FORUMO 114
(1/2000)
JE LA SOJLO DE NOVA JARMILO
En la nova jaro, pro multaj jarmilo, L. S. G. daŭrigos sian laboron etendi nian apogon al gegejoj malfacile atingeblaj laŭ normalaj kanaloj. Kelkaj el ni renkontiĝos en julio en mondoparto, kie gegejoj havas apartajn problemojn. Ni planados iomete alfronti la problemojn kaj trovi tie novajn kolegojn kaj amikojn.
Arnold Victor (prezidanto)
La nova jaro alportas al kelkaj novajn kanalojn pagi la jarkotizon kaj apogi nian laboron. Anticipan dankon.
ĈU NI ENIRU KUNE LA NOVAN JARMILON?
La nova estraro de LSG plenenergie komencis sian laboron post la ĝeneralkunveno en la Universala Kongreso en Berlino, pasintan aŭguston.
Por la jaro 2000, la estraro planas diversajn novajn servojn kaj plibonigon de la jam ekzistantaj servoj. Por tiuj kun aliro al interreto, indas mencii, ke ni estas konstruantaj plenfunkcian retpaĝaron. Ĉiuj servoj haveblaj per kutima poŝto, ankaŭ haveblos per la reto, kompreneble nur por la membroj de LSG.
Kune kun ĉi tiu letero, ni sendas informojn pri la kotizoj kaj pagmanieroj. Rapida pago de via kotizo certigos seninterrompan ricevon de Forumo kaj la aliaj servoj de LSG. Por tiuj, kiuj ne pagos membrokotizon, tiu Forumo estos la lasta.
Leon (sekretario)
TRA LA MONDO
Francio: fina venko de l'PACS1
Unuafoje en Francio socialista deputito prezentis leĝproponon pri "civila partnereco de samseksamaj 'konkuboj'" en la jaro... 1990 !!!
La 13-an de oktobro 1999 estis finaprobita de la franca nacia asembleo, per 315 voĉoj kontraŭ 249, la PACS (Pakto Civila pri Solidareco), kiu ebligas al "du personoj, ĉu samseksaj, ĉu aliseksaj, organizi sian komunan vivon" (Artikolo 1).
Eble kelkaj el vi memoras ke pasintjare, dum la diskuto pri la PACS, estis multaj reagoj en la franca parlamento. La fifama deputitino Christine B. paroladis dum kvin sinsekvaj horoj, kaj svingis la Biblion meze de la nacia asembleo. Oni memoru, ke ŝi subtenas plurajn integrismajn asociojn civilajn aŭ religiajn, kiuj interalie kontraŭstaras aborton kaj gloras la "tradician" familion.
Jen kelkaj hontindaĵoj kiujn oni povis aŭdi en la franca parla-mento aŭ legi en kelkaj gazetoj :
"La naturo estas viro kaj virino.
Kial ne kun sia hundo?"
"Ĉiuj civilizacioj, kiuj rekonis kaj akceptis samseksamon kiel normalan vivmanieron spertis dekadencon."
"La nacio ne devas subteni la deviojn."
Ĉu mi parolu pri la teruraj blekadoj surstrataj dum la mani-festacio organizita de Christine B. kaj de aliaj dekstruloj: "gegejaĉoj ŝtiparen !!!"
Nu do, post tiom da bestaj pasioj finvenkis la saĝo kaj, laŭdire, ne plu ekzistas "homofobio" en bela Franclando...
Kiajn ŝanĉojn alportas la PACS al ni, lesboj kaj gejoj?
Tiu pakto estas oficiala dokumento kiu donas al ambaŭ partneroj rajtojn kaj devojn.
Du jarojn post la subskribo de la kontrakto, ili rajtos komune pagi siajn impoŝtojn pri la salajroj.
Iliaj mebloj kaj havaĵoj iĝos tuj komunaj posedaĵoj.
Se unu ne laboras kaj malsaniĝas, la kuracisto ricevas pagon danke al la asekuro de la alia.
Unu el la partneroj rajtos ŝanĝi sian laborlokon por alproksimiĝi al la alia.
Se unu malaperos, la alia rajtos resti en la komuna loĝejo.
Se unu el ili mortos, kondiĉe ke estu testamento, la alia rajtos heredi, pagante nenion al la ŝtato se la heredaĵo ne atingas 300 000 FRF (ĉirkaŭ 45 700 EŬROJ).
Oni povas nur bedaŭri, ke la du partneroj ne rajtos adopti infanon. Sed espereble, post kelkaj jaroj, pliboniĝos la leĝo.
Por tiuj kiuj scipovas la francan, vizitu la ejon de la franca geja revuo Têtu (http://tetu.com), kiun mi uzis por informi vin pri tiu grava evento.
Gilbert (no 223)
Intertempe la verkinto subskribis la pakton kune kun sia kataluna partnero Walter. (W)
NORVEGIO: OFIALIGO
La 31an de decembro 1999 oficialigis en Trondheim sian 19-jaron komunan kunvivadon niaj membroj Torstein kaj Christian.
