FORUMO 116
(3/2000)
KIAMANIERE FIERI DUM JUBILEO?
La krudaj eldiroj pri seksaj aferoj de Papo Johano la Dua jam estas sufiĉe konataj kaj fifamaj. Nun li kaj lia eklezio havas la eblecon praktiki tiun netoleremon, ĉar la papo ja estas samtempe estro de la mikra sudeŭropa ŝtato Vatikano.
En 1996 komencis la planoj por Tutmonda Geja Fiereco en Romo. Tiam estis planita (inter alie) kunvenoj en la centra loko Piazza Venezia. En 1998 la urbo Romo donis la permeson por la aranĝo, ĉar tiam evidente ne estis problemoj pro aliaj aranĝoj, speciale religiaj manifestacioj lige kun la sankta jaro de la romkatolika eklezio.
Nun, en la jaro 2000, kaj post pluraj akraj protestoj de ekstrema dekstrularo kaj precipe de la itala kardinalo Camillo Ruino montriĝas, ke la realigo de konstituciaj rajtoj fare de gejoj kaj lesboj ne eblas pro "ĝeno de la publika ordo". La estro de la itala polico, Fernando Masone, ja timis, ke la aŭtoritatoj ne povis malhelpi, se "nebrideblaj gejaj aktivuloj" planus invadi la placon de sankta Petro en la vatikana ŝtato. Tial la aranĝo, kiu jam evitis religiajn centrojn, entute ne eblas en la centra urbo.
Certe ni ne bezonas multe da fantazio por travidi tiun pretekston. Krome la reprezentanto de la Vatikano, kardinalo Giuliano Amato, ne faris multe por kaŝi sian preferon, nome: malpermeso de la tuta aranĝo. La ministro por 'samaj sanĉoj' eldiris, ke gejoj aperu nur tie, kie ili ĝenas neniun. Kaj eĉ Franco Zeffirelli (geja reĝisoro) opiniis, ke la manifestacio sur Piazza Venzia estus 'provoko'.
Dume la ekstrema dekstrularo kaj la novfaŝistoj ja ricevis permeson por fari siajn aranĝojn sur Piazza Venezia, kie gegejoj ĝenas la publikan ordon. Ili faras 'torĉan gardadon' kaj celebras speciale la familion, ĝuste tiam, kiam la gegeja parado estus ĝeninta la publikan ordon. Ĝuste nun, kiam mi skribas tion (kial neniu itala samligano trovas tion raportenda?) neniu scias, kie la gejaj aferoj okazos, eble ie for de la urbo en la kamparo. La 24a de majo estis debato en la itala parlamento. Dum tiu debato ĉefministro Amato pardonpetis (laŭ novaĵagentejo Reŭter), ke ne eblas entute malpermesi tiun 'neoportunan aranĝon ĉar la registaro estas "bedaŭrinde ni devas rilati al tiu situacio, ĉar ni estas limigita de la konstitucio".
Nichi Vendola, de la reformitaj komunistoj diris: "Amato ne sukcesos meti la gejojn en zoologian ĝardenon."
La novkomunistoj planas partopreni la gejan paradon. Reprezentatoj de la Radikala Partio informis la eŭropan parlamenton pri la evidenta lezo de homaj rajtoj.
En marto papo Johano Paŭlo la Dua agnoskis, ke la romkatolika eklezio kulpas pri diversaj fiagoj dum la jarcentoj. Kompreneble tiu eklezio ankoraŭ ne vidas la bezonon, peti pardonon de samseksamantoj.
(W)
GEJAJ VIKTIMOJ
Italio:
Giovanni Granados (53) estis murdita en Romo. La polico kredas, ke temas pri "geja murdo". Granados estis nuda, ligita kun elektra kablo kaj kun frakasita kapo. Ekde 1990 okazis 18 similaj murdoj, sed la aŭtoritatoj ne volas parolas pri murdserio.
ArciGay, nacia itala grupo estimas, ke okazas ĉirkaŭ 200 murdoj de gejaj viroj en Italio jare.
(W)
Brazilo:
Laŭ dokumentoj de ABGLT (brazila organizaĵo por gejoj, lesboj kaj transseksuloj) okazis almenaŭ 170 murdoj de gejaj murdoj en tiu lando. São Paŭlo estas urbo en kiu ĝenerale regas tolerema etoso. Pro tio la atako de haŭtkapuloj [skinheads] al Edson Neris da Silva kaj ties partnero Dario Pereira Netto kaŭzis "ŝokon kaj indignon en- kaj eksterurbe".
La 5an de februaro Netto kaj da Silva promenis kune en Praça da Republika, en loko kiu estas konata por geja krozado. Subite 30 personoj kun razitaj kapoj en nigraj vestoj persekutis la paron, kiu forkuris en malsamaj direktoj. Netto eskapis, dum la roto batis Silvan dum 20 minutoj. Poste ili foriris trankvile kvazaŭ neniu grava estis okazinta. Atestantoj alvokis la policon, kiu alvenis post la foriro de la atakintoj. La polico arestis 20 haŭtkapuloj. Atestantoj rekonis almenaŭ 5 el ili. Aliajn la polico ne rajtas deteni, ĉar ili ankoraŭ estis neplenaĝaj.
Laŭ eltrovoj de Grupo Gay da Bahia la polico sukcesas solvi nur 4% de dokumentitaj murdoj de gejoj.
(W)
NORVEGIO AKTIVAS
La unua de majo nuntempe inter alie estas uzata kiel tago por manifestacio pri solidareco. Tial multaj grupoj aliĝas al la tradicia manifestacio aranĝata de la sindikatoj. Inter la multaj grupoj estis ankaŭ la gegejaro, kiu per sia pli ol 80persona grupo ankaŭ ĉi jare kolorigis la manifestacion ĉielarkkolora. Pli ol la duono de la partoprenintoj estis virinoj. Portiĝis slagonoj pri rajto de adopto de infanoj, kontraŭ eklezia perforto, diskriminacio ktp.
Eĉ dum la postmanifestacia parolado, la ĉielarka flago kiel kutime ĉirkaŭis la parolanton - kune kun la ruĝaj.
(Torstein - el "lsg-ano")
JOHN GIELGUD 1904-2000
Sir John Gielgud mortis la 21an de majo. Li vivis ekde 1974 kune kun sia partnero Martin Hensler. Iuj fontoj deklaras, ke li neniam publike apogis gejajn rajtojn por protekti sian privatan vivon.
Tamen Images in the Dark (1994) de Raymond Murray sugestas, ke li estis unu el la malmultaj aktoroj, kiu vivis senkaŝe. Iam Usono refuzis al li vizon, ĉar li estis arestita post geja seksumado en publika necesejo, cetere mallonge post lia kavalirigo. Kun li finas epoko de aktorado, kies plej gravaj reprezentantoj estis Sir Laurence Olivier (gejo), Sir Michael Redgrave, Sir Ralph Richardson kaj Dame Peggy Ashcroft.
Li estis aktiva ĝis la morto. Li diris iam: "Tio estas mia tuta vivo. Mi ne kapablas fari ion alian. - Mi intencas daŭrigi tiom longe kiom mi kapablas, kaj krom ceramiki en la gardeno kun Martin mi ne volas fari ion alian."
(W)
KLAĈO KAJ MONDUMO
Dume aktoro Kevin Spacey
(American Beauty)
kontraŭdiras ĉiun klacon, ke li estas gejo.
"Mi konsilus al pli juna versio de mi, ke nuntempe celebreco kaj sekretoj ne povas iri kune. La fiuloj kaptas vin finfine, karulo. Do, ne donu tiun povon al ili. Estu fiera, ĉar vi estas kiel vi estas kaj agu konsekvence. Kaj uzu publikajn necesejojn nur kiam vi vere bezonas pisi."
Kantisto George Michael
ARANĜO
"LSG-restado libertempa kaj sporta apud EPINAL (Vosges, Orienta Francio), 12 gis 15 Aŭgusto 2000: en libertempejo lago-borde: velŝipado, naĝado, kanuo, kajako, tendumado, rulomo eblas. Pli longa restado laŭvole. 50 FF po persono kaj tago (+ manĝokostoj). Informoj + aliĝo, kun antaŭpago al Jean-Michel."
EL LA REDAKTEJO
De tempo al tempo venas al mi demandoj pri LSG. Ofte mi ne scias la respondon kaj tiam mi plusendas la demandon al alia estrarano. Lastatempe mi tamen ne plu fidas tiun sistemon; la komuniko inter la estraranoj de LSG estas tute nekontentiga, kvankam ni ĉiuj havas ĉiujn necesajn rimedojn.
Eble vi atendas en tiu ĉi numero la korespondan adresaron kaj liston de gastigantoj. Ankaŭ mi atendis, kaj al tio mi devas atribui unu monatan prokraston, ĉar FORUMO jam estis preta komence de junio. Nun ne plu eblas atendi pli longe, tial vi ricevas tiun numeron sen tiu baza servo de LSG. Mi bedaöras tion, sed ne povas ŝangi tion.
Foje en "amara horo" mi senesperas pri tiu LSG. Ni havas tiom da kapabluloj, sed ili ĉiuj havas malmulte da tempo, profesiaj devoj kaj aliaj pretekstoj. Tial LSG povas esti malaperonta organizaĵo. Dume mi ŝatus resti redaktoro de tiu bulteno. Bonvolu raporti pri aferoj en via lando aŭ alimaniere kontribui - kaj tiu bulteno dikiĝos en la sekva numero. Sekvontnumere aperos inter alie:
Poemoj de Sandro Penna kaj Nicolino Rossi
"Ĉokolado kun kamasutra instruo"
Recenzoj de Jean-Michel
Wolfgang
YUKIO MIŜIMA
La supera korto de Japanio decidis, ke 15 privataj leteroj de Miŝima al iu amanto estas protektata de kopirajto kaj do ne publikebla sen permeso. La vidvino de Miŝima sukcese bremsis ĉiun mencion de samseksamo en japanaj publikaĵoj, spite la cetera mondo jam delonge konas lian inklinon.
ADRESARO
PREZIDANTO
Arnold V.
Usono
PROVIZORA SEKRETARIO
Martin T.
Germanio
PROVIZORA KASISTO
Rolf K.
Germanio (
lakasisto(ĉe)gmx.de
)
EKSPEDO
Torben K.
Danio
FORUMO
Wolfgang K.,
Danio
|