FORUMO 120
(1/2002)
LA PLAĜOJ DE FORTALEZO ATENDAS VIN
LSG mendis salonon por 40 personoj por 45 minutoj por publika kunveno en la 87:a Universala Kongreso de Fortalezo, Brazilo. Dum la kongreso LSG ankaŭ havos sian jarkunvenon; pli da informoj pri tiu venos en la venonta numero de Forumo.
La kongreso okazos 310 aŭgusto. La hoteloj troviĝas ĉe la plaĝo, do proksime de la amuzaĵoj de baniĝo kaj nokta vivo. (Do, se la kongreso mem ne estos tiel interesa, oni tamen povas havi bonan tempon!) Se vi volas iri al Fortalezo kaj serĉas kunvojaĝanton aŭ volas aliajn informojn, ekz. kiel plej ekonomie vojaĝi tien, vi povas aniĝi al nia diskutlisto lsg-ano kaj meti vian demandon tie. Vizitu nian ttt-ejon kun la adreso www.forumo.hpg.com.br kaj klaku la ligilon "Kiel aliĝi al lsg-ano".
VIVO, AMO, MUZIKO KAJ ESPERANTO EN LESBA WELLINGTONO
Kelkfoje plaĉas al mi prezenti Wellington, la ĉefurbon de Nov-Zelando kie mi loĝas, al aliurbanoj aŭ alilandanoj kiel "la San-Francisko:n de la Suda Pacifiko". Tio ne signifas, bedaŭrinde, ke nia urbo estas tia Mekko de gejeco; ni ne havas nian propran distrikton kiel Castro en San-Francisko, aŭ Oxford Street en Sydney. Sed vere, laŭ mi ĝi estas bonega urbo en kiu esti geja. Neniu zorgas, ofendiĝas aŭ eĉ laŭŝajne rimarkas kiam ni du virinoj promenadas man-en-mane, aŭ kisas publike. Nu, unufoje niajn kapriolojn amorajn oni
menciis en ĵurnala klaĉkolumno... sed la mencianto aŭŝajne estis pli amuzata ol ofendata! Simile, la loka registraro estas tre amika al gejoj, kaj oficiale bonvenas gejajn festojn kaj organizojn.
Kio pliofte ofendas min, tamen, estas aferoj en la geja komunumo mem. Ni estas malgranda urbo (400 000 enloĝantoj) en malgranda lando (3,9 milionoj da enloĝantoj), kaj kompreneble la gej-komunumo estas simile malgranda. Do, lesbaninoj ne povas apartigi sin de la gejiĉoj (sen transloĝiĝi al izolata bieno aŭ simila!), kaj necesas ke ni vizitu la samajn trinkejojn, legi la saman ĵurnalon, ktp. Sed ĝenas min ofte kiel la sintenoj seksismaj de la plivasta mondo replikiĝas en la geja komunumo, inter tiuj kiuj vere devus scii plibone. Tre ofte la gejaj komunikiloj koncentriĝas pri la aferoj kaj koncernoj de la gejiĉoj, kaj preskaŭ ignoras aferojn lesbajn; ankaŭ, la pliparto da eventoj por la gej-komunumo temas pri dancfestoj aŭ aliaj aferoj kiu allogas ĉefe la gejvirojn. Mi kredas ke tio sekvas de la pligranda potenco ekonomia de viroj en nia socio; ĉar la iĉoj povas pagi pli, la komunikiloj komercaj kompreneble zorgas pli pri ili. Sed ĉiuokaze, vere ĝenas ke gejviroj ofte ne rimarkas kiam ili agas seksisme.
Mi loĝas kun mia karulino, kiu ankaŭ administras mian muzik-karieron, kaj niaj du katoj, depost ses monatoj. Mi unue lernis la internacian lingvon antaŭ proksimume dek jaroj, sed mi preskaŭ forgesis ĝin pro manko de iu ajn kun kiu paroli, aŭ eĉ iu ajn kiu ne ridetus al mencio de tiu "morta lingvo". Sed kiam mi remalkovris Esperanton en la mezo de la pasinta jaro, kaj klarigis al mia karulino ke, ne, ĝi ne estas morta lingvo, ŝi ege ekscitiĝis pri la koncepto de internacia lingvo. Post nur trikvar monatoj, ŝi parolis Esperanton sufiĉe bone ke ni povas konversi publike en nia lingvo... kaj konfuzi aliajn!
