FORUMO 118
(1-3/2001)


 

RAPORTO DE LA PREZIDANTO

La vesperon antaŭ la solena malfermo de la UK en Zagrebo, aro de LSG-anoj estis gvidita tra la nova kaj malnova urbo Zagrebo, kaj finfine ni veturis al la sola loka geja dancejo-trinkejo, for de la urbocentro, kie troviĝis aliaj LSG-anoj kaj amikoj memfide trovantaj amuzejon per siaj propraj fortoj. Nia gvidanto, kroat- kaj anglalingva, estis trovita per la Interreto. Gejeco estas ankoraŭ kontraŭleĝa en Kroatio, kaj gejaj organizoj malfacile troveblas.

Ĝeneralkunveno, dimanĉo, 01-07-22

Ĉeestis 17 personoj, estris la kunsidon la prezidanto Arnold V. Pro manko de la perpoŝte dissenditaj jarraporto kaj tagordo, disdoniĝis kopioj de la dokumento preparita tiucele.
La kunfando de la postenoj kasisto kaj sekretario estis akceptita; sukcesis la argumento, ke la funkcio teni la membroliston postulas intiman kunlaboron de la postenhavantoj. La reorganizo de la sendado kaj presado de "Forumo" estis diskutita. Andreas akceptis la respondecon por surreta preparo de la teksto.
Oni elektis Arnold prezidanto, Rolf K. sekretario-kasisto, kaj elektis Andreas, Francis S. kaj Gilberton komitatanoj-estraranoj. Andreas akceptis respondecon por la surreta preparo de "Forumo," kaj Den D. kaj Leston B. volontule akceptis la taskon plibonigi nian ttt-paĝaron.
Oni diskutis, ĉu ni okazigu fakkunvenon lige al la fortaleza UK pro atendebla manko de membroj kaj ofendo kontraŭ geja ano de la Ligo de Bonvolo, influriĉa organizo en Brazilo. Ni decidis preskaŭ sen kontraŭo okazigi kunvenon en Fortalezo lige al la UK. Oni ne traktis la protokolon de la lasta jarkunveno.
Post unuminuta silento omaĝe al forpasintaj LSG-anoj, la prezidanto fermis la kunsidon.

La sekvan ĵaŭdon okazis nia giĉeto ĉe la fakorganiza tablaro. Kvankam multaj jam konataj membroj kaj Andreas, Leston, Gilbert kaj Arnold dum la manghopauzo en Plitvice. amikoj anoncis sin ĉe nia tablo, ne estis multe da enketoj. Estis vigla diskuto pri komputilaj aferoj, ĉar mia komputilo montris ekranbildon de estraranoj tagmanĝantaj dum la tuttaga ekskurso al la lagaro Plitvice. Pro malsaneto mi ne ekskursis refoje al la geja trinkejo.

Arnold


Andreas, Leston, Gilbert kaj Arnold dum la manĝopaŭzo en Plitvice.
 

GEJA INTERKONA VESPERO

Preskaŭ ĉiam samas la dumkongresaj "interkonaj vesperoj". Fakte, oni devus nomi ilin "rekonaj vesperoj", ĉar tiam la novbakitaj kongresanoj vagadas tra la kongresejo kaj konatiĝas kun neniu dum la "malnovuloj" interkisadas meze de la krokodilaro.
Tamen ĉijare tiu vespero estis bonege aranĝita de nia prezidanto. Bedaŭrinde, la membroj ne havantaj aliron al TTT aŭ ne aliĝintaj al la listo de LSG nur lastmomente estis informataj pri la vesperaj okazontaĵoj. Tial nia grupeto ne tre multnombris.
Dank'al unu samlandano mia, Arnold ekkonis iun gejan kroaton kiu proponis sin kiel gvidanton por la tieaj LSG-anoj. Nu do, ni renkontis lin en la ĉefa kongresejo kaj li vizitigis al ni la ĉefan placon de Zagrebo (kiu poste iĝos nia kutima renkontejo) kaj ties malnovan kvartalon… kaj parkojn.
Mauro, Rolf, Christian, Geoffrey, Torstein, Francis kaj Gilbert en la kutima renkontejo.
Jam estis tempo vespermanĝi, ĉiam ĝuinda momento por la francoj... kaj ĉiuj aliaj! Gustumonte lokalan aperitivon, ni gaje kunfrapis la glasojn kaj mendis - en la angla - diversajn pladojn, kiujn ni poste trovis ege bongustaj.
Ĉar flugis la horoj, nia gvidanto proponis al ni tramveturi ĝis la nura geja klubo de la urbo, nome "La malbonkonduta knabo (The Bad Boy)". Ĝi situas malproksime de la urbocentro kaj estus malfacile atingebla por neofito. Tamen tie ni finfine alvenis tra la labirintaj stratoj kaj ŝtuparoj de la kvartalo.
Sed pri la loko mem kaj ties sekretoj raportos alia samligano.

