FORUMO 119
(4/2001)
SUBITA HALTIGO DE SEMINARIO KIO OKAZIS POSTE
En la antaŭa numero de Forumo nia samligano Leon R. informis pri la subita decido de TEJO nuligi TEJO-seminarion pri seksa egaleco kaj orientiĝo, kiun Leon estis preparanta. Ni en ĉi tiu numero donas pli kompletan prilumon pri kio okazis ĝis nun:
Persekutoj al konata esperantisto
Preskaŭ samtempe kun la subita decido haltigi kaj definitive nuligi la preparojn por seminario pri seksa egaleco kaj seksa orientiĝo, amiko mia, homo, kiu profesie laboras por Esperanto, estas akuzita pri delogado kaj ŝanĝigo de seksa orientiĝo. Krome oni akuzas lin je kelkaj el la plej seriozaj kaj naŭzaj krimoj: seksa ĝenado kaj eĉ seksa perforto.
Faris la akuzojn la redaktorino de granda Esperanta revuo. Laŭ ŝi, mia amiko estus farinta tiujn krimojn dum sia labortempo al pli ol 10 viraj junuloj, el kiuj kelkaj samseksamaj, sed plejparte aliseksamaj. La akuzantino faris kompletan liston de viktimoj, kaj transdonis ĝin al la TEJO-estraro kune kun kompleta plano por eloficigi kaj elmovadigi mian amikon, kiu de pli ol jardeko tre sindediĉe laboras serve al la Esperanto-movado.
La "plano" celis konfrontigi mian amikon kun la listo de t.n. "viktimoj", timigi lin minacante pri publika skandalo, kaj devigi lin tuj eksoficiĝi kaj forlasi la Esperanto-movadon. Laŭ la akuzantino, devus efektivigi tiun planon la kasisto de TEJO, Ilja De Coster, kaj Sjoerd Bosga, tiama prezidanto de TEJO.
La planon oni finfine ne realigis pro nekonata kialo, eble pro tio, ke ĝi malkovriĝis tro frue.
Oni informis la superulojn de mia amiko pri la akuzoj kaj tiuj esploris la aferon kontaktante ĉiujn el la supozitaj viktimoj. Montriĝis, ke la akuzoj estas plena fantaziaĵo. La "viktimoj" ekmiris, kelkaj el ili eĉ indignis. Evidentiĝis, ke la akuzantino nur celis nekredeble malice misfamigi lin.
Ekde tiu momento, la TEJO-estraro, kaj speciale Ilja De Coster kaj Sjoerd Bosga, alprenis strangan rolon: anstataŭ fari siajn konkludojn, deklari la esplorojn fermitaj kaj pardonpeti al mia amiko pro la kaŭzita granda ĝeno kaj embaraso, ili ne kontentis kaj deklaris, ke la "viktimoj" ne kuraĝas paroli... pro timo... Per tiu argumento oni povas eterne treni esplorojn... kaj ĉiam lasi dubon pri ies (ne-)kulpeco...
La motivoj estas klaraj:
- La TEJO-estraro estas daŭre traŭmatigita pro samspeca afero (sed ĉi-kaze inter aliseksamuloj), kiu okazis antaŭ unu jaro.* La akuzantino lerte eluzis tion por nun kredigi pri fantomoj al la TEJO-estraro.
- Se TEJO konkludus, ke la akuzoj estas plene senbazaj, la akuzantino senmaskiĝus kiel mensoganto kaj intriganto. Kaj pro la amikaj rilatoj kun la akuzantino, oni sendube volas eviti tion.
La tuta afero lanĉiĝis en novembro de 2000 kaj ĝi ankoraŭ ne finiĝis. Kaj daŭre suferegas mia amiko pro la komplete senbazaj akuzoj. Imagu, kiel vi sentus vin, se oni akuzus vin pro seksa ĝenado kaj eĉ seksa perforto...
Dume la TEJO-estraro nek finis siajn esplorojn, nek faris siajn konkludojn, dum jam estas ege klare, ke la tuto estas naŭza mensogo... La TEJO-estraro simple kunhelpis al la akuzantino treni la aferon kaj laste, laŭ informoj, kiujn mi postĉasis, pludonis ĝin al la estraro de UEA, tiel forŝovante sian propran respondecon en la tuto... Mi sendis alvokon en 2-a de januaro al la TEJO-estraro, kie mi petas ĝin konkludi en oficiala letero sian ekzamenon kaj fari siajn pardonpetojn al la akuzito. Mi ankaŭ sendis ĝin al la landaj sekcioj de TEJO kaj mi dissendis gazetaran komunikon. La informoj dissenditaj temis ankaŭ pri la nuligo de la seminario.
Reage al la komuniko du komitatanoj de TEJO petis klarigojn de la estraro. Same faris unu aŭ du landaj sekcioj. Tamen, proksimume nur tri semajnojn poste, la TEJO-estraro faris oficialan komunikon reage al mia alvoko. Al miaj akuzoj, ke TEJO nuligis seminarion, kaj ke tiu nuligo baziĝis sur kontraŭgeja diskriminacio, al tiuj akuzoj TEJO tute ne reagis. Anstataŭe TEJO lanĉis ideon pri seminario (Homaj rilatoj interkulture) en kiu ankaŭ devus traktiĝi samseksamo, sed ne en pozitiva kadro, sed en kadro negativa.
*) Aldono de la red.: Jen priskribo de tiu afero prenita el komuniko de TEJO: "Konkreta tia kazo venis ĉe la TEJO-estraro komence de pasinta jaro. Konata TEJO-aktivulo je pluraj okazoj, inter kiuj TEJO-seminario, per forto provis brakumi kaj kisi inojn de diversaj aĝoj kaj proponis seksumadon. La koncerna aktivulo insistis ke tio estis lia privata decido, en kiu aliaj ne enmiksiĝu. Sed por la bonfarto de multaj, la estraro lin petis ŝanĝi sian konduton, kaj post kiam li rifuzis, lin petis forlasi la movadon." [La komuniko temis pri la ideo de seminario Homaj rilatoj interkulture]
Diplomataj interparoloj
Ĉar post la Internacia Junulara Kongreso de TEJO pasintaŭguste elektiĝis nova 9-kapa estraro, kaj ĉar inter ili troviĝis kelkaj konatuloj (cetere negejaj) miaj, mi decidis pere de miaj konatuloj havi strategiajn/diplomatiajn interparolojn kun TEJO. Tamen tiuj diplomatiaj interparoloj nur parte sukcesis:
- Oficiala retiro de la decido nuligi la seminarion NE okazis
- Pro grandegaj streĉoj de du nunaj, novaj estraranoj (negejaj konatuloj miaj) nun estas farita subvencipeto por alia seminario (Homaj rilatoj interkulture), kiu 25%-e temos pri seksa orientiĝo. Estas kredinde, ke kadre de tiu seminario oni dece traktos la temon samseksamo, ĉar estos en la preparteamo por tiu seminario miaj du konatuloj-TEJO-estraranoj kaj tria konatulo mia, kiu mem estas geja.
