FORUMO 117
(4/2000)

 

LSG-ANOJ PARTOPRENAS

Dek naŭ LSG-anoj kaj amikoj piediris tra Tel Avivo de la Kongresejo al la subteretaĝa hejmo de Aguda, la loka kaj nacia geja organizo. Kelkaj anoj priskribis al ni la pliboniĝantan rolon de gegejoj en la israela socio kaj pliboniĝantajn rilatojn kun la pli kaŝataj arabaj gegejoj.
La israela alta kortumo emas decidi favore al gegejoj. Gejpartneroj devas esti laŭleĝe traktataj de la fluglinio El Al kiel geedzoj. La sorto de adoptontaj gejpatr(in)oj estas ankoraŭ ne tiom favore deciditaj. Gejejoj, gejagado, kaj privataj agoj ŝajnas esti netuŝeblaj, kvankam oni ankoraŭ ŝatus ŝanĝi la bazan kontraŭgejan leĝaron. Kelkaj lokaj oficistoj estas ne-kaŝitaj gejoj.
Oni nomas Tel Avivon la gegeja ĉefurbo de la Mezoriento. Loka geja Esperantisto raportis, ke li vizitis la grekan insulon Mykonos, kie oni lin pridemandis, kial li veturis al Mykonos el la paradiza Tel Avivo.
Post dankesprimo kaj etmanĝaĵoj tie, la plejparto da la Esperantistoj kunmanĝis kaj -trinkis en najbara geja restoracio
Arnold (prezidanto de LSG)

Kvankam multaj renkontiĝoj ne raportis la nombron da vizitantoj, ni estis inter la plej grandanombre vizititaj inter la raportintoj, 20. ILEI raportis malpli. Estiĝis vigla diskutado pri la stato de gejoj en Israelo, kaj judaj kaj arabaj. Mi regurdis la informon de nia renkontiĝo ĉe Aguda, kaj multaj demandis pli da informo. Nur deko da la partoprenantaro konsistigis LSG-anoj el ĉiuj neniuj israelanoj. Mi kiel eble provis gvidi la diskuton laŭ la reloj de la kongresa temo.
La intereso de ne-LSG-anoj ŝajnas al mi sufiĉe por ĝustigi la aranĝon de plia informkunsido en Zagrebo. Tra la daŭro de la UK mi rimarkis almenaŭ 25 LSG anojn kaj eks-LSG-anojn kaj dekojn da evidentaj kandidat-anoj. Tiom multe da gejoj en loko fora de nia eŭropa ĉeftereno instigas al mi la penson, ke plenkunsido eble taŭgos por la Brazila UK. Tiuj estos diskuttemoj por la plenkunsido en Zagrebo.
Mi ankaŭ gxojas raporti, ke la unua e-mesaĝa saluto rekte de la kongresejo estis sendita pere de poŝtelefono de longdaŭra LSG-ano al la redaktisto de FORUMO. Ni povas anticipi pli da ĉeloka informado al nia forumo "lsg-ano." Tio ankaŭ substrekas la gravecon, ke estontaj estraranoj estu pretaj komuniki per la interreto kun aŭ sen sia propra ligo.
Ni invitis gastojn el Aguda viziti nian informkunsidon, kiu okazis lundon matene. Bedaŭrinde ili miskomprenis la tempon, kaj post la renkontiĝo mem anoncis sian vesperan alvenon al unu el miaj amikoj en la LKK. Duonhoron ĵus antaŭ la alveno, ili telefonis. Mi akcepds la telefonalvokon per poŝte;efono, kiu misfunkciis post la saluton Hello. Mi atendis ankoraŭ horon, sed ili ne alvenis.
Arnold (prezidanto de LSG)

Noto: La redaktanto ricevis la saluton en sia laborejo kaj surpriziĝis.
Espereble la ĉe-estantoj ricevis ankaŭ mian etan re-saluton. Estonte LSG certe eluzos la WAP-teknologion.
Lsg-ano e-poŝta rondo. Pliaj in formoj vi ricevas en la reto ĉe: http://www.egroups.com/lsg-ano
Se vi havas problemojn, mi klopodos helpi vin.
Wolfgang

OFICIALA KOMUNIKO DE L.S.G.