Gilbert (223)

 

LSG-ANOJ VIZITAS GEJAN DRINKEJON EN ZAGREBO

Unu nokton dum la UK en Zagrebo, deko da LSG-anoj vizitis la ununuran gejan klubejon de Zagrebo, la drinkejon kaj dancejon Bad Boy ("malbonkonduta knabo", angle), kies TTT-a paĝaro situas ĉe http://badboy.crogay.com. Grupoj malpli grandaj kaj unuopuloj el LSG ĝuis ĝian bonvenigan etoson ankaŭ dum aliaj noktoj. (Cetere, membroj, kiuj serĉis aliajn gejajn ejojn kies adresoj estas listigitaj en la geja gvidlibro Spartacus spertis frustracion, ĉar tiuj lokoj aŭ ne plu funkcias aŭ ne plu estas popularaj. Tion mi mem konstatis, kiam mi restis la sola trinkanto meze de dudeko da senhomaj tabloj en la bierejo Bacchus.)

Malgraŭ tio, ke la loko estas alirebla per la tramo iomete for de la urbocentro, trovi la drinkejon mem iom malfacilis, ĉar ĝi estas bone kaŝita malantaŭ longa serio de ŝtuparoj kaj signoj mankas. (Aŭtentikaj malbonkondutaj knaboj ja facile trovas siajn malbonkondutejojn tute sen signoj.) Sed finfine trovinte la alircelon kaj enirinte en la drinkejon, la membroj volonte retiriĝis al la tiel nomata Red Room ("ruĝa ĉambro") meblita de divanoj, seĝoj kaj tabletoj lumigitaj de kandeloj. Tie oni eĉ kapablis aŭdi sufiĉe bone por sukcese konversacii. Tiuj, kiuj restis en la ĉefa salono de la trinkejo povis interkonatiĝi kun Daniel, drinkejmastro kiu lernadis Esperanton kiam li estis lerneja lernanto, antaŭ la milito inter Kroatio kaj cetera Jugoslavio. Iuj kuraĝaj membroj eĉ eniris la dancosalonon por danci je la ritmoj de modernaj muzikistoj tiaj, kiel Madonna kaj The Clash.

Tiuj, kiuj venis al la drinkejo je la 22a horo trovis ĝin malkuraĝige malplena, kun malpli ol dek gebierumantoj. Sed tiuj, kiuj restis longtempe rimarkis, ke multaj homoj venas nur post noktomezo. (Kelkaj aparte malbonkondutaj LSG-anoj restis eĉ ĝis la tria horo matene!)

Okulfrapa fenomeno en Bad Boy estis la preskaŭ egala nombro de lesboj kaj gejoj (viroj) en la ĉeestantaro. Tion mi dezirus vidi eĉ unu fojon dum ĝenerala kunveno de LSG, sed verŝajne tio okazus nur se ni ŝanĝus nian nomon al LMG (Ligo de Malbonkondutaj Geknaboj).

Leston

 

RAPORTO PRI LA JUNULARA KONGRESO

Dum la 57a IJK okazinta en Strasburgo, precize la 2an de aŭgusto 2001 vespere, dek gejoj el kvar landoj (unu el Irlando, unu el Hispanio, du el Italio kaj ses el Francio) komune iris al geja trinkejo de la urbocentro (Zoo Bar).
Evidentiĝis, ke mankas taŭga varbilo por gejejoj, kaj pri esperanto ĝenerale kaj pri LSG specife.
Mi iom informis nian verdan gejaron pri LSG kaj pri mia ĵusa estraraneco: mi komunikis al la interesatoj la retadreson de la kasisto, por ke ili informiĝu pri la aliĝ- kaj pagmanieroj.
Notindas, ke du el la Franciaj ĉeestintoj estas JEFO-estraranoj: la kasisto kaj la vicprezidanto! Ili sugestis, ke oni kreu junularan sekcion de LSG, kiu kunlaboru kun TEJO, por ke la junaj gegejoj havu oficialan De la kurseto pri la armena lingvo kiun Francis donis kadre de IJK. programeron en la IJK-oj, kiel LSG en la UK-oj: mi diris al ili, ke mi transdonos ilian sugeston al la LSG-estraro, por ke ĝi estu pridiskutata.
La vespero pasis en bonhumora etoso malgraŭ varmego en la kelo, kie ni sidis (pro manko de sidlokoj ekstere), kaj mi esprimis la deziron, ke tiaj renkontiĝoj regule aperu dum la venontaj IJK-oj.

Francis (297)

De la kurseto pri la armena lingvo kiun Francis donis kadre de IJK.
 