- Mi ne prisekretu, ke se TEJO permesus al mi partopreni en la preparteamo por ĉi-supre menciita seminario (kion mi konsideras tutnormalan "postulon" konsiderinte ke ili diskriminacie nuligis la seminarion pri kiu mi laboris), ke por mi la afero estus forgesita kaj pardonita. Tio signifus granda kompromiso miaflanka (aŭ pli bone de la geja esperantista komunumo entute, ĉar ĉi tiu afero ne nur koncernas min), ĉar nur per oficiala retiro de la nuligo de la seminario, pri kiu mi antaŭe laboris, kaj per oficialaj pardonpetoj, plena justeco estus atingita.
Leon
Retkunveno kunvokita
Ĉar la "diplomatiaj interparoloj" kun TEJO plejparte fiaskiĝis, Leon volis kunvoki la estraron de LSG kaj aliaj interesitoj al reta interparolo por priparoli la situacion. Tiu retkunveno okazis 6 oktobro pere de la retbabilejo de sendlisto lsg-ano. Partoprenantoj estis Leon, Andreas P., Francis S. kaj Andreas; la du lastaj estante LSG-estraranoj. Oni diskutis i.a. la decidon de TEJO nuligi la seminarion, kiun Leon estis preparanta, kaj la aferon pri la fiakuzoj kontraŭ geja esperantisto. Andreas faris raporton pri la kunveno kaj komunikis al la ceteraj estraranoj ĝiajn konkludojn. La ĉefaj konkludoj tekstis jene en la raporto:
"Ekzistas tamen, malgraŭ la nuligo de la seminario lastsomere, ebleco ke ĝi okazos. La disktutintoj tial volas, ke LSG, malgraŭ la malbonaj okazintaĵoj, provu establi fruktodonajn rilatojn kun TEJO. Se TEJO okazigos la seminarion, kaj des pli ke ili jam preparas alian seminarion kun samsekstema parteto, LSG provu havi aktivan rolon en tiuj preparoj, ekzemple per starigo de junulara LSG-sekcio, kiu povus kunlabori kun TEJO. Ĉiukaze, ĉu tia junulara sekcio povas realiĝi, aŭ ne, LSG rekomendu al TEJO denove akceptu Leon en la preparaj laboroj, konsiderante ke li jam tiom multe preparis antaŭ la nuligita seminario kaj tial estas la plej kapabla persono por daŭrigi tiun laboron."
red.
Novaj evoluoj
Post la reta interparolo okazis novaj evoluoj, kaj mi pensis, ke estis bone reagi al tiuj novaĵoj. Tion mi faris la sekvan tagon, sendante leteron al la TEJO-estraro, kun mia reago al la novaj evoluoj. Miaj du konatoj en la TEJO-estraro tre ĝojas pri tiu letero, kaj pensas ke la proponoj en ĝi faritaj estos akceptataj. Se ĉio laŭ deziro evoluos, la aĉa afero baldaŭ estos solvita, sen ke ni (ĉar mi konsideras la aferon ne nur "mian" sed kiel aferon de la tuta gejlesba esperantista komunumo) faris signifohavajn oferojn.
Sed tio ne okazis...
Speciale pro mia obstinado pri la afero nun ja okazos seminario, kiu parte
temos pri samseksamo, sed la nova prezidanto de TEJO (kiu estis simpla estrarano
en la antaŭa TEJO-estraro) ŝajne volegas karakterizi min kiel ian malgrandan teroriston kaj ekskludas min ne nur de partopreno en la preparteamo de la seminario, sed de partopreno en ĉia ajn TEJO-agado. Ŝajne tio estas la "prezo" kiun mi devas pagi por laŭta protestado kontraŭ diskriminacio de gejoj fare de TEJO mem...
Leon
La nova prezidanto de TEJO, Holger Boos, en lastatempa korespondado kun Leon klarigis: "mi ne vidas ajnan bazon por entute diskuti pri via partopreno en TEJO-agado". La preteksto estas ke li perceptis la agadon de Leon en la afero kiel tro trudeman. Pri la diskriminacia eldiro de TEJO-estrarano Ilja De Coster (vidu la artikolon "Subita haltigo de seminario" en Forumo 118), jen eltiraĵoj el la sama korespondado inter Leon kaj Holger Boos:
Leon:
"Ĉu la TEJO-estraro subtenas la vortojn de Ilja De Coster, ke
'Ni estas (aŭ almenaŭ strebas esti) tutmonda organizo kiu ankaŭ havas LSojn kaj individuajn membrojn en regionoj kie pro kulturaj kialoj la temo de samseksemo estas tabuo, ni estas devigata tion enkalkuli.'
dum la Eŭropa Unio kaj la multe pli granda Konsilio de Eŭropo (kiu estas grava subvencianto por TEJO) faras ĉion eblan por kontraŭi ĉian formon de diskriminacio kontraŭ gejoj?"
Respondo de Holger Boos:
"Rilate la komenton pri kiu vi demandas:
'Ni estas (aŭ almenaŭ strebas esti) tutmonda organizo kiu ankaŭ havas LSojn kaj individuajn membrojn en regionoj kie pro kulturaj kialoj la temo de samseksemo estas tabuo, ni estas devigata tion enkalkuli.'
Kompreneble mi principe subtenas tiun ĉi komenton: ekz. TEJO certe ne endanĝerigus siajn membrojn aŭ aktivulojn per la okazigo de seminario pri virinaj rajtoj en Talibana Afganistanio, por
doni ekstreman ekzemplon. Tiu ĉi komento laŭ mi tute ne
signifas ke pro tio ke ajna temo estas ie tabuo ni principe
neglektas aŭ ignoras ĝin ĉar ne estas tiel! La komento estas tiom ĝenerala ke mi vere ne vidas kiel oni povas akiri tian opinion."