La redakcio kore gratulas la du novajn parojn. (W)
USONO: MURDO DE MATTHEW SHEPARD
Tribunalo trovis en 1999, ke kulpas pri forkapto kaj murdo. (vidu Forumo 110) Russell Henderson kaj Aaron McKinney. La advokato de la murdistoj klopodis pruvi, ke Shepard intencis ekamindumi, kio laŭdire iniciatis en ili "gejpanikon" kaj sekve portempan frenezecon. La federacia ŝtato tamen ne konas tiun portempan frenezecon kaj sekve ne akceptis tiun defendon.
Se la juĝistoj estus akceptintaj tiun deklaron, la sekvo eble estus, ke ne plu eblus kondamni iun ajn perforton kontraŭ gejoj.
(W)
QUENTIN CRISP MORTA
La 21an de novembro 1999 mortis en Manĉestro la brita malkonvenciulo Quentin Crisp en la aĝo de 90 jaroj. Lia membiografio "La Nuda Civilserrvanto" (1968) estas kvazaŭ kultlibro de la geja movado. Tial li fariĝis la "superpatrino de samseksamo".
Tiel li imagis sian entombigon: "Neniuj floroj, neniuj kandeloj. Neniuj mornaj vizaĝoj rigardantaj malsupren en pluvo dum iu rakontis, kiel elstare mi estis. Simple metu min en plastikan sakon kaj kuŝigu min apud la rubujo."
(W)
DETLEV MEYER
(1950-1999)
La ununura dando de la germana literaturo, la kronikisto de la konsterno mortis komence de movembro en Berlino.
Ĉu estus domaĝe por ni? Ĉu estus perdo por la homaro, se ni ĉiuj epidemie foriĝus? Kio mankus en la mondo, se ni ĉiuj ne plu estus?
Ni mankus en la gastronomio, la tekstila detalkomerco kaj en taksioj. Malpli da porsinjoraj parfumoj transirus la butiktekojn kaj la ledprilaboranta industrio irus en la ruĝajn ciferojn. Kelke da gazetoj devintus fermi kaj la turkoj prostitutoj havus malbonan vivon.
En publikaj necesejoj eblus denove senĝena pisado kaj en la duŝejoj de naĝejoj ne plu estus gapantoj. Ne plu neĝus en la urbparkaj arbustoj plenĉuritaj papertukoj kaj dum balet-premieroj la malsamseksamantoj estus inter si. [...]
Certe aperus malpli da libroj kaj ne plu eĉ unu kritiko. Mutiĝus lirikaj kaj prozaj plendoj kaj konfesoj.
Malaperus la 'elir'-protokoloj kune kun ni kaj la panjo-pri-ĉio-kulpas-literaturo, kiu ĉiam estas dediĉata al panjo. [...]
Se ne plu estas iu, kiu tenas inece la cigaredon, tiam kolapsas la tuta ruina konstruaĵo de heteroseksa vireco kaj tio povas havi katastrofajn sekvojn. [...]
Eble ni traktas – almenaŭ ekster niaj ĉasaj kaj kaptaj zonoj – unu la alian en pli homa maniero ol la heteroseksuloj, eble tio estas nia sola dispono – al amikeco.
Ĉiu de Oslo ĝis Sidney konas nian promiskan afablecon; tutmonde aprezita estas nia afableco, kiu laŭ mi estas vomenda. [...]
La heterooj leku mian pugon. [...]
Mi odoras pli bone ol vi, mi lavas min pli ofte ol vi per pli delikataj sapoj. Lasu min trankvile.
Mi ne postulas, ke vi pro mi frekventu vesperlernejan kurson pri la temo 'Kiamaniere vivi kun handikapuloj'.
Mi ne bezonas vin. Certe vi ne kredus, sed vi ne mankus al mi, forrampu. Al mi ne mankus eĉ unu sekundon via socilaborista sinteno.
Feliĉigu alian minoritaton kun via hobia humanismo. Iru al livmanuloj aŭ alergiantoj, senigu vin tie de viaj kalendaraj diraĵoj, viaj spronoj 'Estas vere belege, kiamaniere vi vivas kun via dispono'.[...]
Vi seneraraj mondgvidantoj, aŭskultu kion diras al vi geja porkaĉo. Mi diras al vi, kio vi estas, vi mem neniam eltrovus: porketoj vi estas. Plenfekitaj porketoj, kiuj timas pri siaj kacetoj. Nun ne kvereletu, aŭ mi frapos vin malantaŭen.
"Ein letzter Dank den Leichtathleten" (Lasta danko al la malpezaj atletoj) 1989
(tr. W)
BRITIO: PORTILLO
En la registaro de la konservativa partio Michael Portillo estis ministro pri armeaj aferoj en Britio. Sekve de baloto en 1997, la socialista partio transprenis la britan registaron, kaj Portillo ĉesis esti la parlamentano por la balotdistrikto Enfield. Tie gajnis Stephen Twigg, kiu estas konata kiel tute senkaŝa gejo. (Vidu Forumo 102.)
Dum li estis ne nur parlamentano sed ankaŭ ministro, Portillo voĉdonis kontraŭ egala minimuma aĝo por seksumado por sam-seks- kaj ambaŭseksaj viroj. Li krome subtenis novan leĝon, laŭ kiu iĝis kontraŭleĝe, en publikaj lernejoj, prezenti samseksemon "kvazaŭ egalvaloran vivmanieron". Kaj kiel ministro, li faris ĉion eblan por eviti, ke lesboj kaj gejoj servu en la armeoj teraj, maraj kaj aviadilaj.