TORBEN KEHLET NE PLU INTER NI

La forpaso de Torben, unu el la malplej ĝismedolaj esperantistoj, estas trista por ni ĉiuj. Li fariĝis nur 59-jara; Torben dum la UK en Zagrebo li estus festinta sian 60-an naskiĝtagon, li naskiĝis 1 aŭgusto 1941. Torben mortis tute subite; la 31 majo vespere li estis kune kun Birthe Lapenna por prilabori la memorlibron pri Ivo Lapenna. Subite li sentis malbonon. Kiam venis la kuracisto li jam estis morta (laŭ informero de membro en Kopenhago). La funebra ceremonia okazis la sekvan sabaton. Estis simpla, sed digna ceremonio sen pastro - por respekti la deziron de Torben. Ne nur najbaroj kaj amikoj partoprenis, sed ankaŭ lokaj kaj internaciaj esperantistoj partoprenis. El Londono venis nia eksprezidanto John Wells, de la Centra Oficejo Simo Milojevic. Post la ceremonio estis eta kunveno (en la dana oni diras "tomba biero"). John Wells diris belajn vortojn pri Torben. Bedaŭrinde estis ankaŭ iu reprezentanto de Martinus, kiu misuzis la etoson por fari etan propagandan paroladon por Esperanto kaj Martinus. LSG sendis florornamaĵon.
LSG ŝuldas al Torben tre multe. Sen lia pacienca kaj trankviliga interveno, LSG apenaŭ estus travivinta la lastjarajn krizojn. Niaj pensoj estas ĉe Dmitri kaj la ceteraj familianoj. La gaja naturo de Torben mankos al ni.

Wolfgang (Danio)

 

SUBITA HALTIGO DE SEMINARIO

TEJO antaŭnelonge subite decidis haltigi kaj definitive nuligi la preparojn por seminario. En la komenco de 2000, kun la aprobo de la TEJO-estraro, mi komencis evoluigi ideojn kaj verki subvencipeton por seminario, kiu devas temi pri seksa egaleco (inter viroj kaj virinoj) kaj pri seksa orientiĝo. Mi kunlaboris kun la TEJO-volontulino Sandra Schweder, kiu eĉ vizitis min komence de pasinta aŭgusto por priparoli la subvencipeton al EJF (Eŭropa Junulara Fonduso), kies limdato estis en oktobro.
Ĉio glate funkciis, ĝis en septembro, dum alia seminario, mi renkontiĝis kun la TEJO-estraro por fintrakti la farotan subvencipeton. Sed anstataŭ serioze paroli kun mi pri la onta seminario kaj ĝia subvencipeto, la TEJO-estraro, en la personoj de Ilja De Coster kaj Sjoerd Bosga, klopodis ĉiel, ke mi rezignu pri la seminario. Mi forte kontraŭstaris, sed la etoso iĝis ege malagrabla.
Oni argumentis, ke estas "organizaj problemoj" rilate la seminarion kaj sekve estas pli bone haltigi ĝin, sed daŭre subsenteblis, ke parto de la seminaria temo, nome tiu pri seksa orientiĝo, estis la "vera" problemo. Tiu temero konsistigus nur 25 % de la seminaria programo kaj kompreneble precipe temus pri samseksamo kaj ambaŭseksamo.
Ĉar oni ne sukcesis konvinki min rezigni pri la seminario, oni subite anoncis, ke oni diskutos la temon kun la tuta partoprenantaro de la seminario en kiu mi partoprenis en tiu momento. Sed anstataŭ kondamni la temon, multaj seminarianoj varme subtenis ĝin. Post tiu okazintaĵo, ne plu restis argumentoj al la TEJO-estraro. Sed malgraŭ ĉio, ili nuligis la seminarion sen iam ajn esti doninta kontentigan klarigon.

Klara kazo de gejofobio

Mi kaj aliaj geesperantistoj, negrave ĉu samseksamaj aŭ aliseksamaj, ne povas kompreni la supre menciitajn aferojn alimaniere ol kiel diskriminacion pro seksa orientiĝo kaj gejofobio. Tion klare ilustras eldiro de TEJO-kasisto Ilja De Coster en retmesaĝo sendita al mi la 14an de septembro:

"Por via informo: malgraŭe ke TEJO kontraŭas diskriminacion inter homoj (ia. ankaŭ baze de seksa orientiĝo), TEJO ne estas geja organizo ... Ni estas (aŭ almenaŭ strebas esti) tutmonda organizo kiu ankaŭ havas LSojn kaj individuajn membrojn en regionoj kie pro kulturaj kialoj la temo de samseksemo estas tabuo, ni estas devigata tion enkalkuli."

Samseksamo estas ne nur tabuo en certaj regionoj de la mondo... Samseksamuloj estas forte diskriminaciataj, kruelege atakataj, ofte eĉ murditaj en diversaj regionoj en la mondo, kaj per eldiroj kiel la ĉi-supraj, oni fakte nur subtenas tiajn agojn... Ĉu TEJO ankaŭ enkalkulas la interesojn de siaj gejaj kaj lesbaj membroj? Krome, la supra eldiro estas insulto por Esperantistoj, kiuj loĝas en landoj, kie samseksamo fakte ankoraŭ estas problemo: ĝi antaŭjuĝeme supozigas, ke la plimulto de esperantistoj loĝantaj en tiuj landoj estas malpli tolerema... Mi ne kuraĝus fari tian konkludon.
Mi esperas, ke la averaĝa esperantisto opinias, ke por gejofobio kaj diskriminacio ne estas loko en Esperantio.