3 decembro 2001 la estraro de LSG sendis leteron al la estraro de TEJO, en kiu ni protestas kontraŭ supraj eldiroj de Ilja De Coster kaj Holger Boos kaj kontraŭ la nuligo de la seminario, kiun Leon Roijen preparadis. Samtempe ni tamen en la letero proponas, ke LSG kaj TEJO starigu kunlaboron pri la alia seminario Homaj rilatoj interkulture, kiu parte tuŝos la temon samseksamo ("kiel konsciiĝi pri sia propra seksa orientiĝo kaj kiel komuniki tion al alia persono" citaĵo el TEJO-komunikaĵo pri la enhavo de la seminario). Espereble niaj junaj LSG-anoj ekinteresiĝos pri tia kunlaboro. Se vi interesiĝas, b.v. kontakti la estraron de LSG.
RINGOJ SUR LA AKVO
La fiakuzoj kontraŭ geja esperantisto (nomita FV sube) kreis vastajn ringojn sur la akvo, eĉ ondojn, kiuj ŝanceligas la ŝipon Centra Oficejo, se oni rajtas travestii la novan prezidanton de UEA. Ĉiuj certe jam scias pri la demisioj de la ĝenerala kaj ordinara direktoroj de CO, Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli, kaj pri la demisio de la redaktoro de revuo Esperanto, Istvan Ertl. Ĉiuj tri klarigas ke ili demisias parte aŭ plejparte pro la fuŝa pritrakto de la fiakuzoj kontraŭ geja esperantisto far UEA-estraranoj Kep Enderby, Renato Corsetti (RC) kaj Michela Lipari (ML).
S-ro Buller skribas i.a. jene en malferma letero de 27 aŭgusto:
RC kaj ML morale kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj kontraŭ FV kaj mi mem.
La antaŭa Estraro (pli precize prezidanto Kep Enderby, RC kaj ML) kondukis la traktadon de la kalumnioj kontraŭ FV en maniero, kiu ofendis bazajn postulojn de deco, justeco kaj ordinara prudento. La tuta afero povintus esti finita tuj post la esploro, kiun en novembro pasintjare ĉiurilate senpartie faris P. Zapelli kiel Direktoro de la CO. Lia esploro montris la malpravecon kaj fakte falsecon de la akuzoj pri miskonduto de FV, sed Enderby deklaris ĝin nevalida kaj komencis treni la aferon per propraj "esploroj" kunlabore kun S. Ståhlberg (SS), kiu lanĉis la akuzojn. RC kaj ML kunkulpas pri tiu trenado, des pli, ĉar ili ambaŭ diris almenaŭ al mi, ke ili mem ne fidas al SS, eĉ se ili ne kredis je mia supozo pri ŝiaj motivoj kaj celoj. Mi kondamnas la konduton de la tri estraranoj kiel tute senmoralan, ne tiom pro miaj propraj suferoj kiom pro tiuj de Francisco, kies dignon oni tretis ne nur kiel oficiston de UEA sed ankaŭ kiel homon. Pro la naturo de tiu ĉi afero mi preferis ne informi pri ĝi kaj pri la rolo de RC kaj ML en ĝi la Elektan Komisionon. Tio eble estis eraro, ĉar la afero ja ne estas senfine kaŝebla kaj ĝi fakte jam komencis publikiĝi. Estas hontinde, ke neniu el la iniciatintoj kaj trenintoj suferis konsekvencojn aŭ eĉ nur admonojn pro sia rolo. Male, RC kaj ML reelektiĝis al la Estraro malgraŭ tio, ke ili morale kompromitis sin kaj damaĝis la Asocion. Pro tio estas al mi apenaŭ eble kunlabori kun la nuna Estraro. Se la aliaj personoj, kiuj nutris kaj vivtenis la kalumniojn kontraŭ FV, ĝuos fidon de la Estraro ekz. en formo de novaj funkcioj aŭ taskoj en UEA, mi ne nur neniel kunlaboros kun la Estraro sed ankaŭ ne plu sentos min ligita de ajna lojaleco al ĝi.
Sindefendo de Kep Enderby
Mi estas amiko de Kep Enderby kaj petis de li lian reagon al la eventoj. Li tuj respondis per esence tiu-ĉi artikolo, kiun li ankaŭ sendis al la koncernaj nunaj estraranoj. Post iomete da diskuto kaj korektado de tajperaroj, li decidis permesi la presadon de ĝi en "Forumo", kaj unu estrarano esprimis sin favore al tio. Dank' al mia oportuna peto, la membroj de LSG kaj la legantoj de "Forumo" rajtas mem kompari diversajn versiojn de la historio. Mi ne proponas tiun version kiel la "veran", sed simple kiel unu "alian" de komprenebla vidpunkto.
Arnold
"Afero F" estis nur lasta afero okazinte senditan de Renato al mi dum la mandato de la eksa Estraro kiu kaŭzis malagrablaĵojn inter Osmo Buller kaj la Estraro. "Afero F" estis nur unu el multaj. La nova prezidanto, Renato Corsetti, Michela Lipari kaj Gbeglo Koffi povas doni ĝustajn detalojn.
Rilate al "Afero F": ĝi ekis rilate al la Estraro de UEA kiam tiu Estraro ricevis retmesaĝon de Osmo en kiu li postulis kolere ke la Estraro iel punu Sabira-n [Ståhlberg] kaj eble aliajn anojn de la Estraro de TEJO pro la fakto ke ili enmetis eron titolitan "afero F" sur la tago-ordo de sia alproksimiĝanta Estrara kunveno.
La mesaĝo de Osmo asertis akuze ke tiu enmeto estis parto de kalumnia komploto kontraŭ li kaj "F" celita forpeli ilin el iliaj postenoj kiel oficistoj de UEA. Tiu komploto laŭ Osmo estis iniciite de Sabira subtenata de iuj aliaj Estraranoj de TEJO.
Mi mem, kiel Prezidanto de UEA, ne konis Sabira-n, nek reputacie nek persone, kaj ankoraŭ ne persone konas ŝin. Osmo akuzis ke la kialo por la enmeto estis ke Sabira asertis ke iuj homoj estis farintaj seksajn plendojn kontraŭ "F", sed ke al postaj enketoj de Pasqale [Zapelli] al tiuj homoj rilate al tiuj plendoj, ili ĉiuj refutis ke ili faris tiajn plendojn.