Post ses monatoj sen komunikado kun la estraro, la provizora sekretario anoncis sian demision. La prezidanto renkontis lin dum la UK kaj provis montri al li la plej proksiman vojon al plenumo de lia devoj, sed vane. Ĉar la provizora kasisto jam transprenis al si la grandan parton de tiuj devoj, ne ŝajnas necese ankoraŭ dungi provizoran sekretarion. La plenkunsido en Zagrebo elektos novajn oficistojn.

Arnold Victor (prezidanto), Rolf Köhler (provizora kasisto), Torben Kehlet (estrarano), Wolfgang Kirschstein (estrarano)

ESPERANTO EN GEJA PARADO EN SÃO PAULO (BRAZILO)

Esperantistoj kunportis rubandon pri Esperanto okaze de la 4a Parado de Geja Fiereco en São Paulo la 25an de junio 2000. Sur la rubando estis skribita (traduko): "Esperanto, Lingvo Internacia, Unuiĝanta la G.L.S-komunumon" (Gejoj, Lesboj kaj Simpatiantoj).
Laŭ informoj de la gazetoj, 100 mil homoj partoprenis. Ankaŭ multaj organizitaj grupoj solidarece partoprenis la eventon: maldekstraj politikaj partioj, anarkiistoj, zapatistoj ktp...
Ni esperantistoj devas ofte ankaŭ partopreni tiujn publikajn pacajn manifestaciojn, por ke la homoj sciu ke ankaŭ ni ne estas fremdaj pri la homoj rajtoj, pri la defendo de malplimultoj, kaj ĉefe la socio konstatu ke ni estas defendantoj de la Homaj Lingvaj Rajtoj.
João Manoel klubo@c...

GEJAJ PARADOJ

La franca geja revuo Têtu ĵus aperigis intervjuon de iu fama franca geja humuristo, en kiu li tiel klarigas sian sintenon pri Geja Fiereco:
Kiel spektaklo ĝi estas amuza kaj ridiga. Mi ne subtenas la malpermeson de Geja Fiereco. Bedaŭrinde, ĝia uzado fare de la amaskomunikiloj malplaĉas al mi. En la gazetoj, oni ĉiufoje montras virojn kun ĉenoj ĉirkaŭkole. Ili faras kion ili volas. Mi estas tolerema. Tamen, ĉiam ilin oni montras. [...] Estas problemo por gepatroj ekscii ke ilia filo estas samseksemulo. Se mi estus patro, tio estus ja superenda malagrablaĵo. Ne pripensinte tiun temon, vi trafas bildojn pri Gefa Fiereco kaj la morgaŭan tagon via filo anoncas al vi ke li estas gejo, mi ne estas certa ĉu tio estas la plej bona maniero helpi al gejunuloj. Se mi estus patro, malplaĉus al mi se mia filo aŭ filino estus kovrita per rozkoloraj ledaĵoj kun mampinĉiloj. Tio prezentas malbelan bildon pri gejeco. [...] Nu do, pri Gefa Fiereco, mi konsentas pri ĝia festa flanko, sed ĝi estas stultegaĵo koncerne la evoluigan aspekton de toleremo pri samseksamo. Ĉu pridiskutinda?
Gilbert (el lsg-ano)