Postvorto

La ĉi-supran tekston mi publikigis diversloke en la reto. Malgraŭ, ke la akuzo kompreneble estas sufiĉe grava, TEJO reagis nur post kelkaj semajnoj kaj per malvera kaj nenion diranta klarigo. La seminario daŭre restas nuligita. Kompreneble ne eblas akcepti, ke ni gejoj lasas nin diskriminacii en Esperantio. Tial la afero certe ankoraŭ ne estas finita. Kiam verkiĝas tiu ĉi artikolo, okazas strategiaj/diplomatiaj interparoloj kun TEJO, sed se ili ne alportos rezulton, indas kaj endas serioze altigi la premon sur TEJO, por komprenigi al ili, ke ni gejoj estas organizitaj en Esperantio kaj ke ni, se necese, pretas batali por honesta traktado kaj kontraŭ diskriminacio.

Leon

 

BUNKRA BUGRADO

La komunumo de Kopenhago forigis komence de tiu ĉi jaro la arbustojn en granda parto de Ørsted-parko. Tro da gepatroj plendis, ĉar iliaj infanoj trovis uzitajn kondomojn kaj glitŝmiraĵojn - reliktoj de nokta geja agumado. Reage la artisto Jakob Lau lanĉis la projekton 'Parko-privateco haveblis nur publike' (konforme al la anglomanio, kiu hantas Danion, la projekto nomiĝas originallingve 'Park - privacy could only be had in public').
Lau pruntis bunkrojn kaj provizis ilin per arbustoj kaj agrabla lumo. La projekto estis uzebla ĝis la 30a de aŭgusto.

Wolfgang (Danio)

 

PORNAĴOJ TRANKVILIGAS DEMENCULOJN

Pluraj danaj flegejoj ofertas pornaĵojn al la loĝantoj. La prizorgantoj konstatas, ke post tiam ne plu estas tiom da okazintaĵoj kun fortotrudo. Krome tiuj filmoj estas pli sanaj, simplaj kaj malmultekostaj ol trankviligaj kuraciloj - rezumas iu estrino laŭ raporto de dana radio.

Wolfgang (Danio)



 

OKAZE DE STOCKHOLM PRIDE

1-5 aŭgusto okazis la kvara Geja Fiera Festivalo en Stokholmo (Stockholm Pride). Jen artikolo el sveda tagĵurnalo okaze de la lastjara festivalo, sed la enhavo daŭre estas aktuala:

"Toleremo, tiu abomena vorto"

En marto 1999 ricevis Hans Ytterberg telefonvokon de la sekretario de la sveda ministrejo por komerco kaj industrio. Ĉu li povus akcepti fariĝi la unua parlamenta kontrolkomisiito por la gejoj en Svedio, titolita HomO (de "homo-" el homoseksuala, "O" el Ombudsman - kontrolkomisiito), laborante kontraŭ diskriminacio pro seksa orientiĝo?
Hans Ytterberg ne hezitis longe. Por li la komisio kiel HomO fariĝis vojo batali kontraŭ "toleremo". En la libro "Homo i Folkhemmet - homo- och bisexuella i Sverige 1950-2000 (Gejo en la Popolhejmo - sam- kaj ambaŭseksamuloj en Svedio 1950-2000)" li skribis:

"…'toleremo', tiu abomena vorto. Kiel se toleremo estus io aspirinda. Tiu, kiu toleras, posedas kaj la rajton kaj la potencon, kaj povas pro indulgo disdoni parton de ĝi kiam plaĉas al li, sed ankaŭ repostuli ĝin, kiam ne konvenas. Toleremo, kiam oni devas postuli respekton kaj garantion de la homaj rajtoj por ĉiu individuo, nepartigeblaj kaj universalaj."

La sintenon de la sveda socio al samseksamo delonge karakterizas ĝuste "toleremo". Tute ne temas pri serioze rigardi la sam- kaj ambaŭseksamulojn kiel memkompreneblan parton de la socia komuno. La aliseksameco estas la normo, la samseksameco estas la alflankiĝo. Nur tiuj, kiuj apartenas al la normo havas memkompreneblajn rajtojn.