Tiuj ĉi respondoj donitaj al Pasquale estis, laŭ Osmo, pruvo de kalumnia komploto de Sabira helpata de aliaj en la TEJO Estraro kontraŭ kaj li kaj "F". La tono de la mesaĝo de Osmo kiel ofte okazis dum mia mandato kiel Prezidanto, estis ree kutime postula kaj diktatorecema.
Mi petis konsenton de la Estraro de UEA lasu min fari enketojn kaj raporti al ili pri la rezultoj kune kun konsilo kion fari. Tio estis akceptita kaj tion mi faris. Multfoje mi raportis rete al la Estraro, ĉiam kun kopioj al kaj Osmo kaj Pasquale. Mi ankaŭ sen efiko, tre amike kaj kompate mesaĝis "F"-n.
Estante en Aŭstralio mi ne havis alternativon enketi alie ol pere de retpoŝto. Farante tion mi multfoje interŝanĝis retmesaĝojn kun Sabira kaj ankaŭ la prezidanto de TEJO Shoerd [Bosga], kaj aliaj, kaj petis iliajn reagojn kaj respondojn al la akuzoj faritaj kontraŭ ili de Osmo.
Post multaj, multaj tiaj interŝanĝoj de retmesaĝoj mi konvinkiĝis ke tio dirita de Osmo rilate al la refutoj donitaj al Pasquale estis ĝusta. Sabira kaj ŝiaj kolegoj ja akceptis tion. Aldone mi ricevis multajn ret-onidirajn asertojn. Tiujn lastajn mi flankenmetis kaj ignoris.
Malgraŭ la refutoj, Sabira kaj Shoerd forte argumentis ke Sabira pravis fari kion ŝi faris. Ili argumentis ke la retiro de la asertoj faritaj estis nur pro konscio kaj timo ke seksa skandalo ekaperos kaj ĉiuj volis eviti envolviĝi en tion. Ili "ĵuris" ke la originalaj plendoj ja estis faritaj kaj argumentis ke la posta retiroj ne sufiĉe pruvis ke la originalaj asertoj ne estis faritaj. Ili pledis ke tio ofte okazas en tiaj seksaj kazoj. Laŭ ili, la kialo por la retiroj estis timoj envolviĝi en rapide venonta seksa skandalo.
Kiel juĝisto dum multaj jaroj mi devas diri ke ofte mi spertis tiajn okazintaĵojn. Ne povas esti dubo ke tio povas okazi.
Nur pro la furoro kio nun okazas, mi devas diri ke dum miaj enketoj mi ja trovis unu personon kiu ankoraŭ plendis kontraŭ "F". Tamen laŭ mia juĝo, en la tutaj cirkonstancoj de tiu ĉi kazo, sola persono, sen konfirmado, ne pravigus min fari ĵuĝon kontraŭ "F". Mi flankenmetis tiun apartan akuzon. Mi ignoris ĝin.
Do, pro manko de fidindaj atestaĵoj kontraŭ "F" ekde tiam estis klare al mi ke li devis esti senkulpigata. Tion mi diris al kaj Sabira kaj al Shoerd. Ambaŭ akceptis tion. Laŭ mia memoro/kompreno la ero "afero F" en la tagordo de la TEJO Estrara kunsido neniam estis formale diskutita. La Estraro de TEJO neniam traktis ĝin.
De post tiu tempo, kiam la asertoj estis retiritaj al Pasquale, neniam povis esti dubo ke la asertitaj akuzoj aŭ plendoj, se ili iam estis fakte faritaj, povis esti akceptitaj. De tiam "F" rajtis esti deklarita senkulpa.
Tion mi diris en miaj postaj raportoj al la Estraro de UEA kaj la Estraro akceptis tion. La formala senkulpigo okazis dum la aprila kunsido de la Estraro en Roterdamo. Tie "F" estis formale deklarita senkulpa.
Post mia frua konstato ke "F" devis esti senkulpigita, la sola restanta demando estis ĉu la enmeto de la ero "afero F" sur la tagordo de TEJO de Sabira, eble kun la aprobo de iuj el ŝiaj kolegoj, pravigis la Estraron de UEA kondamni Sabira-n kaj eble iujn el ŝiaj kolegoj sekve de la postulo de Osmo, ĉar la TEJO-anoj malice aŭ enmetis la eron en la tagordon aŭ aprobis la enmeton de ĝi. Estas interese ke Osmo, kiel indiko de liaj prioritatoj ne postulis Estraron de UEA senkulpigi "F". Lia postulo ĉiam estis ke ni kondamnu Sabira-n kaj tiujn el ŝiaj kolegoj kiuj subtenis ŝin.
Superregante ĉion, la plejgranda kvanto da tempo "malŝparita" pro la obsedaj postuloj de Osmo rilatis ne al "F" sed al la postuloj kaj akuzoj kontraŭ Sabira kaj iuj el ŝiaj kolegoj. "F" estis senkulpigita relative frue. Sabira ĉiam estis la akuzato; Osmo ĉiam la akuzanto. "F" mem neniam estis akuzato. La celo de la enmeto de "afero F" en la TEJO Estraro tagordo estis, tiel anomime kiel eblis, nur pridiskuti kaj eble esplori.
Frua kaj gravega demando por mi en la enketo estis ĉu Sabira kaj Shoerd mensogis al mi.
Rilate al tio, post longa profunda pensado, je la fino de miaj enketoj, mi opiniis ke ili ne mensogis al mi. Alivorte ke ili ja havis sufiĉajn kaŭzojn kaj kialojn enmeti "afero F" en la tagordo.
Aldona informo, cetere, kiun mi ricevis dum miaj enketoj, kiel parto de la fono, estis ke ne longe antaŭ la ricevo de la plendoj rilate al "F" , kaj la decido enmeti la eron en la tagordo, TEJO travivis kelkajn similajn asertitajn seksajn skandaletojn rilate al aliaj anoj de TEJO (ne farite de "F"). Pro tio TEJO sentis sin ege sentema kaze ke simila evento okazu. Ili ne volis suferi ripetadon de tia suferiga ag-afero. Ŝajnas ankaŭ probable, ke ili aŭdis similajn onidirojn kiel mi, retmesaĝe ricevitajn.