PARADI EN ROMO

Dankon al Wolfgang pro lia informa kaj instiga artikolo pri la manifestacio de geja Fiereco, ĉi jare en ltalio. Enŝoviĝis kelkaj neĝustaĵoj1 pri nomoj kaj postenoj de la pridiritaj homoj; sed mi estis tie, do ankaŭ mi nun ŝatas doni mian raporteton pri la evento. W. longe tenas la artikolon ĉe la polemika flanko de la okazaĵo, tamen li pravas, ĉar ĝuste pro la akraj diskutoj - ĉu okazigi ĝin en Romo aŭ ne, inter la diversaj personoj de la publika vivo en ltalio - la manifestacio gajnis eksterordinaran spacon en la amaskomunikiloj, kaj tiel certe akiris pli multajn partoprenantojn, ol supozite.
Kiel vi jam scias, la geja frereco daŭras tutan semajnon, sed nur pri la fina parado la lastan tagon oni multe disputis. Bonŝance, la organizantoj fine sukcesis interkonsenti kun la loka prefekto - kiu mastras la policajn fortojn - la marŝvojon de la parado. Tute en la urbocentro de Romo, ne ekster la urbo kiel ektimis W. Kunvenis tie centmiloj da homoj, nenombrebla homrivero kiu longis plurajn kilometrojn, de la Piramido (deirpunkto) ĝis Ĉirko Massimo (alvanpunkto kun la podio). Iuj atingis eĉ la Koloseon, malpermesitan lokon, kie apude manifestaciis kelkdeko da dekstruloj kaj fundamentismaj katolikoj - kiuj tamen estis intervjuitaj ĉe la televido. Cetere, ĉu la polico ne deklaris ke en la parado partoprenis 70.000 homoj, dum reale ni estis 200.000 aŭ pli? La nevenkebla fascino de la nombroj... ĉu ne? En la parado, kompreneble, marŝis ĉiaj politikaj, vivstilaj kaj seksaj ideoj: gajaj junaj gejoj sur ĉaro plena je akvo kaj roza ŝaŭmo, festantaj brazilaj transseksuloj, radikaluloj, komunistoj, verduloj, eĉ animalistoj, diversaj religiaj grupoj kaj monaĥejaj reprezentantoj, bonsociaj gejoj kun jako kaj kravato, krom "amaso da simplaj virinoj kaj viroj, sam/ambaŭ-/ali-seksemaj, kelkaj eĉ kun akompano de gefiloj kaj bebĉaretoj.
Ĉu la manifestacio estis sukcesa? Kaj la organizantoj kaj la partoprenantoj povas nur jesi. Ĉu la manifestacio efikos ion pozitivan en la italia socio (sed ankaŭ aliloke en Eŭropo)? Malfacile respondi. Sed verŝajne ankoraŭ multaj jaroj pasos, ĝis gejaj vivo kaj rajtoj trovos definitivan lokon en la leĝaro kaj precipe en la socio mem.
Mauro (326).

1 Verŝajne estas ĉiam iuj eraroj. Kvankam mi ĉerpas el diversaj fontoj, mi ne povas esti certa, ke la fontoj ne eraras. Plej efike estas tial raportado de lokaj samliganoj.
Cetere: la kovrilpaga ilustraĵo lastfoje estis de la franca ĵurnalo Le Figaro, 26a de majo 2000.

KORESPONDI DEZIRAS

Mi petas ke vi pardonas miajn erarojn. Studinta la regulojn, mi serĉas korespondadon por bonigi mian lertecon. Ankaŭ mi serĉas plibonan vortaron (angla-esperantan/esperanta-anglan).
Mi nomiĝas Ĵoŝ, kaj havas kvardekkvin jarojn. Mi estas pagana geja usonano, laboranta sistemanaliziste sed flankokupanta lingvamante. Mia domo staras sur la sudokcidenta dezerto.
Buckeroo@p...

DU NOVAJ ADRESOJ KAJ UNU KOREKTO

Dennis Pease havas novan e-poŝtan adreson: dbpnz@b...

Mateo translokiĝis:
Matthew McLauchlin ... CANADA

"mia ret-adreso estas
jmcesp@m...,
jmc kiel jean michel chambreuil, kaj esp

kiel esperanto,
ne jmecesp
bonvolu korekti en venonta forumo
jmc -malkontenta, ĉi-foje ankaŭ"

TENERA AFRODIZIAĴO

Rabelezeca ĉokoladisto Bockel el Saverno (en malsupra Alzaco) jam famiĝas pro elvokemaj sinoj en ĉokolado aŭ alzacecaj asparagoj.
Nun nova produkto de li konkeris la internacian merkaton: ĉokolad-tabuletoj ornamigitaj per skulptaĵoj el la sanskrita "Libro de am(or)a arto" KamaSutra.
"Oni preskaŭ forrabas ilin" diras la kontenta produktisto. "Kaj 90 procentoj de miaj klientoj estas virinoj"
Ĉu nur virinoj?