Nun Robert Ashby, sekretario de la Brita Humanista Asocio, ĉesas silenti. Kiam studento en Cambridge, li havis amorspertojn kun Michael Portillo, kaj pri tio informis la redakciojn de naciaj gazetoj, montrante leterojn kiuj konfirmus la veron sed la gazetoj ne publikigis ion.
Nun en septembro 1999 mortis Alan Clerk, parlamentano de la konservativa partio. Baldaŭ okazos krombaloto. Portillo havas esperon, iĝi la konservativpartia kandidato, kaj gajni. Temas pri la balotdistrikto Kensington kaj Chelsea, kiun ĉiam gajnas lia partio.
Neatendite, Portillo mem informis publike, ke li eksperimentis pri samseksa amoro dum li estis universitata studento en Cambridge. Li estas edzo, kaj li asertis, ke li devas konfesi pro minaco de ĉantaĝo kontraŭ li; "estis antaŭ longa tempo, nun forgesinda".
Michael Portillo apogas la dekstran flankon de la konservativa partio, kaj li malŝatas la Eŭropan Union. La patro estis socialisto en Hispanio, de kie la familio fuĝis pro la reĝimo de Franco.
En la ĵus aperinta eldono de Pink Paper estas artikolo de Nigel Hart, kiu malkovras okjaran amorrilaton kun Portillo el sia studenta pasinteco. Hart certas, ke li ne estis la sola. Nu, kio sekvos?
Peter D. (001)
Aldona informeto: Portillo gajnis la baloton.
USONO: INCESTA KNABO?
Dum 72 tagoj odiseadis svisdevena knabo tra la ĝangalo de la usona justico, ĝis juĝisto en la ŝtato Kolorado metis finan punkton al la justicskandalo.
En Eŭropo estis kritiko de la maniero pritrakti 11-jaran knabon. Kion li faris? Laŭdire li rilatis inceste al sia 5-jaraĝa fratino. Almenaŭ asertis klaĉema najbarino, ke la infanoj ludis kvazaŭkoite. (La knabo diris, ke la intenco estis helpi la fratinon dum urinado.) Ŝi denuncis ilin al la polico, kiu ja alvenis meze en la nokto kaj forportis la knabon en man-kaj piedkatenoj.
Svisa psikologo j konstatis poste, ke la knabo ja kondutas nenormale. La agmaniero de la aŭtoritaritoj en Denver tamen ŝokis eĉ la prudulojn.
(W)
BELETRA NIĈO
ĈIAM KARIS...
Ĉiam karis al mi la sving' muskola
de via torsa nudo,
ĉiam karis al mi la sangobola
amtent' de via ludo
ĉe la remad' kanoa, ŝot' futbala
aŭ en la ombrokaŝo
ĉe la kampara somerdom' silenta
dum plena horlangvoro
da revoj pri amoro
senplenuma.
Mi gvatis vin, pli tenta kaj demona,
post kiam pro l' laboro
ŝvitiga, ĉe l' motoro kamiona
vi duŝis vin senĝena
nudohaŭta,
sub perla akvorojo lirle laŭta
kaj oris kaj henais via pugo,
sukcenis via sekso
blindige mian koron de l' reflekso
voranta la memoron.
Ĉiam karas al mi la pensokuro
al tiuj sunotagoj
sen futuro,
al la memor' pri via nuda torso,
kaj al la akra mordo de l' rimorso
pro am'' sinkinta, sen plenum , vakua.
Mi fridas ĉaste en akrec' rimorsa:
Vi forvanuis glime, nudotorsa.
(decembre 1989)
MI SVARMIGIS.....
Mi svarmigis per nomoj la silenton
kaj ekziliĝis for de l'homamaso
kaj amon mi enfermis per kiraso
de l'vorta mut', kaj ŝiris for repenton.
Ĉu disspecigi koron kaj l'
amtenton min ŝirmus de l'detrua tempopaso
kaj farus min heroo de virraso
konanta nur la ĝuan sakramenton?
Eble ekloĝis jam ĉe mi fantomoj,
aŭ sekaj folitufoj, sekaj floroj,
ŝimintaj vibroj de la seks-atomoj,
lascivoj karnaj de la rememoroj
Ne plu eltena estos la murdiko,
kiu min baras for de vi, amiko!
(somere 1992)
EN NENIU ANGULO.....
En neniu angulo de la lando
mi povas mian neston alkonstrui,
ĉar kiam mi ĉi hejmon certas ĝui
retrovas min tirita ĝis la rando;
kvazaŭ fremdulo, kiun puŝas skando
de lingv' obskura, taŭga por enui.
Kaj mi denove sentas malkongrui
ĉi deziron pri knaboj, pri 1' virbando.
Mi estas alisanga kaj vin serĉas
en la solec' de mia kortumulto,
je duboj riĉa, pri nenio lertas
ĉi amoremo seksa, kaj la kulto
de vir' jaroza, olda kaj kaduka
vere fariĝas nura stat' eŭnuka.