Sabira kaj ŝiaj kolegoj ĉiam refutis la akuzojn de Osmo ke ekzistis kalumnia komploto kontraŭ aŭ li aŭ "F". Ilia pledo estis ke, ricevinte la plendojn, ili agis respondece kiel Estraranoj de TEJO; alivorte ke ili ne povis rajte ignori tion diritan al ili.
Mia konsilo al la Estraro de UEA estis ke, kvankam Sabira kaj ŝiaj kolegoj eble agis iomete sensperte kaj nemature, ne estus juste kondamni ilin kiel postulis Osmo. Mi ne trovis sufiĉan ateston de manko de kaŭzo, farante tion kion ili faris. Nek estis iu ajn atestaĵo de iu ajn komploto kontraŭ Osmo aŭ "F". Ne plaĉas al mi diri ĝin sed mi opinias ke iu ajn penso de kalumnia komploto estas nur alia fantomo en la menso de Osmo.
Mi sincere opinias ke la sola aspekto de la tuta afero kiu ofendas Osmo-n kaj klarigas lian sintenon estis la refuzo de la UEA-Estraro cedi antaŭ liaj postuloj.
Egale gravis al mi estis ke same kaze de "F", la TEJO-anoj ankaŭ ricevu justecon. "F" jam estis senkulpigita.
Kolere, je la fino de la afero, ofendite de la decido de la Estraro de UEA ne kapitulaci, Osmo striketis. Li rifuzis komuniki kun mi kiel prezidanto kaj rifuzis agnoski retmesaĝojn miajn al li. Li agis same kun aliaj.
La afero tiom malboniĝis ke kvankam mia sanstato kontribuis al mia decido ne rekandidatiĝi kiel prezidanto, la anticipo travivi aldonajn tri jarojn kunlabore kun Osmo ankaŭ ludis gravan parton.
Specife malĝoja kaj bedaŭrinda aparta aspekto de la tuta malagrabla afero por mi estis ke aliaj oficistoj en CO, bonaj amikoj miaj, aŭdinte nur la falsajn versiojn de Osmo kaj "F", almenaŭ iuj el ili akceptis tion kion Osmo estas diranta kaj dirinta.
Kep Enderby
Reago al la sindefendo
Alia oficisto de Centra Oficejo, Roy McCoy, kiu havis okazon sekvi la okazintaĵojn surloke, skribas jenan reagon al la supra artikolo de Kep Enderby:
Mi ne kredas esti iel sugestinta ke mi eble liveros publikan "ateston" aŭ "version", sed nur eventualan refuton de la versio de Enderby. Tion mi eble ja povas fari, kvankam denove, mi ne disponas je multe da tempo por tio, kaj ne volus doni al la tuta afero pli da tempo ol necese, eĉ se mi ja havus la tempon. Mi emas pensi ke pli gravas scii ne precize kio okazis (kio kredeble ne eblas mi estis tie ĉi la tutan tempon kaj vidis diversajn el la koncernaj dokumentoj, kaj ankoraŭ ne scias), sed kiom da tempo estas lamentinde nerehavigeble perdita pro la tuta aferaĉo. Oni almenaŭ provu imagi tion, dum mi iras serĉi kopion de la Enderby-versio....
La fakto ke Enderby unue deklaras ke "Afero F" estis "nur unu el multaj" malagrablaĵoj inter Osmo Buller kaj la Estraro, indikas al mi ke Enderby konsideris ĝin tia jam de la komenco. Tio ke li tuj mencias tri aliajn estraranojn indikas ankaŭ, ke tiu sinteno estis kredeble dividata de la tuta Estraro, aŭ almenaŭ granda parto de ĝi. Tia estas la nuna pretendo
de Buller, kaj kvankam mi ne necese aprobas lian konduton en la daŭro de la afero, mi tamen tute kredas ke li suferis je ignoro de siaj tiurilataj komunikoj kaj petoj rilate al ĝi.
Necesus publikigi la koncernajn korespondaĵojn, sed mi estas relative certa ke Enderby serioze misreprezentas la enhavon (se ne la tonon) de la mesaĝoj de Buller pri la afero. La celo ne estis puni Ståhlberg aŭ la TEJO-estraron, sed atingi tion ke la Estraro akceptu la rezultojn de la esploro farita de Pasquale Zapelli, surbaze de tiuj deklaru "F" senkulpa, kaj tiel metu finon al la afero tiel ke la suferoj de "F" ĉesu kaj la CO povu reatingi iom da normaleco. Tiujn aspektojn de la afero Enderby tute ellasas, tiel ke lia versio ŝajnas mem esti iel kalumnia kontraŭ Buller. Se la korespondaĵoj iĝos publikaj, kaj montriĝos ke Buller ja precipe nur "postulis kolere ke la Estraro iel punu Sabira-n" ktp, tiam kompreneble mi malpravas sed mi ne kredas ke estas tiel.
Mi nek kredas, ke la
"respondoj donitaj al Pasquale estis, laŭ Osmo, pruvo de kalmunia komploto de Sabira helpata de aliaj en la TEJO Estraro kontraŭ li kaj 'F'."
Tio kion tiuj respondoj pruvis, estis ke mankis ajna plendo kontraŭ la akuzito inter la tuta aro de la diritaj viktimoj. Mi certas ke Osmo ja estis kolera pri Ståhlberg kaj la TEJO-estraranoj, sed tio estas tre grandparte kaj Enderby denove neglektas mencii tion ĉar la agado ĉe tiuj pri la afero ankoraŭ ne ĉesis, kaj ili ankoraŭ estis agantaj kvazaŭ "F" kulpis pri sekskrimoj. "Oni nun serĉas pruvojn", kiel unu scianta TEJO-homo tiam diris al mi.
Mi ankaŭ sen efiko, tre amike kaj kompate mesaĝis 'F'-n. Denove, Enderby liveru tiu(j?)n mesaĝo(j?)n, se li volas ke iu kredu lin pri tio. Tio kion mi aŭdis tra la tuta afero estis, ke Enderby estas daŭre amike rilatanta kun Ståhlberg nur, kaj absolute neniom kun "F". Li eĉ agnoskis tion poste (ankoraŭ alia afero kiun li neglektis ĉi-foje diri), dirante
ke li neniam pensis komunikiĝi kun "F", ĉar li certis de antaŭe ke tiu nur neus la akuzojn!
"Farante tion mi multfoje interŝanĝis retmesaĝojn kun Sabira kaj ankaŭ la prezidanto de TEJO Shoerd [Bosga], kaj aliaj, kaj petis iliajn reagojn kaj respondojn al la akuzoj faritaj kontraŭ ili de Osmo."
Tio ĉi rivelas la apenaŭ kredeblan starpunkton prenitan kaj poste tenatan de Enderby, ke la "viktimeco" de Sabira kaj la aliaj iel kompareblis al tiu de "F". Kio?! La CO-anoj daŭre raportis al Kep kaj la Estraro (jen alia grava sed tute ellasita elemento, kies ellaso ebligas al Enderby doni la misegan impreson ke la petoj venis nur de Buller) pri la terura turmentado ĉe "F", kaj li daŭre babilis kun la "viktimigitaj" akuzintoj. Tio vere preteras kredeblon.
Kiam mi diris ke la Enderby-versio "estas embarasa por li mem kaj ankaŭ por UEA", mi devus esti aldoninta ke ĝi estas embarasa ankaŭ por TEJO, en tio ke ili sisteme neis esti agantaj kvazaŭ "F" kulpus, aŭ eĉ esti pensantaj tiel.
"Sabira kaj Shoerd [tiele] forte argumentis ke Sabira pravis [...] Ili 'ĵuris' ke la originalaj plendoj ja estis faritaj" ktp.
Jen almenaŭ la vero pri tio.
"Laŭ mia memoro/kompreno la ero 'afero F' en la tagordo de la TEJO Estrara kunsido neniam estis formale diskutita. La Estraro de TEJO neniam traktis ĝin."
Tio ŝajnas esti laŭ la pretendo de TEJO, ke ili simple pludonis la aferon al la UEA-Estraro kaj ne vere enplektiĝis. Sed tio estas plene mensogigita de la sekreta protokolo de la koncerna TEJO-estrarkunsido, kiun mi hazarde vidis veni el la UEA-printilo dum mi atendis ke venu io alia. "Afero F" tiel nomita en tiu sekreta protokolo ja estis diskutita dum la kunsido, kaj la diskuto estis protokolita en ioma detalo. Mi ja nun ŝatus kundividi mian memoron pri tiu ero, ĉar mi kredas ke ĝi ĵetas lumon sur la tutan akuzaron. Estis sciate ke "F" invitis volontulojn iri
hejmen kun li, la protokolo diris, sed ankoraŭ ne ĉu io alia ol tio okazis. Sonas kiel granda seks-krimado, ĉu ne?
"La formala senkulpigo okazis dum la aprila kunsido de la Estraro en Roterdamo. Tie 'F' estis formale deklarita senkulpa."
Jes, preskaŭ duonan jaron poste, kaj post nekalkulebla kvanto da tempoperdo kaj agoniado. Pri tio la Estraro sukcesas eviti kulpigon, simple ĉar neniu konscias pri la amplekso de la katastrofo. Mi certe kredas ke la reago almenaŭ de Buller estis troa, kaj riproĉinda almenaŭ de la vidpunkto de lia pozicio kiel Ĝenerala Direktoro, sed tio ne senkulpigas Enderby kaj la Estraron por ilia tute fuŝa kaj senrespekta (ne)traktado de la afero. Mi kredas ke granda parto de la ankoraŭ restantaj problemoj ĉirkaŭ la afero la demisioj, ekzemple venas el tio ke la Estraro ŝajne neniel konscias, kaj rifuzas konscii, pri ĝuste kiel erare ili faris. Corsetti, ekzemple, neas ajnan Estraran misecon. Nu, kion diri? Ili tamen fuŝis la aferon.
"Estas interese ke Osmo, kiel indiko de liaj prioritatoj ne postulis Estraron de UEA senkulpigi 'F'. Lia postulo ĉiam estis ke ni kondamnu Sabira-n kaj tiujn el ŝiaj kolegoj kiuj subtenis ŝin." Ktp.
La refuto de tio, same kiel de aliaj malveroj en la Enderby-versio, devas veni de Buller, kiu supozeble ankoraŭ disponas je la koncernaj dokumentoj. Tia refuto estus ankaŭ kompleza al mi, ĉar ĝi subtenus mian nunan aserton, ke tiu ĉi akuzo de Enderby estas certe falsa.
"'F' estis senkulpigita relative frue. [Ĉu?!] Sabira ĉiam estis la akuzato; Osmo ĉiam la akuzanto. 'F' mem neniam estis akuzato."
Tio ĉi estis neata de Enderby mem pri frue en lia deklaro.
"Ne plaĉas al mi diri ĝin sed mi opinias ke iu ajn penso de kalumnia komploto estas nur alia fantomo en la menso de Osmo."
Se Buller fakte estus obsedata de la ideo pri tia komploto, oni eble rajtus tiel atribui al li tiuspecan frenezecon. Sed Enderby troige tordigas pri tio. Ne temis pri "komploto" (kaj denove, Enderby devus subteni tiun aserton per citoj el la mesaĝoj de Buller, kaj mi tree dubas ke li povas tion fari), sed pri unuopula kalumniado fare de Ståhlberg, kun la TEJO-estraranoj esence kiel tro volemaj trompitoj en la afero.
"Mi sincere opinias ke la sola aspekto de la tuta afero kiu ofendas Osmo-n kaj klarigas lian sintenon estis la refuzo [tiele] de la UEA-Estraro cedi antaŭ liaj postuloj."
Ni diru ke Enderby rajtas je tia opinio. Sed kio pri la cetero de la CO, kiu same ofendiĝis? Ĉu ankaŭ ĉiuj ni ofendiĝis ĉar la Estraro ignoris Osmon? Nu, mi ne povas paroli por la aliaj, sed almenaŭ pri mi mem mi povas certigi ke tio tute ne estis la kazo. La UEA-estraranoj simple frue alprenis la sintenon ke prisilentado estas la enda politiko rilate la aferon, kaj ignoris la kriojn de ĉiuj en la CO kiuj pledegis por ia efektiva (kaj efika) trakto. Oni rimarkas nenion de tio en la Enderby-versio.
"Specife malĝoja kaj bedaŭrinda aparta aspekto de la tuta malagrabla afero por mi estis ke aliaj oficistoj en CO, bonaj amikoj miaj, aŭdinte nur la falsajn versiojn de Osmo kaj 'F', almenaŭ iuj el ili akceptis tion kion Osmo estas diranta kaj dirinta."