Certe, la evoluo iradis antaŭen. Ĝis 1944 estis ĉiaj samseksamaj agoj krimigitaj en Svedio. "Malĉastado kiu kontraŭ la naturo estas" rezultigis punlaboron en maksimume du jaroj. Hodiaŭ diskriminacio kontraŭ samseksamuloj, kaj en la laborejoj kaj en la socio, estas malpermesita.
Sed la lastaj jaroj de politikaj luktoj pri la rajtoj de samseksamuloj montras ke la strioj ankoraŭ restas sur la zebro. Kiam la centra socialadministrejo proponis registritan partnerecon - kiu en 1995 donis al samseksamaj paroj la samajn rajtojn kiel de aliseksamaj geedzoj - la prezidanto de sveda kristdemokrata partio Alf Svensson diris: "Homoseksuala kunedziĝo disrompas la grundon de la tuta familia juro… akceptinte homoseksualan kunedziĝon ne plu troviĝas raciaj kialoj kontraŭ akcepto de poligamio."
Tiuj, kiuj batalis por la partnera leĝo kompreneble furiozis. Sed ili samtempe prenis defendan pozicion. Registrita partnereco ne estas la sama kiel geedzeco. Oni ne devigu geedzigan oficianton ankaŭ registri partnerecon, ili asertis.
Toleri, sed ne ĝisplene respekti. La samajn tendencojn oni rimarkas en la debato pri eventuala rajto por samseksamuloj adopti infanon, kiu nun bruas en nia lando. Multaj diras jes. Sed la diskuto temas pli pri mezurado de la samseksamula kunpatreco aŭ kunpatrineco kun la aliseksamula gepatreco - ĉu ĝi vere estas egale bona? - ol pri la rimarkinda de la hodiaŭa leĝaro, ke ĝi ekskludas tutan popolgrupon for de patreco kaj patrineco.

Hodiaŭ komenciĝas la festivalo Stockholm Pride. Festoj, prelegoj kaj kulturo kun geja temo karakterizos la ĉefurbon dum la resto de la semajno.
Ĝi estas omaĝo al la rajto de ĉiu homo esti amata kaj pro tio esti respektata. Ne tolerata.

Åsa Peterson (trad. Andreas)

En julio 2001 la centra socialadministrejo deklaris ke ili ne rekomendas ŝanĝon en la leĝaro kiu permesus al samseksaj paroj adopti infanojn. Ili klarigas la decidon i.a. ke ne troviĝas sufiĉe da sciencaj esploroj pri la situacio por infanoj en samsekspara familio konsiderante la samseksamon. Ke tute mankas sciencaj esploroj pri infanoj en alisekspara familio konsiderante la aliseksamon oni kompreneble ne konsideris.

Andreas (194)

 

LESBOS: - ĈIRKAŬBARU LA LESBANINOJN!

Permesu lesbaninojn nur en ĉirkaŭbaritaj areoj, for de vido de la loka loĝantaro! Tion proponas la guberniestro de la greka insulo Lesbos, kiu laciĝis pri la multaj lesbaninoj kiuj vizitas la insulon ĉiun jaron. Li plue diras:

- Ili publike aperas antaŭ la okuloj de familioj kun infanoj en la plaĝo kaj en restoracioj.

Kiel ĉiuj certe scias, Lesbos estis en la antikva epoko hejmo por la poetino Sappho kiu i.a. skribis ampoemojn al aliaj virinoj. La insulo poste donis nomon al la virina samseksamo.

 

SAMSEKSEMA ĈINA STELULO

En Ĉinio mezaĝa kantostelulo Mao Lin estas konata de preskaŭ ĉiuj gejunuloj. Li famiĝis en la fino de la 80-aj jaroj, ĉar li kapablas lerte kanti plurajn modajn kantoj, ekzemple "Luno malleviĝis", "Birdoj pepadas" k.a. Kaj pli en la lastaj jaroj li videblis tre ofte en televido, kaj oni aŭdis lian kantadon ankaŭ el radio-stacio. Mao Lin estis aljuĝita de la muzika rondo en 1995-1996 eĉ kiel unu el la plej popularaj steloj de Ĉinio. Sed nun liaj adorantoj babilas inter si ne plu pri lia famo, sed pri lia samseksemo. Ja estas novaĵo, ke ĉe la famulo aperis amafero rilata al samseksemeco, se oni ne forgesis, ke Ĉinio estas sufiĉe konservativa lando en koncepto pri seksaj interrilatoj. Laŭ raporto de gazetaro pasintjare Mao Lin hazarde konatiĝis al pli-ol-20-jara artoŝatanto, kaj tiu, nomita "Eta Jado", havas belan vizaĝon kaj sveltan korpon; liaj parolado kaj movoj estas ankaŭ moderaj. Des pli, kvankam vira, tamen Eta Jado portas virinan guston.
Je la unua vido Mao Lin komencis enamiĝi en lin, malgraŭ ke li mem jam okupis altan socian rangon. Tempo pasis iome, kaj ili fariĝis nedisigeblaj unu disde la alia. Ili ŝultron ĉe ŝultro vizitadis multajn vidindajn pejzaĝojn, kune manĝis en bonegaj restoracioj kaj eĉ kunloĝis en sama dormoĉambro en sama luksa hotelo; ĉio ĉi tre paradis antaŭ publiko.
Kiel persono kun iagrada fameco Mao Lin ŝajnas esti kontraŭa al la tradicio de la ĉinoj. Laŭ ĉinoj, pariĝo devas aŭ povas okazi nur limigite inter viro kaj virino. La kuraĝa agado de Mao Lin ne plaĉas al la publiko, kaj oni severe lin kritikis, eĉ malestimis. Nun la afero ne finiĝis kaj cirkulas diversaj informoj pri samseksemulo Mao Lin. Por li la situacio malboniĝas pli kaj pli, tiel ke li ne havas eblon sin prezenti sur sceno por kanti, kaj ke lia samseksemulo-amiko Eta Jado vole-ne-vole devis forlasi de li, antaŭ nelonge malkaŝe dirinte, ke li kaj Mao Lin estas nur amikoj, kaj poste kaŝe reveninte sian hejm-provincon. Mi kompatas ilin, sed mi ankaŭ petas legantojn pardoni al ĉinoj, ĉar plejmulto de ili tute ne scias la fakton, ke en septembro 2000 la dua ĉambro de la parlamento de Nederlando per 109 kontraŭ 33 voĉoj akceptis la leĝoproponon por malfermi la oficialan nupton ankaŭ pro samseksaj paroj.