Poemoj originale verkitaj en Esperanto de Nicolino Rossi:
DU AMOJ ("Two Loves")
Mi sonĝis ke mi staris sur monteto,
Kaj ĉe piedoj miaj estis tero
Kiel kamp' sovaĝa, kun verdherba reto
Kaj floretar'. Kun sonĝa maniero
Lagetoj nigraj staris, kaj lilioj
Kelkaj, kaj krokusoj, kaj violoj
Purpuraj palaj, kaj fritilarioj,
Apenaŭ vidiĝantaj tra la loloj,
Kaj brilis floroj bluaj kaj oranĝaj;
Kaj estis furiozaj floroj tie
Kiujn kolorigis l'ombra lum' de l'luno,
Aŭ eble per naturhumoroj ŝanĝaj;
Kaj kelkaj jen, krepuskkoloraj strie,
Laŭ momenteto en subir' de suno.
Jen herbfolioj kiujn dum jarcento
La steloj nutris, lante sed ravege;
Kaj el lilioj dolĉa ros' akvumis;
Kaj kiuj vidis en la oriento,
Ne l'sunon, sed de l'Alfa kaj Omega
La gloron, ĉar l'aŭror' neniam lumis.
Abrupte, jen muskokovrita muro
El griza ŝton', en la distanco stara.
Mi longe gapis, tute mirigite
Per tiu tiel stranga, tiel pura,
Kaj tiel bela lando senkompara.
Dum miris anim'' mia, jen! subite
Trans la ĝardenon, juna viro venis
Okulojn manŝirmante; en hararo
P1ektiĝis floroj, uvoj en la mano;
Kristalokula li, kaj tute senis
Je iu vesto; neĝo de montaro
Lia haŭto estis; sur ĝi porcelano
Kiel vin' verŝiĝis liaj ruĝaj lipoj.
A1 mi li venis, kun kisema buŝo,
Kaj kisis min, kaj prenis mian manon;
Min donis uvojn, rugajn kiel tulipoj,
Kaj min parolis kun amika tuŝo:
"Jen, vidos vi la mondon diafanan,
Kaj vivimagojn. Venas el la Sudo
L'spektaklo pala sen iama fino."
Kaj Jen! laŭ dolĉa, ora harpa ludo,
Trans la ĝarden' de mia halucino,
Du homfiguroj, en la lumo ora
De brila kaj mirinda ebenaĵo.
El l' buŝ' de unu venis anĝelĥora
Muziko; iu ama rekantaĵo
Pri ĝoja amo inter du geknaboj,
Dum trans la ora herb' li gaje dancis,
Kaj eburharpon ludis; la silaboj
Sonoris flute, kaj rozĉenoj prancis
Reĉirkaŭ l'kol'. Sed lia kamarado
Malgaje dolĉa estis, kun okulo
Mirinde brila dum fiksrigardado;
Sopirojn multajn spiris ĉi tristulo.
Kaj kiel lilioj palis liaj vangoj
Kiel papavoj ruĝis lipoj liaj;
Kaj pugnis kaj malpugnis liaj manoj;
Ĉirkaŭis kron' de floroj elegiaj
La kapon lian. Purpurrobon portis,
Kun la figur' de ia ega drako
Per or' kudrita, kies spir' per sorĉo
Fajrflamo estis. Je l' vido de ĉi jako
Ekploris mi, kaj kriis, "Knabo kara,
Min diru kial venas ĉi deklamo
Tristega, eĉ ĉi tie? Estu vera -
Kiel vi nomiĝas?" "Mi nomiĝas Amo."
Kaj tuj l' unua turnis sin al mi,
Kaj kriis, "Ne! Ne li, sed mi, Am' estas;
Mensogas li, ĉar li nomiĝas Fi!
Lí venis nokte, parkon ĉi molestas;
Mi Amo Vera estas; la pasia
Kaj kora fajro inter vir'' kaj in'."
L'alia spiris, "Nu, laŭ volo via –
Mi estas l' Am' kiu timas nomi sin."
NOTO:
La angla poeto Alfred Bruce Lord Douglas (1870-1945)
Lordo Douglas naskiĝis en Ham Hill (Anglio) kaj studis en Oksfordo. Intima amiko de Oscar Wilde (1854-1900), en kies proceso li estis implikita, li faris raporton pri tio en sia biografia verko "O. Wilde - The Summing Up" (1940). Wilde priskribis lian portreton en sia aŭtobiografio "De Profundis" (1905). La sekva poemo de Lordo Douglas estis tradukita el la angla de Mateo el Kanado.
IOM DA ARTO
Eŭgeno Jansson (1862-1915): la bluema pentristo.
La Musée d'Orsay (Parizo) ĵus prezentis retrospektivon de la verkaro de E. Jansson, sveda (kaj geja) pentristo. Dum lia unua verkoperiodo, tiu artisto ne-konformista, neniam integrita al la tiamaj artaj tendencoj, estis ŝatata de nur kelkaj amatoroj (i.a. la reĝo Oskar IIa kaj la financisto Ernest Thiel) por liaj vastaj krepuskaj pejzaĵoj de Stokholmo, en kiuj ĉielo kaj maro intermiksiĝas, kun kelkaj lumaj punktoj, kaj tiu ĉiama bluo obseda, obstina.