Do, ne nur Buller, sed ankaŭ "F" mensogis? Tio kontraŭdiras la antaŭan aserton, ke "F" estis senkulpa. Mi volonte lasas la demandon, pri kiuj estis tiuj lastlinie asertitaj mensogoj de "F" same kiel mi volonte lasus la tutan aferon, se ĝi iam bonvolus finiĝi.
Roy McCoy (CO de UEA)
BELETRA NIĈO
VIZITE
Kor-tembre
ni parolas unu kun alia
sidantaj ĉefenestre
en kandela lumoklaro.
Legendeske ni parolas
pri gravaĵo
forgesas diri
gravaĵon kiun diri ni volas.
Sed kio gravas?
Tio kion ni diras?
Tio kion ni ne diras?
Sidantaj kamaj-ombre
ni estas proksimaj unu al alia
proksimaj
en frakasa suferado
en serĉado
al iu sufiĉa vorto
en ĝojado
senparole
ĝuproksimi unu al alia
ĉe la fenestro
kiu triptikas nigra
kiun vi subite malfermas
por la klara lumo
de niaj koroj.
B*** (201)
KUNKUŜADO
Kiom plezure vin brakumi
kaj poste ekdormi, strete kontraŭ vi,
aŭ al vi alturni la skapolon kaj,
dors-al-dorse premita, somnoli.
Se mi dumnokte vekiĝas, ĉar
vi obtuze ĝemas en kosmar',
vian vizaĝon tanĝas mi milde,
vi sentas min via litonajbar'
kaj dormas plu. Ni tusas nin
fojfoje per la kapo aŭ per la man',
sen avido, ĉiu sub sia kovrilo,
ĉiu en sia dormo, en lula kun'.
poemo de Ulrich Berkes, elgermanigita de B*** (201)
Ulrich Berkes naskiĝis en la jaro 1936 en Halle, vivas en Berlino. Li estis tornisto, frezisto kaj instruisto.
Min amas kaj kunulas
amiko plej fidela,
li mian lacan menson
lulas
kaj faras hela
mian vivon sombran.
Estas li knabo
dezirinde bela.
La Di-potenco faris lin
anĝela,
sed anĝelo de sever'
kaj senkompato
ĉar lia nom'
estas "sufero".
Li ĉiam min apudas,
ne lasas min,
al mia solec'
li daŭre trudas
sian kuneston
kaj mian animon
langvorantan
li ponardas bore
per flamospado
de l' doloro,
kaj poste la stertore
singultantan
memon
ungas li sire
ke pri l' sufer'
mi ne forgesu
lastaspire!
Nicolino Rossi (el Sur la vivopado)
La sumo de l' amorintensoj
dislumas
tra via korpo
pintlipe kisata.
Pasian volupton mi sumas
je amo,
encerbe rumoras pratempa
tamtamo de l' sensoj,
la ĝu' atingita
kvazaŭ nebulo
sunpele sin solvas...
Mi ja estas sola,
fantomis nur via figuro.
Mi preme repremas
ĉi liton torturan,
revenas realon,
l' amaran galon de l' solo
mi trinkas...
Vi foras kaj eble amoras
kun favorat' plej lasthora.
Ĉi vivo angora
la dolĉan kvieton
ĉu trovos
almenaŭ en ripoziga
tenebro de l' tombo?
Nicolino Rossi (el Sur la vivopado)
POST 11 SEPTEMBRO RETKORESPONDAĴOJ NOVJORKAJ
12 septembro 2h42 a.m.: Dankon por la bondeziroj. Mi estas tute ne damaĝita, kvankam ĝenata de la manko de servoj, kiel restoracioj, subtera vojo, kaj televido (la elsendoturoj staris sur la ekstegmento de la iam plej alta konstruaĵo de la urbo). Mi aparte dankas al "Frank", kiu telefonis al mi de Parizo. Mi estis ĉe la gimnastikejo. Bedaŭrinde mi ne sukcesis dum la tuta tago telefoni eksterurben, do, espereble li legos mian dankesprimon tie. Mi intencas viziti kinejon, sed mi metis "Apocalypse Now" ekster la elektaron.
Arnold (el lsg-ano)
12 septembro 4h26 a.m.: Kvankam mi nun loĝas ne fore de Bostono (urbo de kiu deiris du el la flugmaŝinoj kraŝigitaj), NovJork-urbo estas mia naskiĝloko, kie mi ankoraŭ havas la tutan familion.
Kiam mi alvenis al la oficejo ĉi-matene, iom malfrue, mi observis multajn kunlaborantojn kolektiĝintaj en la granda "salono" de mia firmao. Mi ne pensis ion pri tio eble ia kunveno, kiel mi kredis kaj mi iris senpere al mia komputilo. Kolego, kiu ne tre bone parolas angle (li estas Vjetnamano), al mi diris ke mi iru rigardi la televidon kun la aliaj, ĉar estas "interesaj novaĵoj". Mi subiris per la lifto al la salono (en pli suba etaĝo), kie mi aŭdis pri la teruraj eventoj.
Apenaŭ informiĝinte pri la esencaj detaloj, mi rapidis reen al mia skribtablo. Ŝanceliĝante, mi telefonis miajn gepatrojn en NovJorko. En la kapo cirkulis nepenseblaj ideoj, hororigaj demandoj. Fratinoj? Bofratoj? Samklasanoj? Amikoj? Mi ne memoris iun konatan, kiu oficas en la "du turoj", sed en ĉi-tiu ŝanĝema mondo, oni neniam povas certe scii.
Dankinde mi eltrovis ke, laŭ ilia scio, neniu de la familio aŭ el la konatoj oficas en la "World Trade Center". Fratino ja havas amikinon kies ofico estas tie, sed diograce ŝi elektis ĉi-tiun semajnon kiel ferion.
Dirinte tion, mi kvazaŭ hontas esprimi ĉi-tiun personan malŝarĝiĝon meze de tiom da doloro kaj funebro por miaj samlandanoj.
Mi supozas ke la koroj de multaj Nov-Jorkanoj (kaj usonanoj) estas same konfuzaj ĉi-vespere. Aliaj ne tute estas konfuzaj, sed krevantaj.