Ni zorgis iomete kiam ni kuniĝis al la loka Esperanto-rondo, ĉu nia vivstilo kaj amstilo altirus atenton aŭ malaprobadon. Ni sciis ke kompreneble la Esperanto-movado deklaras principojn de paco, gefrateco kaj amikeco al ĉiuj sed ni ankaŭ sciis ke aliaj, kiuj tiel deklaras, ial ne etendas tiujn
principojn al gegejoj. Dankinde, nenia zorgo estis necesa la lokaj
Esperantistoj estis afablaj kaj bonvenantaj, kaj ni entute ne sentis ke
estis stranga por ili akcepti lesban paron en ilian rondon.
Oni povas aĉeti mian novan muzikdiskon, kiu enhavas du kantojn Esperantajn, je www.daphnelawless.com (anglalingva nun sed baldaŭ Esperantigota), aŭ per skribi al PO Box 10104, Wellington, Nov-Zelando. La K-disko kostas 12,00 EŬR.
Eriko Rozo-Nigra
(La bildo ne rilatas al la verkinto de la artikolo)
LETEROJ DE LA LEGANTOJ
Aperta letero al Mato pekuljak
Dresden, la 31-an de decembro 2001
Kara, estimata Mato,
de post via seniluziiga senkompromisa forlaso de Homaranismujo kaj Esperantujo kaj via ŝoka, bedaŭrinde skisma reveno mi preferis unue pacience silenti kaj trankvile observi la evoluon de la du partioj: "Hilelismo" kaj "Homaranismo". Se mi fidas viajn asertojn en la teksto "Hilelista Esperanto-Komunumo", mi devas esti absolute certa, ke neniu universala religietika principo, kiun vi por via iniciato transprenas el la 5 unuaj libroj de la Malnova Testamento, kontraŭas al la homa racio, al la moderna scienco kaj al la ĝis nun deklaritaj homaj rajtoj. En via "Propono de la kerno de Universala Religietika Principaro" estas tamen unu principo strange kaj diskriminacie la ununura el ĉiuj, kiu alparolas kaj koncernas ekskluzive virojn kiu evidente kontraŭas kaj al la homa racio, kaj al la moderna scienco kaj al la homa rajto ne suferi diskriminacion pro sia sekso: "Ne kuŝu kun virseksulo, kiel oni kuŝas kun virino."
Tiu principo estas krude ofenda por virinoj kaj amemaj homoj, ĉar ĝi signifas interalie, ke kuŝante kun virino virseksulo devas brute sovaĝinstinkte koiti sen konsidero pri ama sento kaj homa interrilato, cele al nura korpa senspirita memkontentiĝo. Ĉu vere la plimulto de la viroj tiel maldigne kaj malhome traktas virinojn? En via "Voĉdonilo por 1-a jarkunveno" vi ŝajnas repreni tiun principon, sed en alia, malpli miskomprenebla vortumo, supozeble laŭ via persona interpreto, tamen ankaŭ ofenda por alia grupo da homoj: "Ne samseksumu."
Kial? Ĉu vi vere havas universale akcepteblan, neŭtralan kaj racian kialon, kiu "harmonias kun la moderna scienco", por tiel ofendi kaj kalumnii la probable 300 milionojn da homoj kaj la laŭdire superaveraĝe grandan proporcion de samseksemaj pastroj kaj Esperantistoj, kiujn la Eternulo aŭ la naturo faris samseksemaj?
Laŭ mi, la malfeliĉiga principo "ne samseksumu" estas hontinda esprimo de simpla nescio, de neĝusta kruda kompreno de seksemo ĝenerale, de primitiva tradicia superstiĉo kaj de kutima senpripensa kalumniemo. Krome ĝi okulfrape kontraŭas al du aliaj principoj el la de vi proponita "Hilelista Principaro": "Ne estu superstiĉa" kaj "Ne kalumniu alian homon." Kalumniado kaj krimigo de samseksemo kaŭzis, kaŭzas kaj ankoraŭ plu kaŭzos pekojn, krimojn kaj ŝtonumadojn ne nur en ŝtatoj, kiuj plej draste malestimas la homajn rajtojn.
Pro tio ke tiu krimiga kaj potenciale krima principo troviĝas en la "Hilelista Principaro", mi ne povas sincere konkordi kun via Hilelista Esperanto-Komunumo kaj tial mi konsekvence obeas al la morala devo eksiĝi el via komunumo nun laŭdeklaracie rezervita por aliseksemaj homoj, kiuj arogas kontraŭi al siaj samseksemaj proksimuloj.
Mi forlasas vian komunumon kun la tamena espero, ke ĝi spirite evoluos kaj maturiĝos helpe de siaj bonaj transprenitaj principoj al komunumo aperta por ĉiaj etike progresemaj homoj, al komunumo sen seksa diskriminacio, al komunumo, kie ne sekso sed amo gravas, al komunumo, kies unu el la ĉefaj principoj, laŭ via formulo, estas "scienceco, respekto kaj teno de sciencaj veroj!"
Kun sinceraj bondeziroj mi forlasas vin.
B***, Germanio
(La letero estas mallongigita red.)
Komento pri la supra letero
Mi mem alliĝis al la koncerna komunumo. Trovinte tie kontraŭon al la egalrajta traktado de gejoj pro konservativema religia sinteno, mi anoncis min kiel prezidanton de LSG kaj mian intencon defendi la rajtojn de gejoj. Mato afable kaj ĝentile respondis, ke la komunumo probable reagos favore al miaj argumentoj, ĉar toleremo ja estas ĝia celo. Sed la komunumo tuj disvolviĝis kelkajn semajnojn poste, do, la agado intencita de mi ne necesis.
Arnold, prezidanto de LSG, Usono
BELETRA NIĈO
Budon mi starigis
Budon mi starigis
stratangule
apud tiu de oldulet'
blankhara,
kiu maronojn rostas
kaj disvendas
al aferemaj preterpasantoj
haste kuraj.
Tie ankaŭ mi disvendas
mian varon:
mian solecon novan
kaj la suferojn nunajn
kaj antikvajn,
mian angoron
kaj la deprimajn sentojn
de solulo.
Ĉion ĉi mi vendas
poka-preze
kaj per la vibraj
tonnuancoj de vendisto sperta
laŭtvoĉe mi disvokas
la kvalitojn varajn:
Aĉetu, aĉetu, bonaj homoj,
ĉi solecan novan
de mezaĝul' serĉanta amon
de l' bonpensantoj fitaksata:
Aĉetu, vi amikoj,
ĉi suferojn el longaj jaroj
de deziroj pri am' mirinda,
laŭ ĉiuj, tamen, abomena!
Aĉetu, karaj fratoj,
l' angoron mutan
de la rutinaj tagoj pasigitaj
en ĉasto altrudita
rezigne pri tiu amo
kiun vi grimace etikedas
aĉaĵ' kontraŭnatura!
Aĉetu, aĉetu ĉi mian
desperon envolvitan
en la ĉiutaga silento
kun ridet' surlipa pri kompato
al vi, normaluloj
ĉenitaj far reguloj stultaj!
Budon mi starigis
por varon vendi nekutiman,
sed preterpasantoj
stratangule nur aĉetas
la maronojn tuj apude...
Vi amis, amoris
Vi amis, amoris
min por via persona ĝuo
momenta
kaj poste vi min ĵetis,
min surtretis
kvazaŭ koton
ĉe l' rando landvoja.
Senbridan amorintenson
Sur min vi malŝarĝis
kvazaŭ fluon inundan
de ŝaŭmanta torento
montara,
kaj poste mian amon
kaj mian adan deziron al vi,
vi dufingre dispremis
en cindrujo
kvazaŭ cigaredstumpon
duonfumitan
kies gusto iom amaras
surlange.
Kiel strange, ke mi,
kiun vi taksas kotaĵo landvoja,
vian korpon
pluame adoras
kaj ĝin ŝlosas
malantaŭ mil riglitaj pordoj
de l' intima sopiro.
de Nicolino Rossi el "Sur la vivopado" (1980)
GEJECO LAŬ DIVERSAJ KULTUROJ
La vorto "homoseksualeco" devenas de la helena vorto "homos sama" kaj de la latina vorto "sexus sekso".
En la historio de la homaro geja amo estis diverse akceptata. La socioj montris pli grandan toleremon al geja amo inter virinoj, dum oni aplikis akrajn punojn pro sama rilato inter viroj.
Malfacile estas diri kiam aperis gejeco en la kulturo, tamen ŝajnas, ke gejeco estas ligita kun la apero de la homo sur la tero, kaj ĝi akompanas lin ĝis nun. En iuj socioj oni opiniis, ke gejeco estas pli alta (kaj eĉ superalta) formo de amo, sed en aliaj oni punis gejecon per morto.
Signoj de geja amo ofte aperas en la helena kaj romia kulturoj, precipe en la mitaj rakontoj pri la vivo de dioj.
Apolono dio de lumo, poezio kaj artoj havis seksajn rilatojn krom kun teraj virinoj kaj ĉielaj diinoj, ankaŭ kun junuloj. Apolono amis la belaspektan Hiacinton kaj post lia morto li faris, ke de sango elfluita el lia kapo kreskis floro, kiu estis nomata "hiacinto". Alia juna amato de Apolino estis Kipariso.
Zeŭso enamighis al la bela paŝtisto Ganimedo kaj forrabis lin sur la sanktan monton Olimpo.
Legenda reĝo de Tebo, Lajo, forrabis Krizipon, kiu fariĝis amato de la reĝo.
Orfeo, laŭ alia mita rakonto, estis la unua instruisto, kiu instruis virojn ami knabojn.
Kiel ni vidas, geja amo estis akceptata ne nur de la homoj sed ankaŭ de la dioj, kaj tial ĝi havis la nomon "ĉiela amo".
En la antikva kulturo de Ĉinio, geja formo de intima vivo estis plene akceptata. La Ĉinoj ne interesiĝis pri la intima vivo de la homoj. Famaj imperiestroj havis junajn knabojn, kun kiuj ili havis erotikajn rilatojn.
En Japanio gejeco ekzistis de pratempoj. Tie ekzistis domoj por geja amorado; tiuj domoj plu funkciis ĝis mezo de la 19-a jarcento. Tamen plej konata estis la japana dramoformo "Kabuki", kie viroj ludis sen masko ĉiujn teatraĵajn rolojn.
Laŭ la fama kodekso de Hamurabo, kiu estis eldonata en la 17-a jarcento antaŭ Kristo, diversaj gejaj flankoj de la vivo estis vaste konataj en antikva Babilono. En Babilonio kaj en la aliaj regnoj troviĝantaj en Mezopotamio, geja amo vivis ankaŭ en temploj.
De egiptaj skribaĵoj el la 26-a jarcento antaŭ Kristo ni scias, ke geja amo ekzistis en Egipto kaj ke ĝi estis akceptata ne nur de homoj sed ankaŭ de dioj. Geja amo estis rigardata kiel natura fenomeno kaj ne estis punenda.
Gejan amon malakcepitis Hebreoj. Ili opiniis, ke geja amo estas kontraŭnatura. Tamen geja amo estis vaste konata en Fenicio kaj Judeo de la 10-a jarcento antaŭ Kristo.
En la helena kulturo Platono (427347 antaŭ Kristo) detale prezentis siajn pensojn pri amo ĝenerale. De tiu ĉi tempo komenciĝis la spiritualisma konsiderado de geja amo. Platono konsideris komenciĝon de evoluo de amo kiel leviĝon al beleco, sed homoj forgesis, ke komenciĝo de ama evoluo troviĝas en geja amo. Tiu diro de Platono signifas, ke gejeco ne estas malsano sed eksterordinaraĵo. Multe da diroj de Platono rilatas al geja amo. En sia libro "La Bankedo", Platono klarigas la devenon de geja amo. Li opiniis, ke geja amo estas denaska kaj la samseksemuloj formas "trian sekson", kiu kontribuas pozitivajn elementojn de la socio. Laŭ Platono, ĉiela amo estas vireca kaj povas ekzisti nur inter du viroj, dum ordinara amo estas virineca, ĉar virino havas ordinaran animon kaj Eroso estas por ĝuo kaj genero. La bazon konsistigas Afrodita Pandemos, diino de ordinara amo kaj de ĉiuj popoloj, kaj ne Afrodita Urania, kiu estas diino de ĉiela amo. Gejan amon Platono levis al metafizika forto. Li opiniis, ke geja amo estas sole vera, bela, bona kaj perfekta. Ne ekzistas alia kulturo, en kiu geja amo estis tiel konata, akceptata kaj priskribata, kiel en la helena kulturo. En ĝi geja amo estis integra komponanto. La fama aŭtoro de paŝtistoj, Teokrito, kiu vivis en la 3-a jarcento antaŭ Kristo estis la lasta helena poeto, kiu priskribis edifajn flankojn de geja amo.
Rilato de la Romia juro al geja amo estas en nia jarcento ofta diskutotemo. La opinioj pri tio tre diverĝas. Kelkaj opinias, ke geja amo jam de la komenco estis punata dum aliaj opinias, ke geja amo estis tolerata ĝis influo de Kristanoj, kiuj ŝanĝis la rilaton al geja amo tial ke gejoj iĝis punendaj je morto. Aliaj opinias, ke geja amo estis tolerata en Romo, sed ke la unua kristana Romia imperiestro Konstanteno en la jaro 326 jure punendigis gejojn je morto. Antaŭ Konstanteno ekzistis Romiaj imperiestroj, kiuj akceptis gejan amon. Nerono (3768) edziĝis kun la junulo Sporuso, al kiu li antaŭe fortranĉis la testikojn; Vitelo (1569) kaj Hadriano (76138) akceptis gejan amon, dum Heliogabalo (204222) levis gejan amon al sankta kulto.