En 1904 Jansson subite uzas sian gejecon kiel temon de siaj verkoj. Celebrante la viran belecon, li pentras nur nudaĵojn - maristojn, banantojn, atletojn, de la banejoj kiujn li mem frekventas, foje laŭ fotografioj aŭ laŭ modeloj (kio klarigas la precizecon de la anatomio. En tiu etoso de deziro, tiuj viroj, trejnantaj, aŭ sunumantaj, estas patosaj, sed ne sukcesas forgesigi la ekzaltajn panoramojn de "l'blua pentristo".
Jean-Michel (Strasbourg)
IOM DA HISTORIO
Princo Eugène de Savoie
Por tiu juna tria filo de l'grafo de Soissons, la Suno-Reĝo nur antaŭvidis la destinon de abato, kaj rifuzis lin kiel soldato. Sed la junulo ne konsentis, kaj oferis siajn brakojn al la imperiestro de Aŭstrio. Li iĝis fama marŝa1o de l'Imperio. Kiel militministro kaj diplomato li forpuŝis la turkojn antaŭ Vieno (1683). Kiel arto-amatoro kaj sagaca kolektanto, li konstruis kelkajn el la plej belaj palacoj de Vieno (i.a. la Palacon "Belvedere"). Malgraŭ la gloro kaj la honoraĵoj, li nur konis la solecon - escepte je la fino de sia vivo, kiam li vivis kun juna artisto. Li estis geja - en la tiama katolika Aŭstrio-. Lia nomo estis: Eŭgeno de Savojo (1663-1736).
Jean-Michel (Strasburgo)
Lyautey : Memoraĵoj de la kolonia Armeo
Louis-Hubert Lyautey, estonta marŝalo de Francio (Nancy 1854 - Paris 1934) estis falinta de fenestro dum sia infanaĝo; tiu akcidento devigis lin porti ĝis 12 jaroj, gips- kaj metal-korsetojn, kaj elteni terurajn suferojn. Resaniginte, li montris senmode-ran emon al vivo, plezuro, festoj, lukso. Li sentis sin destinita, pro la malfeliĉaĵo eltenita al la monaĥa vivo. Sed la vivo de granda sinjoro al kiu li sopiris,. ne kongruis kun religiejo. La malkovro de sia samseksemeco, tiutempe, starigis al li spiritualan dilemon. En 1863, 19-jara, li eniras la mili-tistan altlernejon de Saint Cyr. Post garnizon-vivo, maltaŭga por homo altirita per vastaj spacoj, li foriras al Tonkino, poste al Madagaskaro. Tie, kun la generalo Galiéni, li lernas la administradon kaj konceptas regado-teoriojn, kiujn li aplikos poste en Maroko. Ĉar li estas altirita per Nord-Afriko, kiel la tiutempaj verkistoj A. Gide, P. Loti, Augérias ktp. La Sudo, por ili, estas promeso de satigo de fantasmoj de gloro kaj de karnaj deziroj: Afriko, ekza1tiĝo de volupto... Sed Lyautey ne forfuĝas la civilizacion : tute male, li alportas la (eŭropan) civilizacion transmaren ; li estas rafinita, amatoro de poezio, de muziko, kaj -strange por rnilitisto- mal-amas la sangofluon kaj la hororojn de l' milito.
En Majo 1912, kiam Fez, okupita per la Francoj, estas sieĝata, la nova "Résident-général" (kolonia guberniestro), kun sia stabo, aŭskultas poemojn ekstere klakas la pafiloj ... 1925 estas la jaro de la malfavoro: Lyautey estas revo-kita al Parizo. Ĝis sia morto, Francio laboras furioze por malkonstrui tion, kion li establis, tiun reĝejon modelan, kiun li revintis kaj ankaŭ konstruis en la dezerto ... Li mortis en sia kastelo de Thorey, estis enterigita en Maroko, kaj pli poste transloki-gita en "Les Invalides", en Parizo, kie li ripozas malfor de Napoleono. Dum pluraj momen-toj de sia vivo, Lyautey kredis je nacia destino, sed siaj politikaj spertoj fiaskis. Eble li estis avangardista, eble Francio ne komprenis lin ... En 1930, li deklaris : "La landoj de Norda Afriko malligiĝos iom post iom de Francio: ni faru do, ke tio oka-zu amikece". Restas nun la bildo de eminentulo escepta, de samu-rajo kiu amis la pacon, de imperi-konstruito -sed ne nur- : en 1913, al la ministro de la milito, kiu riproĉis al li siajn "apartajn morojn", li respondis: "Monsieur, je vous emmerde !" ("Sinjoro, mi enfekigas vin !)... En la ekspo-zicio de la kastelo de Thorey, estas neniu aludo al la privata vivo de Lyautey, nek al la"socia rolo de la oficiro"; nur kelkaj fotoj eskapis la cenzuron... Do, legu la korespondadon de Lyautey : la 27an de Februaro 1881, li skribis: al Antonin de Margerie: "Oh, kara amata frato, dek vortoj de ci estus la balzamo de mia vivo; nur koverto kun via subskribo sufiĉus por porti al mi vian saluton kaj perfumus mian semajnon, mian solecon. Nu, mi petegas vin!"
La sekvontan 2an de majo "Mi brakumas vin ("kisas vin") kara, karega amiko, pensu je mi, amu min..."
Vd. Le role social de l'officier", Marŝalo Lyautey (1871) Eldono Albatros 1984 (Teorioj pri la rolo de socia edukisto moderna de l'oficiro kaj de la formigo de la junularo de la armeo.
Kastelo de Thorey-Lyautey (samloke kun Nacia Muzeo de la Skoltismo!) –F54115 Thorey-Lyautey (Orienta) Francio
Jean-Michel (Strasburgo)
Carl Heinrich Ulrichs – la unua geja aktivisto (1825-1895)
Ulrichs estis la unua en la moderna mondo, kiu postulis la samajn rajtojn por samseks-amantaj homoj.
Ulrichs uzis la vorton uranistoj por gejaj viroj (de Venus Urania). Li kuraĝigis uranistojn al publika konfeso de sia uranismo.
Li postulis la forigon de diskriminaciaj leĝoj kontraŭ uranistoj.
Li batalis ĉiam por tiuj konvin-koj: Uranismo estas natura fenomeno, nek peko, nek malsano, nek krimo.
Li volis, ke uranistoj ne plu vivu marĝene en la socio, sed havu la eblecon por etika kaj morala vivmaniero.
Li kuraĝigis familiojn subteni uranistajn familianojn.
Li pritraktis en 12 libroj ĉiujn aspektojn de uranista vivmaiero, ekzemple: memmortigo, murdo, policĉikano, ĉantaĝo en la armeo ktp ktp ktp.
Tial por honori la memoron de la prapatro de la geja movado, la usonaj historiistoj Paul Nash kaj Michael Lombardi alvokas la tutmondan gegejaron honori spontane kaj neformale la memoron de Ulrichs, lundon la 28-an de aŭgusto 2000 ĉe lia tombo en L'Aquila (Italio) kaj ĉie en la mondo.
Pliaj informoj vi trovas ĉi tie en la angla lingvo:
http://www.angelfire.com/fl3/celebration2000/
ESTRARA ANGULO
Pro malbona funkcio de la antaŭa estraro, ni heredis ad-ministran kaj organizan ĥaoson.
Tial, ankaŭ la ŝanĝiĝo de la estraro ne okazis tre glate.
Ni multe laboris dum la pasintaj monatoj, sed ni ne povas garantii, ke ni respondis eventualan neresponditajn korespondaĵojn (pri la koresponda servo, pri la gastiganta listo, ktp.) kiun vi sendis al LSG antaŭ nia elektiĝo kiel estraranoj. Ni pardonpetas pro tio.
Se vi sendis leterojn al LSG kaj ankoraŭ ne ricevis respondon, bv. sendi denove.
Esperante je via komprenemo,
Leon (por la estraro)
KORESPONDA SERVO
Por membroj de LSG ekzistas senpaga Koresponda Servo.
Se vi ŝatus korespondi kun samideanaj geesperantistoj, verku anoncon kaj sendu ĝin al la sekretario.
Se vi ne volas publikigi vian hejman adreson, vi povas mencii en la anonco nur vian membronumeron. Tamen ĉiam kunsendu vian hejman adreson por la sekretario. Se en via anonco aperas nur la membro-numero, la sekretario peros la unuajn kontaktojn plusendante la
reagojn al via anonco. (Leon)
PLUSENDO DE LETEROJ
LSG volonte plusendas leteron, kiun vi volas sendi al alia membro, kies membronu-meron aŭ nomon vi scias, tamen nur se vi aldonas Internacian Respond-kuponon (IRK).
Kelkfoje alvenas petoj pri plusendo sen IRK. LSG ne povas plusendi leterojn al kiuj ne estas aldonitaj IRK. (Leon)
UKa PREZENTO DE L.S.G.
Israelo estas en regiono, en kiu gegejoj havas aparte malfacilaj vivkondiĉoj. Tion kaŭzas la tradicio kaj la forta religiemo en tiu mondoparto.
'Gejoj kaj religio' do estus taŭga temo por la prezento de nia ligo dum U.K. Tamen mankas kapabla prezentanto, kiu pretas sperte gvidi la temon.
Anoncu vin ĉe la sekretario.
Jen eta enkonduko:
SAMSEKSAMO EN RELIGIOJ
'Dio amas ĉiujn homojn' - tiel estas la ĝenerala kompreno de la kristana dio. 'Dio malamas gejojn' - jen la pompa eltrovo de usona kristano pastro. Murdi alikredantojn (aŭ homojn, kiuj ne havas lokon en ilia malvasta mondkoncepto) estas - almenaŭ por kelkaj anoj de la kristana kredo - ago, kiu plaĉas al ilia dio. Ne ekzistas nur primitiva malamo, sed ankaŭ iu pli subtila dissemado de antaŭjuĝoj, kiel ekzemple praktikita de nederlanda episkopo, kiu devas eventuale fronti kondamnon por pli elegante kamuflita diskrimi-nacio.
Laŭ la nova testamento ni gejoj (Paŭlo nur interesiĝis pri virvira seksumado) ne estos en la regno de dio. Laŭ Paŭlo ni troviĝas en ĉarma kompanio kune kun: "malĉastuloj, idolanoj, adultuloj, malmoruloj, viruzantaĉoj, ŝtel-istoj, aviduloj, drinkuloj, insult-antoj, rabemuloj" (en 1 Korint-anoj 6:9-10 vi trovos la kom-pletan liston).
Kaj tiuj, kiuj foje murdas gejojn por plaĉi al ilia dio povas trovi pravigon por tiu ago en la malnova testamento. Tie estas deklarita: "Kaj se iu kuŝas kun viro kiel kun virino (...) ili estu mortigitaj." (Levidoj 20:13)
Por multaj kristanaj kaj hebreaj gejoj tiaj eldiroj de ilia sankta skribaĵo estas problemo. En kelkaj landoj oni praktikas drastajn punojn kontraŭ sam-seksamantojn. Speciale en islamaj landoj oni praktikas lastatempe laŭlitere la tradiciajn punojn. (Samtempe necesus agnoski, ke la islamo tamen havis tolereman tradicion, ĉu necesas mencii la poemojn de Hafes?)
Israelo estas multreligia lando, do taŭga fono por esplori, en kia maniero religioj frontas la fenomenon samseksamo. (W)
L.S.G. PLUTOKRATIA?
Responde al Jacques Baratie
(Vidu Forumo-n 113 5/1999)
Estima Jacques Baratie, laŭ la statuto, LSG-membro povas delegi sian voĉon al alia membro.
Do membro ne nepre devas ĉeesti la ĝeneralkunvenon por utiligi sian voĉon.
Tamen, ankaŭ la nuna estraro opinias, ke la eblecoj por la membroj partopreni en la decida procezo ne estas optimumaj.
En la estrara laborplano vi povos legi, ke la estraro verkos proponon por nova statuto. Verkante ĝin, la estraro ankaŭ konsideros plidemokratiigon de la ligo.
Leon por la estraro.
ĈU DENASKE GEJA?
(1a parto en Forumo 113)
Jam de longa tempo oni serĉas la kaŭzon de samseksamo. Plurajn teoriojn sciencistoj ellaboris, sed ankoraŭ neniun pruvis.
Komence de la jarcento, sub la influo de Freud, la plej populara klarigo estis psikologia. Nun, fine de la jarcento, sciencistoj pli emas serĉi la kaŭzon en niaj genoj. Frape estas, ke eĉ dum MOS jam antaŭ multaj jaroj forstrekis samseksamon de sia listo de malsanoj, sciencistoj daŭre diskriminacie serĉas la kaŭzon de samseksamo, kaj ne, pli ĝenerale kaj pli neŭtrale, la fonton de seksa orientiĝo entute. Aliseksamo ja estas "normala" kaj ambaŭseksamo ŝajne entute ne ekzistas.
Mi ne tro kredas al specialaj "gejgenoj". Jes, eble estas geno(j), kiu(j) influas la seksan orientiĝon, sed mi forte dubas, ĉu tiaj genoj povus havi absolutan efikon, ekskluzivante la medion en kiu ni vivas.
Plejofte, genoj kaj medio kune influas la finan rezulton. Por doni tre simpligitan, bazan ekzemplon: Laŭ siaj genoj, iu povas fariĝi 182 cm alta, sed, se tiu persono nesufiĉe aŭ malbonkvalite manĝos (la influo de la medio), li neniam atingos tiun altecon.
Mia persona teorio estas, ke krom la genoj, ludas rolon la "skemoj en niaj kapoj" kaj la hazardo (aŭ preskaŭ sinonime, la medio).
La skemoj en niaj kapoj entenas (ĝeneralajn) informojn pri niaj konceptoj de beleco, konduto, bono kaj malbono, kaj multe pli.
Tiuj skemoj ebligas al ni rapidan reagon en la ĉiutaga vivo. Ja imagu, kiel temporabe estus, se pri ĉio ni ĉiam denove devus fari detalan decidon pri kio estas bela, kio bona, kio malbona, ktp.
Jes, foje, ni detale pensas pri tiuj aferoj, sed ĝenerale ni agas laŭ la informoj de la skemoj en niaj kapoj. Kaj per tio mi ankaŭ alvenas al la hazardo (aŭ medio), kiu miaopinie ankaŭ influas la seksan orientiĝon.
Imagu, ke iu juna knabo kiam li seksmaturiĝas, renkontiĝas kun knabinoj, kiuj eble estas belaj, sed tamen nesufiĉe belaj laŭ la persona skemo de beleco en lia kapo. Mi povas imagi, ke, se tiu knabo dume hazarde renkontas knabon, kiu ja konformas al lia skemo pri beleco, tio por li povus esti forta puŝo al samseksamo, certe ĉar li estas en seksmaturiĝa aĝo.
Eble, se tiu knabo unue estus renkontinta knabinon konforman-tan al lia skemo pri beleco, li eble neniam estus ekpensinta pri knaboj, sed char li jam eniris iun vojon, kaj ĝuis la vojaĝon, li jam ne plu emas retroiri.
Do ĉu denaske geja? Mi pensas, ke ne.
Leon, Nederlando
Certe ĉiu havas sian propran teorion. Mi ja opinias, ke mi estas unu el tiuj denaskaj gejoj, ĉar neniu spronis min al tiu vivo. Sed aliaj vivas 'normalan' vivon generas infanojn kaj eltrovas relative malfrue en la vivo, ke ili tamen preferas virojn.
Kion vi pensas pri tiu temo? Ĉu vi estas denaska gejo aŭ lesbo aŭ ĉu vi iam en via vivo fariĝis samseksamant(in)o?
Diskutaj kontribuoj estas bonvenaj. (W)
LA JARMILO
1999 aŭgusto.
La lasta Universala Kongreso, kiun mi partoprenas. Tridek tri LSG-anoj en speciala kunveno. Vi kreis por mi novan oficon, pro kiu mi tre dankas; vi iĝis min honora prezidanto.
1999 novembro.
Alvenis Forumo 113, informo-plena, bona, supozeble la plej lasta de la jarmilo. Al mi ŝajnas strange, ke ne aperas anoncetoj. Krome, ne venis kun ĝi rea1iĝilo, kun demando pri aliĝo al kores-ponda reto kaj/aŭ gastiga servo.
2000 kaj plu. –
Ni revu, ke L.S.G. prosperu. Estas dezirinde, ke ĝi aktivu ne nur gej-e sed ankaŭ ge-e, sed tiurilate la Ligo ankoraŭ neniam sukcesis ĝis nun; tri aŭ kvar lesboj, kiuj restis unu aŭ du jarojn, ne sufiĉas. Se iu sukcesos varbi kaj teni pli da samseksamaj geesperantistoj, tiu meritos honoran oficon!
Ni vere esperas, ke baldaŭ rekomenciĝos aperi la listo de anoj kiuj pretas gastigi vojaĝ-antojn, kaj la koresponda adre-saro. Tiuj du servoj (la adresaro ne estis mia ideo, sed propono de Frankleno) por multaj anoj igas la ligon viva komunumo.
Forumo, adresaro, gastiga listo, estrara komunikado - ĉiuj iom kostas! Ne forgesu enspezi kotizojn ka/aŭ donacojn.
Vigle vivu L.S.G.
FELIĈAJN NOVAJN JAROJN!
Peter D., Britio
ARANĜOJ
LSG-renkonto amikeca kaj turisma en Strasbourg (F),
2/04 ĝis 9/04/2000
post kvarnivela staĝo de parolata Esperanto, fare de la strasburga Esperanto-centro, kun prelego de Cl. Gacond (La Chaud-de-Fonds, CH), la 1an kaj 2an de aprilo.
Turismaj vizitoj en Alsaco kaj apuda Badenio, gastronomio, vin-gustumado, historio, geografio, termalismo, ekologio, koncertoj, gejumado...
Tranoktado inter 1 kaj 9 aprilo eblos en- Naturamika rifuĝejo rustika, centro-apuda, kun komuna kuirejo : 55FF/nokto – ege frua aliĝo necesas.
Alia ebleco: Internacia renkonto-centro konforta CIARUS (la staĝ-ejo): 1-persona ĉambro: 200FF; 2-persona: 120FF; 4-persona: 100FF; 6-8-persona : 89FF .
Aliĝo kaj informoj :ĉe Johano
Tel. ***
EL LA REDAKTEJO
Do, jen vi kaj mi iris al la lasta paĝo, kiun mi nun devas plenigi per komunikoj al vi. Manke de seriozaj kontribuoj, preskaŭ ĉiu paĝo estas jam pli malpli spicetita per iu belulo.
La intenco estis, elsendi unu plian numeron en 1999, sed la estraro interkonsentis, ke Forumo nur eliro komence de 2000. La konkreta kialo por prokrasti la aperigon estis tiam necesa adapto en la strukturo de la L.S.G. Tiu adopto tamen ne estas tiel matura, ke ni povas anonci ĝin nun.
La sekva Forumo aperos kiam tiu ŝanĝo efektive realiĝis.
Mankas do unu numero; la ideo estas kompenci vin per iuj pli dikaj Forumoj, sed tio denove dependas de la membrara skribemo.
Ne necesas plendi, ke estas nur temoj pri viroj; mi ne povas verki ion laŭ lesba vidpunkto. Fakte estus bele, se Forumo havus lesban paĝon, sed mi ne povas verki tiun paĝon.
Provizore la servoj de L.S.G. aperas en Interreto. Aliaj organiz-aĵoj faras same.Ne pensu, ke ne plu necesas aliĝi al la ligo, ĉar post eksperimenta periodo kelkaj servoj estos alireblaj nur per pasvorto.
Mi esperas, ke vi tamen preferas havi Forumon en via poŝtkesto. Belan novan jaron al ĉiuj samliganaj samseksamantaj geesperantistoj.
Limdato por la sekva Forumo estas la 1a de marto 2000. (W)
Februaro 2000: Post necesaj ŝanĝoj en tiu numero (por la kioma fojo mi rearanĝas ĉion?) mi metas nun la lastan punkton. Multaj demandis pri la prokrasto de Forumo, iuj afablaj, aliaj atakemaj. Mi dankas ĉiujn, ĉar tio montras al mi ioman intereson por mia laboro.- La longa silento estis ĝene antaŭ ĉio por mi. Mi esperas, ke neniam plu eksteraj faktoroj malprokrastas la akuratan aperon de Forumo.
ADRESARO
PREZIDANTO
Arnold V.
Usono
PROVIZORA SEKRETARIO
Martin T.
Germanio
PROVIZORA KASISTO
Rolf K.
Germanio (
lakasisto(ĉe)gmx.de
)
EKSPEDO
Torben K.
Danio
FORUMO
Wolfgang K.,
Danio
|