Mu B. (Ĉinio)

 

DEKSTRULA PROBLEMO DE GERMANIO

La diferenco inter ordinaraj kaj gravaj viktimoj.
Dum iom da tempo superas unu temo ĉiujn aliajn novaĵojn en Germanio: la "batalo" kontraŭ la tiel nomataj ekstremaj dekstruloj, do kontraŭ la novfaŝistoj, Skinoj ktp.
Sed kial nun tiom da intereso por sufiĉe malnova problemo? Kial nun subite ekzistas alianco inter la partioj el ĉiuj demokrataj skoloj kontraŭ la ekstremaj dekstruloj? Ĉu la viktimoj de la atakoj per fajro estas nun pli mortaj ol la antaŭaj? Ĉu la skribitaj aŭ kriegitaj ofendoj fare de la novfaŝistoj kontraŭ la estontaj viktimoj estas nun pli malagrablaj? Evidente ne! Ĉu la respondeculoj en la politiko sentas nun novan, pli ampleksan respondecon koncerne la minacataj judoj, samseksemuloj, demokratoj, maldekstruloj ktp. Verŝajne ne!
Sed iu malgranda apartaĵo devas esti nova kaj sufiĉe grava, por ke la politikistoj germanaj agas nun tiom amplekse. Kaj ĝuste! El trans Atlantiko oni povas aŭdi - ankoraŭ mallaŭte - averton: Atentu, Germanio povas esti danĝera por alilandanoj, aparte afro-amerikanoj ktp. Ne estas averto al turistoj el Bronx, kiu volas viziti Germanion. Estas averto al la potenculoj de la usona ekonomio, al la koncernaj riĉuloj kaj aliaj gravuloj de la nuna mondvasta ekonomia sistemo.
La murditaj fuĝintoj, humiligitaj kaj batitaj samseksemuloj, turmentitaj handikapuloj kaj mortbatitaj maldekstruloj ne estis kaŭzo, ke germanaj politikistoj nun fine serĉas novajn vojojn por malgrandigi la faktan potencon de la dekstruloj. Ĉiu samseksemulo, demokrato aŭ judo, ĉiu handikapulo, ordinara eksterlandano aŭ maldekstrulo, kiu nun ekkrias: "Fine, la politikistoj komencas batali por la homa digno!" restas stultulo. La nuna defendado de la homa digno komenciĝis por protekti la potenculojn de la tutmonda ekonomio kaj siajn adeptojn. Se eble ankaŭ aliaj viktimoj estos sekurigitaj, tiam tio estas agrabla kromefekto - sed ne la celo. Iu ajn malriĉa viktimo de Skin­oj ankaŭ nun ne gravas.
Germanio, kun la aliaj EU-membroj, sendis tri "saĝulojn" al Aŭstrio por taksi la laboron de la aŭstria registaro. Taksi koncerne je respekto al minoritatoj. Sed kiam oni sendas iujn saĝulojn al Germanio?

Andreo P.

 

SAMSEKSEMO KAJ MISTIKISMO

Ĉio ekzistanta ekzistas pro certa kaŭzo... Nu do, kial ne konfesi, ke la ekzistado de ĉi-tiuj malplimultoj havas ĝustan kaŭzon en la manifestiĝinta mondo? Kial aŭdaci rigardi kiel "pestulojn" tiujn, kies tendencoj diferencas de tiuj de la plimulto? Ĉi-tiujn tendencojn ne ili deziris. Ili enhavas ilin, kaj ili estas fizika apetenco tiel pravigebla, kiel la aliaj, kaj neniel kondamninda, se ĝi estas satigata, kiel la aliaj, laŭ la leĝo de la ĝusta kaj bona mezo, kaj regulata de la menso.
La rozcrucana simbolo Kial ekzistas tiaj malplimultoj? La demando mem estas absurda. Oni ne demandus : "Kial iuj ne ŝatas fromaĝon?" Mi tamen ekzamenos la duoblan kialon de la ekzistado de ĉi-tiuj malplimultoj. La unua iel estas defendo de la naturo mem. Rapide multiĝas la loĝantaro, tro rapide. Tiel la naturo provas laŭeble kontraŭstari, steriligante per rimedoj je sia dispono, parton de la homaro… La dua kialo estas la rezulto de la leĝo de kompenso aŭ karmo. La seksaj malplimultoj, travivante tian sperton, devas tiri el ĝi pozitivan por sia evoluado instruon kaj finfine ĝin regi, akceptante sin tiaj, kiaj ili estas.