Matenmeze, oni elirigis nin el la konstruaĵo, kaj diris ke ni hejmeniru. Pro timo malsupreniri en la Metro-on, mi piediris mejlojn ĝis mi alvenis al stacio, kiu estas supertera. Neracia timo, eble. Sed en tiu momento, oni ne sciis, kio jam sekvos.
Mi sincere dankas la amikojn en Eŭropo pro la kompato kaj la bonkoraj vortoj. Helpas. Tenu nin en viaj pensoj, mi petas.
Mikelo (el lsg-ano)
14 septembro 2h16 a.m.: La ekstera muro de mia loĝloko estas kovrita de mesaĝoj kaj bildoj de perditoj kun petoj pri ia ajn informero. Mi loĝas apud la ĉefa malsanulejo de malsupra Manhattan, la sola tie kiu plene kapablas trakti traŭmon. La kandelflamo en la supra fenestro estas mia.
Arnold
Hejmen mi flugus
Estas vintro en mia urbo de valetoj
Verda kaj griza mia penso
Tra la fenestron ventro malvarmiĝas
Kaj ŝtelas la vortojn el mia menso
Mi sonĝis hieraŭ pri la maro
Kiun mi vidis de karcero
Kaj la mil mejloj kiuj apartigis nin
Simple forfandis kiel neĝero
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Kaj estas kion volas mi
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Hejmen mi flugus al vi
La disiĝado estas trista
Mi antaŭe malkovris ĝin
Mi amas mia urbon, mian landon,
Sed kelkfoje pli mi amas vin
Eble forlasos mi patrujon
Forflugos kiel la aliaj
Kaj en la okcidenta ĉielo
Vidiĝas la sonĝ-memoroj miaj
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Kaj estas kion volas mi
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Hejmen mi flugus al vi
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Kaj eble unuiĝus ni
Kaj se mi estus birdo, hejmen mi flugus
Hejmen mi flugus al vi
Heather Blackrose, Nov-Zelando
La anglalingva originalo-kanto ("Fly away home") troviĝas sur Kompakt-Disko, Facing Image ("Figuro frontanta") de Heather Blackrose (informoj kiel mendi la KD:n haveblas de la redakcio).
PROTESTOJ KONTRAŬ MALLIBERIGO DE EGIPTAJ GEJOJ
Ĉirkaŭ 200 personoj manifestaciis sabaton posttagmeze la 24an de novembro 2001 antaŭ la Urbodomo de Parizo. Multaj asocioj ĉeestis, inter kiuj Act Up, Amnestio Internacia, Centro Geja kaj Lesba de Parizo, Lesba kaj Geja Fiereco Francilio, SOS Gejofobio... Pluraj balotelektitoj ankaŭ ĉeestis, el kiuj Christophe Girard, konsiliano de Parizo kaj urbestrarano pri kulturo.
"Seksa orientiĝo estas baza libereco" tekstis granda flagrubando de SOS Gejofobio. "Tuja liberigo de Mahmoud" postulis la tabuloj de Amnestio Internacia, kiu faris la elekton kontestita de la aliaj asocioj nur antaŭenmeti la kondamnon de la nura neplenaĝulo, 16-jaraĝa. "Egiptio, gejofoba ŝtato!" estis unu el la sloganoj ripetitaj de la amaso.
Francis
LSG-ANOJ EN "OKEMO 2001"
"Okemo, 2001" estis inter la plej sukcesaj el la ok "Internaciaj Semajnfinoj Esperantistaj" ĉe la hotelo sur monto Okemo apud Ludlow, Vermonto (Usono). La tre admirata organizanto Normando Fleury prezidis kun la edzino Zdravka Metz, kaj prelegis eminentuloj Mark Fettes, Bill Maxey, kaj Duncan Charters. Ankaŭ partoprenis motoroj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) David Wolff kaj Grant Goodall kun 50 usonanoj kaj kanadanoj.
Elstaris LSG-anoj kaj kandidat-membroj, precipe el Montrealo (Kanado). Ili partoprenis la oratoran konkurson, prelegis, kantis, kaj kuiris por la komuna bankedo. Sole indas mencii, ke ili estis agademaj, ne junaj kaj belaj. LSG de nun havas peranton por kanadaj dolaroj, kaj ni intencas okazigi programeron por la sekva renkontiĝo, aŭtune de la jaro 2002.
Arnold
(RE-)ALIĜILOJ
Kore mi dankas al ĉiuj, kiuj dum la lastaj semajnoj resendis la (re-)aliĝilon, kiun mi forsendis al vi kune kun Forumo 118 meze de septembro. Por tiuj, kiuj samtempe pagis sian membro-kotizon, mi aldonas nun la kvitancojn. Tiuj, kiuj ĝis nun ne reagis, mi petas fari tion laŭeble plej baldaŭ. Nur tiam vi restas membro en nia ligo, ricevos la sekvontajn Forumojn kaj havos ankaŭ future aliron al niaj retpaĝoj, ricevos kune kun sekvonta Forumo laŭvole nia listo de gastigantoj kaj la koresponda adresaro.
Ruĝa kruco sur la adresetikedo signifas, ke tiu ĉi Forumo estas la lasta, kiun vi ricevas nepre kontaktu min!
Pluraj longjaraj membroj petis ricevi nian statuton denove, ĉar ili ne plu trovas ĝin. Nu, tio povas okazi post 20 aŭ eĉ pli da jarojn. Vi ĉiuj do denove trovas ĝin hodiaŭ en via koverto.
Finfine mi deziras al vi ĉiuj nome de la tuta estraro agrablajn festotagojn kaj bonan transiron al feliĉa nova jaro.
Rolf
La ttt-ejo de LSG havas novan adreson: www.forumo.hpg.com.br
VENONTA NUMERO
Limdato por manuskriptoj al Forumo 120 estas 15 februaro. B.v. sendi manuskriptojn per retpoŝto aŭ tajpitajn per ordinara poŝto (vidu adreson sub FORUMO-RETEJO en la papera versio de Forumo). Uzu normalan litertipon, ne kursivan aŭ similan. Nur se vi ne havas alireblon al latinlitera tajpilo vi povas sendi krajone skribitajn manuskriptojn.
ADRESARO
PREZIDANTO
Arnold V., Usono arvimide(ĉe)earthlink.net
SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de
BELETRA NIĈO
B***, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.
FORUMOTTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto) ...@...
Leston, Usono
Den, Usono
|