J.M. Chambreuil (Strasburgo)

BELETRA NIĈO

La viroj kiuj kuŝas kun mi

La viroj kiuj kuŝas kun mi neniam tuŝas min.
Mi iras al trinkejoj aŭ sur la reto kaj renkontas
variajn
bonaspektajn virojn
ni kunkuŝas
kaj koitas sistematike

klapo A iras en fendo B
precize kaj anatomie

ili neniam tuŝas min
per siaj manoj

nu, eble mallonga kareso
por instigi ĝin

sed ili neniam malŝparas tuŝon
neniam elspezas joton da energio
sur io ajn krom la farenda tasko

neniam tenas min al siaj brustoj
neniam prenas miajn ŝultrojn
neniam kuŝas senmove kaj varme sub la littukoj kun mi

kvazaŭ ili timas
la alian homon
volas teni lin/min ĉe braklongo

tiel ili povas fermi la okulojn
kaj imagi ke ĝi estas alie krom kio ĝi estas

(mi ne timas ĝin kaj
do mi gardas miajn okulojn malfermaj kaj agnoskas kio okazas
fikado -
jen tio ne tiom malfacilis ĉu?)

sed ili
eble ili povas ignori kion/kiun ili faras
ial
konstrui abstraktaĵetojn
anstataŭ fronti
brosante kontraŭ
ĉirkaŭpremata de
realeco
kiun ili ne pretas akcepti

Mateo McLAUCHLIN

Mi leviĝis ĉi-matene
Kaj ekkaptis min deziro
hurli vian nomon, knabo,
al la frida vento de decembro
   Jarofino. Inventaro kaj bilancoj
   skribotable atendas
   kontribuon...
   Kor' ekplendas, mi repuŝas
   la enuon,
   eklaboras pri ciferoj senanime sekaj
   sed lumeroj kaŝintime
   tra la menso breĉas
Via nom' ekŝvelas, soras,
alvelas la sopirojn,
altrumpetas la dezirojn,
la amhorojn,
la amorojn,
   la orojn kaj arĝentojn
   de l'kunesto
   la vibrantajn elokventojn
   de l'karesoj
      la sinforgesojn
      en purakva klaro
      de la amo-ĝojo.
Jarofino. Fin' de l'vojo.
Necesus inventaro kaj bilanco
pri ĉi emoj kaj korsentoj
sed ... min atingis
jam kvitanco
   jarfinaj bondeziroj kun aldono:
   Forgesu min, min trovis kaj adoras
   novdata Apolono

Nicolino Rossi (el Sur la Vivopado)

Per ungoj de nizo
vi ŝirapertis
mian bruston
el ĝi vi distorde eltiris
l'animon
kaj ĝin vi alnajlis
al trunko de kverko
ĉe rando abisma.
La rabobirdoj ĝin bekas
rabeme,
la frostaj spirblovoj
neĝportaj
ĝin ĉifas turmente...
Kaj vi, tente
retente
min ĉirkaŭflugas
alloga, volupta
mirinda
enkorpiĝinta virbelo.
Kaj mi intima anhelo
al vi ardas sune...
Ne plu resti kune
ni povos,
min vipa uragano
forblovas
al fridaj alkovoj
de l'morto

Nicolino Rossi (el Sur la Vivopado)

La viv' ... estas memori

La viv' ... estas memori pri vekiĝo
trista sur ĉe-aŭrora trajn': vidinti
ekstere duban lumon: trasentinti
en lacigita korp' melankolion
virgan kaj aspran de aer' freŝpika

Sed rememori pri la liberiĝo
subita pli ekdolĉas: min apudas
maristo juna: jen la blu' kaj blanko
de lia uniformo, kaj ekstere
jen maro tute freŝa je koloro

Sandro Penna (1906-1977)
elitaligita de Nicolino Rossi

En la friskan pisejon stacidoman

En la friskan pisejon stacidoman
el montet' ardanta mi descendis.
Sur mia haŭto polvo kaj la ŝvito
min ebriigas. En okul' plu kantas
la suno. Nun animon kaj korpon
malstreĉas ĉe la blanka porcelano

Sandro Penna (1906-1977)
elitaligita de Nicolino Rossi

TRA LA MONDO

Ne parolu pri tio

Ĵurnalisto de la radiostacio Mir en Belorusio (signifo en esperanto: 'Paco' aŭ 'Mondo') invitis al la populara elsendo Acid-Jazz organizanton de geja kultursemajno. Pro tio la ĉefredaktoro forigis la programon el la repertuaro de la stacio. (Andreo Penk)
Poste la aŭtoritatoj malpermesis la paradon de geja fiereco. (W)

Preĝu por ni!

La 15an de aŭgusto la rusaj episkopoj deklaris, ke samseksamo estas "pekoza lezo de la homa naturo". Por pritrakti ĝin ili rekomendas preĝojn, la sakramentojn, fastadon, repento kaj legado de la sanktaj skribaĵoj.
Aldone ili deklaris, ke transseksuloj ne rajtas edziĝi (aŭ pastriĝi). Aidoso estas valida kialo por nuligi edzecon. (W)

Justico en la 21a jarcento

Tri virojn oni ekzekutis pro samseksaj agoj en Saŭda Arabio meze de julio 2000. La viroj, tiel la ministerio pri internaj aferoj, estus farintaj la plej danĝerajn senhontaĵojn kaj imitis inojn. Laŭ islama leĝo oni punas je morto en la reĝregno pro murdo, perforto kaj kontrabando de fidrogoj.
(Andreo J. Penk)

La nemencienda rilato

Respondeculo de la dana olimpia komitato cenzuris la biografion de manpilkistino Camilla Andersen. Li forigis informon pri ŝia edzeco kun la norvegino Mia Hundvin. "Olimpiaj ludoj temas precipe pri sporto" diris la respondeculo.
(W)

Dankon al Dio, la justa?

La festjaro okaze de du miljarojn da kristanismo estis por la papo kaŭzo nur varmete peti pri senkulpigo. Senkulpigo koncerne multaj kaj multjaraj krimoj, perfidoj kontraŭ la vera kredo kaj malkuraĝoj fare de la katolika eklezio. Tiu papa peto por senkulpigo estis malforta provo transpreni almenaŭ iom respondecon pri la murditaj "sorĉistoj" kaj aliaj "herezuloj". Ĉar fakte la romkatolika eklezio naĝas sur maro da sango, la vortoj de la papo estis mizere malgrandaj kompare al la graveco de la kulpo. Kaj multajn viktimojn la papo forgesis.
Evidente li volis forgesi ilin. Inter alie la samseksemulojn. Tiel forgesema la katolika eklezio ne ĉiam estas. Aparte, kiam la papo decidis ofendi la partoprenantojn de la Parado de la Samseksema Fiereco en la ĉirkauaĵo de sia ŝtateto.
Kiel la roma papo ankaŭ episkopo Dyba de Fulda en Germanio malmulte en la maniero de Jezuo malamis la samseksemulojn kiel estaĵojn de la diablo. Fakte li ofendis ne nur unufoje, sed evidente tre pripense kaj sufiĉe multfoje. Sed nun Dio vokis lin antaŭ sian tronon. Ĉu eble, ĉar Dio ne plu eltenis la stultaĵojn de sia Dyba? Aŭ ĉu Dio rememoris, ke nur li mem juĝu kaj ne iu homo? La kialo ne gravas, sed nur la rezulto. Kiel skribis Vilhelmo Bush: "Fine ĉesis la seri' de 1'bubaĵoj, dank' al Di'!" Volonte mi laŭdus Dion pro tio: Dankon! - sed almenaŭ unu ankoraŭ restas ĉi tie. (Andreo J. Penk)

Eble iam, kiam la homaro kleriĝos, ili deklaras la eklezion krima organizaĵo. (laŭ Hans Wollschläger, germana verkisto)

PREZIDANTO

Arnold Victor
Apartment. 1, 160 West Eleventh Street
New York City
New York 10011
U. S. A.

SEKRETARIO

Leon H. Roijen, ...

EKSPEDO

Torben Kehlet, ...

KASISTO

Ulrich Wilke, ...

BELETRA NIĈO

Benoit P., ...

FORUMO

Wolfgang Kirschstein, ...

Vi povas legi tiun numeron en Interreto ĉe http://lsg.webjump.com

En FORUMO 118 vi legos iom pri la historio de la sveda geja movado, io pri dekstruloj en Germanio, recenzojn de Jean-Michel kaj espereble multajn afiajn intersajn artikolojn, kiujn vi abunde sendos al via redaktanto.