Ĉiaokaze estas absolute malvere aserti, kiel aŭdacis fari iuj verkistoj, ne konsciante sian respondecon, ke samseksemulo, ekzemple, ne rajtas ekiri mistikan aŭ tradician vojon. Tion li ja rajtas fari, kiel iu ajn, kaj li progresados, samkiel ĉiuj aliaj, se li elmontros la necesajn sindonemon, laboremon kaj persistemon.

el Messages du sanctum céleste (Mesaĝoj el la ĉiela sanktumo) far Raymond Bernard, iama estro de la Ordeno de la Rozcruco AMORC

Gilbert (223)

 

PREĜO DE L'AMIKECO

Amiko
estas via animo
similas al kampo ame semata
el kiu vi fruktojn kolektas kun preĝdankemo
Li via forto kaj versekura rifuĝejo
Suferante al li vi iras
kaj lin vi serĉas por retrankviliĝi
Kiam li konfesas
antaŭ li, malfermu vian animon
Se li tamen mutas
via koro senĉese lin spertu
ĉar en vera amikeco
ĉias penso, deziro kaj espero
mute vekiĝas kaj ĝoje dividata estas
Sed kiam vi adiaŭas la amikon
ne ploru
ĉar lia foresto helpos vin kompreni
kion pleje en li, vi amas
kaj amikeco nenion alian esprimu,
krom ambaŭflankan malkaŝadon del' animnobleco
Dividu ĉiam inter vi
amikajn ridetojn kaj gestojn del' animboneco
ĉar en revivigata roso del' etaĵoj
homo retrovas sunmatenon
kaj spertas plifortiĝecon.

KAHIL GIBRAN KAHIL
el pola esperantigis Waldi
(el lsg-ano)
 

LA NOVA ESTRARO SIN PREZENTAS

La prezidanto:
Mi estas Arnold de Novjorkurbo. Mi esperantistiĝis per esperanta vojaĝo al Ĉinio en 1981, kaj mi malkovris LSG-on dum la budapeŝta UK en 1983. Mi estis vicprezidanto de la Esperanto-Societo de Novjorkurbo (ESNY) dum kelkaj jaroj. Mi estas konstanta partoprenanto de la sep Aŭtunaj Renkontiĝoj de Esperantistoj sur Okemo-Monto, Vermonto, dum la dua semajnfino de Oktobro; ĝi servas al Esperantistoj tra orienta Kanado kaj nordorienta Usono.

Sekretario-kasisto Rolf:
Mi havas jam pli ol 30 jarojn. Mi naskiĝis en Cottbus en orienta Germanio kaj nun vivas en Dresdeno. Mi komencis lerni Esperanton kiel infano en 1973. Membro de LSG mi estas ekde 1981. Profesie mi laboras en imposta kancelerio por eviti, ke homoj pagas tro da mono al la ŝtato. Mi pensas, ke mi, pro miaj profesiaj taskoj, bone povos prizorgi niajn financajn aferojn.

(el Forumo 115)

Estrarano Gilbert:
Mi estas franco kaj loĝas en Parizo. Mi estas instruisto pri klasikaj lingvoj en mezgrada lernejo kaj duontempe zorgas pri pedagogia komputiko. Mi eklernis Esperanton en 1983 kaj partoprenis plurajn Universalajn Kongresojn. Krom Esperanto, mi interesiĝas pri komputiko kaj parapsikologio.

Estrarano Francis:
Mi estas armena franciano, naskita en Parizo la 25an de junio 1962, loĝanta tie, esperantistiĝis en 1987 kelkajn monatojn antaŭ la centjariĝjubileaj kongresoj en Pollando: la IJK en Krakovo kaj la UK en Varsovio estis la unuaj kongresoj, kiujn mi partoprenis. Mia unua kontakto kun LSG okazis dum la UK en Varsovio. Mi estis LSG-estrarano en 1996. Mi estas kantemulo kaj regule aperas surceneje dum la internaciaj artaj vesperoj de la UK-oj.

La laborgrupo por Forumo kaj la nova retejo de LSG

Estrarano Andreas:
Mi estas svedo, loĝas en Gotenburgo kaj estas sekretario de la Gotenburga Esperantoklubo. Mi ankaŭ estas sekretario en la Gotenburga LKK - en 2003 la Universala Kongreso ja estos en mia urbo (ĉiuj estos kore bonvenaj!). Mi ne estas multe sperta pri kreado de retpaĝoj, sed mi studas informatikon (temas i.a. pri programado de komputiloj) en universitato kaj scias almenaŭ iom. Pri kompostado de bultenoj mi havas iom da sperto redaktante la bultenon de la Gotenburga esperantoklubo.