Kristanoj ne kapablis akcepti gejan amon kaj preferis kredigi, ke ĝi estas kontraŭnatura kaj kontraŭdia. Nek en la Malnova Testamento nek en la Nova Testamento geja amo estis aprobita.
La fama irana filozofo kaj kuracisto Aviceno (arablingve: Abu ibn Sina 9801037) skribis pri gejeco kiel impulso kontraŭnatura. Li kredis, ke gejeco estas malsano kaj eĉ preskribis kuracilojn kontraŭ ĝi.
Ĝis la 19-a jarcento la medicina scienco rigardis gejan amon malsano kuracenda. La germana psikiatro Krafft-Ebing (18401902) opiniis, ke gejeco apartenas al psikaj malsanoj. Urlichts, kiu havis la pseŭdonomon Numa Numatis, estis la unua, kiu opiniis, ke geja amo ne estas malsano. Komence de la 20-a jarcento oni tamen plu kalkulis gejecon al psikozoj.
Waldi

KONTAKTOJN DEZIRAS...
Ĉu vi scias, ke LSG povas servi al la membroj, per perado de korespondpetoj aŭ aliaj kontaktoj? Sendu korespondanoncon al la redaktejo, kiu metas ĝin senkoste en Forumo aŭ/kaj en nia ttt-ejo (laŭ via deziro).
Anoncoj kaj respondoj pere de Forumo: legu en la papera versio de Forumo 120 kiel vi faru.
Anoncoj kaj respondoj pere de nia ttt-ejo: Havigu al vi iun senkostan retpoŝtkonton ekz. ĉe "Hotmail" aŭ "Yahoo!", kiun vi uzos nur por ĉi tiu celo, kaj sendu vian anoncon kun via speciala retpoŝtadreso al la redaktejo. La redaktanto metas ĝin en la frontpaĝo de nia ttt-ejo kaj faras vian specialan retpoŝtadreson ligilo, por ke respondantoj klaku sur ĝin por kontakti vin. Kiam vi volas forigi la anoncon, nur sciigu la redaktejon.
Tria ebleco estas serĉi korespondamikojn pere de nia diskutlisto lsg-ano.
EROTIKA SEKCIO?
Laŭ materialo sendita al la redaktejo, kaj laŭ kontribuaĵoj en nia diskutlisto lsg-ano, ekzistas evidente deziro de forumo, kie niaj membroj povas publikigi eksplicite erotikajn novelojn, poemojn kaj bildojn. Jen do alvoko al interesitoj establi novan ttt-ejon, aŭ krei novan sendliston, por tia celo. La redaktanto de Forumo promesas meti ligilon al tiu nova ttt-ejo en la frontpaĝo de nia ttt-ejo kaj reklami ĝin en Forumo. Ek al!

Nia kasisto sendis bildon de la nova monero de Eŭropa Unio, per kiu li nun bilancas. Kutime oni ja havas la kapon de iu reĝo aŭ alia gravulo sur la moneroj, sed en EU oni evidente preferas alian "kapon"...
NIA TTT-EJO
La ttt-ejo de LSG havas la adreson: www.forumo.hpg.com.br Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera versio de Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. (Se vi sciigis al nia sekretario, ke vi ne volas havi la paperan version de Forumo, vi ricevas la pasvorton per retletero). Kiel membriĝi? Klaku sur Membriĝo aŭ kontaktu la sekretario-kasiston.
lsg-ano LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Tie la diskutado ofte estas vigla. Legu kiel vi povas aliĝi al lsg-ano sub jena ligilo Kiel aliĝi al lsg-ano.
VENONTA NUMERO
enhavos i.a. alvokon al la jarkunveno kun la agadraporto kaj tagordo. Sendu manuskriptojn kaj ilustraĵojn amase al la redaktejo. Se vi volas sendi paperajn manuskriptojn (vidu adreson en la papera Forumo), sendu prefere tajpitan tekston, tiel ke mi povas uzi mian komputilan ilaron por enlegi la tekston; mi ne ŝatas reskribi la tekston permane. Ne uzu neordinaran litertipon. La limdato por manuskriptoj estas 15 junio.
red.
ADRESARO
PREZIDANTO
Arnold V., Usono arvimide(ĉe)earthlink.net
SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de
BELETRA NIĈO
B***, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.
FORUMOTTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto) ...@...
Leston, Usono
Den, Usono
|