajn mi diris "karulo", vi diris "karulino'; ĉar erari estas vireca.
se vireca signifas ke mia spirito kaŝiĝu
ke mi vestiĝu grize kaj kisu neniun krom edzino
aŭ pli aĉe ke mi traktu virinojn
samtempe kiel reĝinojn kaj aĵojn
ke mi ignoru aŭ ekspluatu mian belegan planedon
ke mi tondu mian hararon kaj skrapu mian vizaĝon
kaj ne ornamu miajn orelojn per belegaĵoj
do mi rifuzos virecaĵojn
mi kreskigos miajn hararon kaj barbon
mi portos orelringojn laŭvole
mi min vestos per varmaj koloraj vestaĵoj
mi amos vivaĵojn kaj malestimos batalon
mi dorlotos katojn kaj manĝos ĉokoladon
mi marŝos en fierecdefiloj
mi amoros kun viro] tiel nevirecaj kiel mi
mi konformiĝos al nenies ajn idealo krom la mia
mi embarasos vin sed ne min mem
mi estos ja virseksa viro, sed neniam vireca
mi havos du spiritojn
kaj la gedioj loĝos en mi kune
kaj kiam mia povra vireca frato plenkreskos
kaj renkontos virinon kaj edziĝos grizveste
kaj generos viridon kaj instruos lin esti vireca
tiam mi flanken prenos mian karan plorantan nevon
kaj flustros la kvietajn benojn de nevireco
mi aŭdos sirenkantojn
ili kantos ja al mi
paĉjaĉo, mi liberiĝis, jen ĝi!

KLINGĈANTO ("Knife Chant").

je la memoro de Matthew Shepard

Eris
diskorda diino
Hekate morta ĉizisto
Ares
milita sanglordo
Kali
detrua sorĉisto

aŭdu mian krion

vojigu mian forton
fokusigu mian koleron
purigu mian malamon
stretigu mian pasion
punktigu mian aĉigon
kontraŭ tiuj, kiuj murdas sensence
tiuj kiuj detruas senkree
kiuj ŝiras la kantistojn disde la danco
antaŭ la sorta horo
kiuj frakasas la antikvajn ciklojn
kiuj kreas nur kanceron

mi suben vokas ha putrigitan koleron de mia popolo
kaj la karman retrofrapon de miljaroj da torturo
por forbruligi la teratomon el la psiĥon de 1' homaro

miaj ternigraj kaj fajrruĝaj emocioj de kolero kaj morto
forbruligu la putran subvepron
en kiu fetoraj sufokaj trudherboj radikiĝas implike
kaj apertu la dormaj grenoj de vero kaj justo.

Tiel ĝi estu.

Noto de la aŭtoro: Matthew Shepard estis 21-jaraĝa usona universitat-studento en Vajomingo kiun oni ruzis, kaptis, forportis, preskaŭ ĝismorte batadis, ŝnuris al krado en frosta temperaturo, kaj lasis morti, en oktobro 1998. Tiu krimaĉo ŝokis Nordamerikon pro sia elstara krueleco kaj ĉar la pastraĉo Fred Phelps manifestaciis dum la funebro tenante ŝildojn dirante "Dio Malamas Bugrulojn" kaj simile. La tuta fiafero fokusigis atenton sur gejfobion en Nordameriko.
(Vidu ankaŭ FORUMO 110.)

Poemoj originale verkitaj kaj tradukitaj el anglaj originaloj de Mateo el Kanado

PROBLEMOJ DE MODERNA TEKNOLOGIO

En Britio oni inventis diskretan aparateton por atentigi senamajn samseksamantojn kiam taŭga samideano estas apude.
La Gaydar, speco de eletronika vokilo, vibras kiam alia gejo alvenas kiu portas similan aparaton. Laŭ la inventintoj, ĝi celas malgrandigi la bezonon 'krozi' kaj evitos embarasajn miskomprenojn.
Sed kiam Graham Lees vagadis tra parko en Reigate, Surrey, por provi la aparaton, ne estis gejviroj kiuj sekvis lin sed amorema melo kaj amaso da koleraj, atakemaj sciuroj. Por aldoni al la konfuzo, Sro Lees malkovris ke sia ĉeesto ekfunkciigis la alarmilojn de la aŭtomobiloj staritaj apude.
Dum li fuĝis de la parko, Sro Lees forturnis la bestaron kiu sekvis lin kaj samtempe li konstatis ke la aparato bezonis iomete da plibonigo! "Ni devis fari ŝanĝojn. Oni povas embarasiĝi," diris Sro Lees, spertulo pri elektroniko de la Klubo de lnventintoj.
"Certe ni ne intencis 'elŝrankigi' melojn," klarigis alia inventinto, Andrew Goff, aldonante: 'Kaj la sciuroj iomete koleriĝis. Mi pensis ke povas esti la reprodukta sezono sed ne estis la sona aparato."
Nuntempe la elpensinto de la Gaydar, David Elliott, 20 jaraĝa, asertas ke la teknikaj problemoj en la aparato solviĝis. Nun gegejoj povas fidi ke ĝi funkcios sen allogi bestojn aŭ policanojn.
Al la samseksama komunumo de NovJorko, gaydar estas talento, natura kapablo rimarki aliajn gejojn per simpla ekrigardo. Sed por la uloj kiuj poovas amindumi la malĝustajn virojn, ĉi-tiu nova aparateto povas esti helpilo eviti la embarason kiu okazas pro eraroj pri seksa orientiĝo.

Tamen, la aparateto ŝajnas malkovri pli pri la mirinda mondo de inventatado ol pri la geja komunumo. La Gaydar evoluiĝis el vibranta 'pordosonorilo' por la surduloj. Sro Elliott klarigis: "La frato de mia eksamantino estas surda kaj mi konstatis ke li havis
pordosonorilon kiu eklumis. Mi pensis ke ĝi ne utilus al li kiam li dormas."
Iel Sro Elliott elpensis alian eblecon por la aparateto. "Kelkaj anoj de mia dancoklaso diris al mi ke ili forte deziris trovi manieron ekkoni alian gejon. Tio donis al mi la ideon."
La Gaydar jam vendiĝas kaj la gejaro de Londono, Brajtono, Manĉestro kaj Cheshire amase volas ĝin aĉeti. Tamen, izoluloj el aliaj lokoj devas atendi por ke ili ne vagadu sencele kaj sen espero de respondo.
Intertempe la meloj kaj sciuroj en tiuj urbegoj povas trankviliĝi. "Ni konstatis la RSPCA (bestzorgan asocion) kaj, post plua esplorado, ŝanĝis la aparaton al elektronika sendilo. Nun ĝi estas bona," diris Sro Goff.

El artikolo de Terri Judd en The Independent de la 31a de majo 1999. Tradukis Dennis Pease.

GEJA PROGRAMO TRIOBLIĜAS

En februaro estis la premiero de aliaj tendencoj, la unua porgeja magazino en germana televido (vidu FORUMO 111). Post kvereloj kun la televidstacio tiu programo daŭrigas kun alia prezentanto, Boris Henn. Tiu prezentas ankaŭ la elsendon Gaywatch en alia kanalo, dum Geoerg Uecker, kiu prezentis la programon en februaro havas propran progranon kun la nomo De la alia flanko (Andersrum).

ANONCO

Polo serĉas sincerajn amikojn. Leterojn plusendas la redakcio (adreso en kolofono).

REFOJA KOREKTO

Kotizojn en FFR eblas ĝiri rekten al J.M. Chambreuil, ... (plej taŭga maniero), aŭ pagi per ĉeko je la nomo de J.M. Chambreuil (kun dorse la mencio "Por LSG"), sendenda al J.M. CHAMBREUIL, ...
Ĉekoj je la nomo de LSG ne estas enkasigeblaj, kaj devos esti resendataj. Eblas pagi anticipe tri jar-kotizojn.

Evidente mi sukcesis fuŝi plurfoje la informojn de Jean Michel. Mi sincere bedaŭras la fuŝon.

ADRESŜANĜO ANONCAS

Thomas S., ... Germanio

EL LA REDAKTEJO

Kelkaj samliganoj estis sufiĉe senpripensaj kaj elektis min en la estraron de nia ligo. Pro mia malĉeesto mi ne povas protesti aŭ rifuzi. Rezulte mi nun paradas kun la epiteto estrarano surkape. Mi dankas al ĉiuj, kiuj opinias, ke mi povas fari ion utilan.
La unuaj semajnoj de mia estraraneco estis sufiĉe interesa. Ni jam havis virtualan estrarkunsidon. Preskaŭ ĉiutage venas iu elektronika mesaĝo kun konsideroj, proponoj, ideoj, argumentoj. Sen mensogi mi povas aserti, ke la nuna estraro kun juna kaj energia Leon kiel sekretario kaj Arnold
kiel saĝa prezidanto estas nuntempe la plej serioze kaj vigle laboranta estraro de ajna Esperanta organizaĵo.
Ni devas tamen konstati, ke L.S.G. ankoraŭ baraktas por transvivi. La nuna estraro heredis ĥaoson. Kaj ni devas fronti tiun situacion: pro mankanta agado L.S.G. perdis membrojn. (La ĉijara ĝeneralkunveno estas ŝajne pinto kaj, espereble, fino de tiu konduto.) Necesas kontraŭi tiun nedezirendan evoluon per bona agado. La nunaj estraranoj ja volonte kontribuas laŭ siaj kapabloj.
Mi aŭdis de kelkaj flankoj la konstaton, ke iuj pensas, legi FORUMOn jam sufiĉus. Kompreneble membroj sen aliro al la Reto ĉagrenas, se ili havas la impreson, ke ili devas pagi, duw~~- tiŭj kun konekto ricevas ĉion senpage.
Al senretŭj membroj mi povas diri, ke post provperiodo estos barilo al kelkaj servoj (nur atingeblaj kun pasvorto).
Ĉu vi estas unu el tiuj kiuj pensas, ke retlinea legado de FoRUNton sufiĉas? L.S.G. ne povas vivi sen via kotizo. Sen via kotizo L.S.G. ne povas agi. Ne eblus lui salonon aŭ giĉeton dum UK (aŭ sendi Forumon senpagi al nepagipovantoj). Mallonge: ju pli da kotizo] des pli da eblecoj havas via ligo.
Mi uzas novan komputilon kaj havas foje malkonkordon kun tiu maŝino; niaj ideoj pri funkcimaniero ne ĉiam kongruas, sed finfine iu ja devas dresi la alian. Poste vi vidos, kiui venkis.
Foje venas freneza amaso da mesaĝoj de nia dissendolisto, kies nomo nun estas lsg-ano (antaŭe glea). Vi povas alliĝi en Esperanto krozante al: http://www.ganimedes.com/lsg-ano

Limdato por FORUMO 114 estas la 1a de decembro 1999.

PREZIDANTO

Arnold Victor
Apartment. 1, 160 West Eleventh Street
New York City
New York 10011
U. S. A.

SEKRETARIO

Leon H. Roijen, ...

EKSPEDO

Torben Kehlet, ...

KASISTO

Ulrich Wilke, ...

BELETRA NIĈO

Benoit P., ...

FORUMO

Wolfgang Kirschstein, ...

Vi povas legi tiun numeron en Interreto ĉe http://lsg.webjump.com