Leston:
Mi estas doktoriĝonta studento de lingvistiko en la Universitato de Kalifornio, Losanĝeleso (UCLA), kie mi prilaboras la sintakson de la zulua lingvo. Pli ol dek el miaj 38 jaroj mi pasigis en Egiptio, sed jam de ses jaroj mi loĝas en la Bulvardo Hollywood kun ege afabla barbulo, George, kaj nia pareco estas registrita laŭ la kalifornia ŝtata leĝaro. Mi havas sperton pri TTT-a programado kaj pri la mastrumado de retejoj kaj serviloj.

Den:
Mi loĝas en Fort Worth, Teksaso, en Usono kaj mi laboras tie kiel komputilprogramisto. Mi esperantiĝis en 1996. Mi havas amaton kiu nomiĝas Karlo (Carlos). Li estas meksikano kaj eklernas Esperanton. Verŝajne baldaŭ ankaŭ li membriĝos al LSG.

 

ADIAŬO

Wolfgang en Tampereo 1995

Antaŭ 4 jaroj mi redaktis la unuan numeron de FORUMO. La tempo proksime al la kerno de LSG foje agacus min, sed neniam fari ion por la la ligo estis teda. En la lasta jaro okazis kelkaj ŝanĝoj en mia vivo kaj sekve mi ne plu povas dediĉi tiom da tempo al la ligo (abonantoj de 'lsg-ano' jam scias tion).
Serĉi posteulon postulis bedaŭrinde multe da tempo, sed nun eblas finfine bonvenigi novan redaktanton.
Mi deziras al Andreas kaj al liaj kunhelpantoj multe da sukceso kaj plezuro. Mi certas, ke kun ili kaj kun la nova estraro LSG finfine forlasas la periodon de turbulado.

Wolfgang (Danio)



 

NOVA TTT-EJO DE LSG

Dum la jaroj LSG havis plurajn provizorajn ttt-ejojn, ĉiuj neoficialaj. Bedaŭrinde ni sukcesis ekhavi akiron al neniu el ili, do ni devas starigi novan. Notu ke la nova ejo ankoraŭ estas sub elprovado kaj ne estas ia oficiala ttt-ejo de LSG. Jen la adreso: http://hem.bredband.net/andnor/lsg
Notu ankaŭ ke la adreso estas provizora kaj ke ni sanĝos ĝin estontece (ni donos informon pri tio en venonta Forumo kaj ankaŭ sur la frontpaĝo de la ttt-ejo).
En la nova retejo vi i.a. povas legi jenan numeron de Forumo kun koloraj bildoj (kelkaj bildoj estas klakeblaj tiel ke oni povas vidi pli grandan version de la bildo). Por legi la novajn numerojn de Forumo en la ttt-ejo, vi devas havi enir-kodon, kiun vi ricevas sur aparta papero kune kun ĉiu nova numero de Forumo. Gardu la enir-kodon bone kaj ne malkaŝu ĝin al ne-membroj. Se vi volas ŝpari viajn poŝtmarkojn, plenigu la Aliĝilon rete, anstataŭ sur la papero, kiun nia kasisto kunsendis kun ĉi tiu Forumo (klaku sur Membriĝo). Se vi havas tekston aŭ bildon, kiu ne povas atendi la aperon de venonta Forumo, sendu ĝin al ni, kaj ni metos ĝin en la retejo. Kaj se vi scias pri bona ligilo, ni povas meti ĝin sub Ligiloj.

 

Por niaj lesbaj membroj
En la nova ttt-ejo nun troviĝas lesbatema novelo. Sed oni malofte trovas materialon en Forumo pri lesbaj temoj kaj la kialo simple estas ke la redaktantoj ĉiam estis viroj. Sed ni provos estonte havi pli da tia materialo. Ni ankaŭ petas niajn virinajn liganojn sendi materialon, aŭ sugestojn pri tio, al la redaktejo.

Andreas, Leston kaj Den

 

VENONTA NUMERO

Limdato por manuskriptoj al Forumo 119 estas 1 novembro. B.v. sendi manuskriptojn per retpoŝto aŭ bele tajpitajn per ordinara poŝto (vidu adreson sub FORUMO-RETEJO en la papera versio de Forumo). Uzu normalan litertipon, ne kursivan aŭ similan. Nur se vi neniel havas alireblon al latinlitera tajpilo vi povas sendi krajone skribitajn manuskriptojn.

Iom pri la enhavo
Venontnumere vi povos legi pri la veraj kialoj al la demisioj de la ĝenerala kaj ordinara direktoroj de Centra Oficejo de UEA kaj de la redaktanto de revuo Esperanto, afero kun enhavo kiu precipe koncernas nin. (La artikoloj ankoraŭ ne estas pretaj, alikaze ni metus ilin jam en ĉi tiu numero.)

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
B***, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono