FORUMO 123
(1/2003)


 

OMAĜE AL PETER DANNING

Kiel ni jam informis per krompaĝo al la antaŭa numero de Forumo, la fondinto kaj honora prezidanto de LSG, Peter Danning, ne plu estas inter ni. Li mortis subite vespere 22 oktobro 2002, je la sesa horo, pro koratako. Li naskiĝis 10 julio 1928. La funebra ceremonio okazis ĉe Putney Vale Crematorium, Londono, 26 oktobro, kie la iama UEA-prezidanto profesoro John W. kaj pliaj anglaj samliganoj metis florkronon sur la teron nome de LSG. La forpaso de Peter Danning okazigis sentojn de bedaŭro kaj funebro vaste en la esperanto-movado.

red
Peter Danning
 

Vortoj de nia prezidanto

Ĉiuj membroj de LSG, fondita de nia membro numero unu, Peter Danning, sentas la grandegan perdon de tiu, kiu estis la animo de tiu ĉi organizo dum preskaŭ tridek jaroj. En la plej foraj lokoj de la mondo estas tiuj, kiuj ŝuldas al lia saĝa gvidado sian ligon kun samideanoj kaj samseksamuloj spite kruelajn barojn al interkompreniĝo.

Lia sprita animo vivas en nia arĥivo, kiu lastatempe kompletiĝis en la plej grava biblioteko de Esperantistaĵoj. Lia ekzemplo de kuraĝo antaŭ supozeble malsupereblaj bariloj dum la unuaj jaroj de LSG estu studata de subprematoj tra la plej diversaj socitavoloj kaj interesoj.

Arnold V.
 

Kelkaj rememoraĵoj pri Peter Danning

Mia koro multe doloras pro la forpaso de Peter. Li antaŭ pli ol 20 jaroj akceptis min en sia hejmo en Richmond upon Thames, proksime al Londono. Mi tiam "ne estis" gejo, tamen ĝuste pro lia profunda kom-prenemo kaj kapablo kompreni la sam-seksamajn animojn, klarigis al mi kio estas esti gejo. Li estis la unua homo kiu montris al mi ke oni fariĝu fiera pri gejeco kaj ke ĝi ne estu honto por nia vivo.

Peter, dum 15 tagoj, periodo dum kiu mi vizitis lin en 1980, donis al mi tutan mesaĝon de vivo. Li bone montris al mi kiel povas esti la geja vivo. Li ja sciis pri mia gejo stato. Tiam mi ne tiom agnoskis, sed la estonteco bone montros al mi la pravecon de Peter. Mi bone aŭdis liajn longajn parolojn en nia kara lingvo. Ho, Dio kiom multe mi saŭdadas lin! (ploras) Mi rajtas senti tiel, ĉar brazilanoj estas ja sentemegaj estuloj. Mi bone memoras niajn noktiĝajn aŭtunajn promenojn tra la marĝeno de Tamiso, inter la ekstravancaj arboj, kun siaj branĉoj plonĝantaj kaj plandante la riverkanalojn. Treege idilia momento. Li multe parolis pri sia antaŭa Germanio kaj lia sufero fuĝante el la hitleraj tempoj. Li ne estis kristano, nek vera judo, sed granda homarano kaj granda amanto de la vivo. Kaj elkore forta esperantisto. Li montris al mi filmeton, kie aperis lia antaŭa amanto. Li donacis al mi la unuajn Forumojn, kiujn li "hazarde" lasis sur la meblojn. Nature ke Peter estis al mi karega kaj neniam forgesebla homo kaj post mia magistriĝo en Sheffield mi revenis al Brazilo, kaj neniam plu revidis aŭ aŭdis pri li. Iam, lesbino amikino mia, kiu estis stevardino de Bristish Airways, kontrolis por mi kiel li estas. La novaĵoj antaŭ 6–7 jaroj ne estis bonaj, li translokiĝis kaj funde malsanis... Pasis la tempo, kaj mi iris al nia UK en Berlino, surprize mi revidis nian karan Peter tie, iel resanigita kaj feliĉe revenante al sia naskiĝurbo. Mi havis ŝancon preni la trajnon kun li, dum unu el la lastaj tagoj de la kongreso, eble tuj post nia lasta kongresa renkontiĝo de LSG. La vojaĝodaŭro estis hasta, tamen ni trapasis la regionon kie li iam vivis kiel bubo. Li, iomete hezite fingromontris al mi la antaŭan lokon kie li naskiĝis. Tiom da historio, li certe estis tiam adiaŭante sian pralokon. Kaj mi tre amike apudis lin. Grava momento por mi, kaj por li. Tiu estas la plej proksima momento kiun mi rememoras lin vive. Nun, li pasis al alia etaĝo. Mi neniam perdos lin, ĉar li estis multe pli spirite al mi ol simpla fizika homo. Ni, LSG-anoj ĉiam amu lin, li estas nia kara fondinto de LSG. Al mi, li estas speciale kara, pro lia dediĉa amikeco kaj kiel vekinto de mia gejeco. Ke LSG havu la energion vivi sen sia patro. Vivu longe, kie vi estas, Peter Danning, ni daŭre portos la flagon de nia ligo.

Kondolence, tamen tre feliĉe pro memoro de tiu nekutima homo, Adonis S.
 

Novjara saluto

Ni eniras la novan jaron sen la fondinto de nia organizo Peter Danning. Tio signifas, ke ni definitive trovas nin en nova jarmilo, kaj ĝi alvokas al novaj rimedoj. La kondiĉoj, en kiuj gegejoj vivas kaj agas, estas multaloke pli favoraj kaj akceptemaj ol antaŭe. Sed ni ne forgesu tiujn, kiuj ankoraŭ suferas de diskriminacio kaj punado en malpli kleraj landoj. La ekzemplo de Peter Danning ankoraŭ gvidu nin en tiaj aferoj.

La servoj de LSG al la membraro dum la lastaj du jaroj estas pli amplekse faritaj per la interreto. Espereble ni ne neglektas tiujn sen aliro al la interreto; ni petas helpon egaligi la servojn al ĉiuj.

Do, estas la tempo, ke nova kaj probable pli juna prezidanto transprenu la postenon. Nia jarkunveno en Göteborg estos en oportuna, eĉ alloga, loko, proksima al la plejparto de nia membraro, do, mi esperas tie saluti grandanombran elektantaron.

Arnold V.
 

Bonvenon al Gotenburgo!

La 88:a Universala Kongreso de Esperanto okazos ĉi-jare en Gotenburgo (Göteborg) en Svedio inter 26 julio-2 aŭgusto. Por la membroj de LSG kaj ceteraj gegejoj ni aranĝos dum la kongressemajno renkontiĝon kun la loka sekcio de la sveda gej-organizo RFSL, kun prezentado de la RFSL-lokaloj kaj aktivecoj en ilia ĉarma domo en strato Karl Johansgatan 31. Antaŭe ili havis siajn lokalojn en Zeo(!), nome placo Esperantoplatsen, sed pro renovigo de la tiea domo, ili devis translokiĝi.

En la lokaloj de RFSL trovighas ankau la kafejo kaj geja librovendejo Hellmans Café

Kiel Heming el Norvegio skribis en lsg-ano, gejaj trinkejoj kaj dancklubejoj ne abundas en Gotenburgo, sed troviĝas restoracio/drinkejo Gretas (signifas "de Greta", t.e. de Greta Garbo) kaj lige kun ĝi la noktoklubo Matahari. Aliaj kluboj/dancejoj estas Cockpit kaj Castro. Krome oni kutime aranĝas dumsomerajn klubojn kaj dancejojn. Por krozademuloj troviĝas tuta monto en la granda parko Slottskogen. Svedio ja estas sufiĉe malferma al samseksamo, tial ne troviĝas kialo rekomendi iun precipe gejamikan hotelon, aŭ kiel estrarano de la loka RFSL-organizo diris: "Ĉiu hotelpordisto ja estas gejo!"

red
 

Armenio abolas la kontraŭgejan artikolon de la punkodo

En 25 decembro 2002 la Armena Nacia Asembleo akceptis je la dua prezentado la novan punkodon de la lando, en kiu ne plu aperas la kontraŭgeja artikolo. Informite pri la afero, AGLA-Francio tuj kontaktis la reprezentantojn de Armenio ĉe la Eŭropa Konsilio kaj ankaŭ AJIA-n (Asocio de ĵurnalistoj pri esploro de Armenio) en Erevano por havi konfirmon pri la novaĵo. Ambaŭ fontoj konfirmis la veron de la informo: la 116:a artikolo de la punkodo ja estas abolita.

La artikolo kondamnis "pro samseksaj inter viroj (anusaj) rilatoj ĝis 5 jaroj de malliberejo". Estis 7 persekutoj en 1996, 4 en 1997 kaj 4 en 1999 sekve de la apliko de ĉi tiu artikolo. Ĝi ne plu estis aplikata en Armenio de post 1999. En 2000-2001, ILGA-Eŭropo (internacia NRO) premkampanjis apud la Eŭropa Konsilio, petante ke oni enmetu en la liston de antaŭkondiĉoj al la membriĝo de Armenio la abolon de la artikolo.

AGLA-Francio ĝojas pri tiu esperiga novaĵo kaj dankas al la internacia LGBT komunumo, interalie ILGA-Eŭropo kaj Inter-LGBT, kiu bataladis por la abolo de la 116:a artikolo en Armenio. Ĝis nun la kontraŭgeja leĝo malpermesis la kreadon de neregistaraj strukturoj por defendi la rajtojn de samseksemuloj kaj zorgi pri la prevento de aidoso kaj de aliaj sekse transmisieblaj malsanoj. Ekzistas nur unu NRO de la Homaj Rajtoj en Armenio kiu plurfoje publike diskonigis la persekutojn kontraŭ samseksemuloj. AGLA-Francio esperas ke post la forigo de tiu subprema leĝo la situacio de la LGBT-komunumo pliboniĝos en socio kiu daŭre estas ege konservativa kaj homofoba.
(AGLA: Asocio de Gejoj kaj Lesboj Armenaj www.agla.info)

Francis
 

Protestoj kontraŭ libroklubo por samseksamuloj

Komence de marto la granda norvega libroklubo, De Norske Bokklubbene, startos specialan sekcion de la libroklubo por samseksamuloj. Kontraŭ tio protestas la plej fama norvega verkistino de krimromanoj, Anne Holt, kiu mem estas malkaŝa lesbanino.

– Miaj libroj pri la kriminala komisariino Hanne Wilhelmsen neniam aperos en tiu libroklubo, ŝi diras. Estus malvenko, se oni devas havi libroklubon speciale por samseksamuloj. Laŭ ŝi troviĝas bona kaj malbona literaturo, ŝi ne ŝatas ankaŭ dividi la literaturon laŭ seksa orientiĝo.

Kari Møller, sekcia redaktistino ĉe De Norske Bokklubbene, planas tradukigi el la t.n. kvir-literaturo (kvir = queer), libroj pri kaj de gejoj, lesbaninoj kaj transuloj, al la norvega. Ŝi kredas ke troviĝas merkato por tia libroklubo. Anne Holt komentarias:

– Se oni ne jam tradukas tiujn librojn, ili evidente ne estas sufiĉe bonaj. Estas humilige, ke iu elektu literaturon por mi.

Ulrika Larsson, sveda libroredaktistino kiu redaktis kelkajn kvir-librojn, pensas la ideo bonega. Ŝi ne samopinias kun Anne Holt pri la epiteto bona kaj malbona literaturo. La geja publiko ankaŭ volas legi pli popularkulturan literaturon kun geja temo kaj tiajn librojn oni malofte tradukas en la malpligrandajn lingvojn, ŝi diras.

El Homoplaneten
  BELETRA NIĈO

PREĜO

Al VI nun mi preĝas,
amika virilo;
ho, pimpa viraĵo,
volupta pisilo!

VI – mia dipatro,
VI – mia difilo,
VI – sanktanimulo
de fama triuno!

Jen, antaŭ VI ĵetas
mi min sur genuoj,
potenca ŝovilo,
adora PENISO!

La signo pli grava
ol kruco VI estas,
se glita ĉurguto
VIN brila atestas!

Senĉese mi laŭdas
la blankmelkitaĵon,
kaj gloras VIN arde,
gejsero fontanta!

Jam rostro fermentas,
jam karno ligniĝas,
rigidas la KACO!
Finpreĝas mi: Amen!

Sed tamen, sed tamen,
ja, sperma ternulo,
samtempe VI havas
duoblan naturon
de dio ĉiela
kaj flame pasia
infera diablo!

El Marinjo

 

Vivo de gejo en Ukrainio

En nia retbabilejo lsg-ano la listanoj lastatempe prezentas sin al la aliaj listanoj. Kun permeso de Volodymyr, ni publikigas lian sinprezenton (iom mallongigita) en Forumo, esperante ke ĝi povas konsoli kaj inspiri gegejojn, kiuj havas similajn vivspertojn kaj ne havas aliron al Interreto. Se vi volas kontakti lin, la redaktanto aŭ la sekretario povas peri vian mesaĝon.

Mia nomo estas Volodymyr, 44-jara esperantisto el urbo Lviv (L'vov), Ukrainio. Laŭ fako mi estas inĝeniero pri kartografio. Dum unuaj sep postuniversitataj jaroj mi instruis la studentojn pri kartografio ĉe ukraina kaj ĉina universitatoj. Poste mi dum multaj jaroj estis profesie kunligita kun praktika apliko de Esperanto, establinte en la jaro 1988 la turisman vojaĝoficejon "Espero" subtenata de la internacia organizaĵo "Monda Turismo".

En 1993 mi per propraj fortoj komencis konstruadon de "Vilao Espero", kie mi planis malfermi malgrandan esperanto-gastejon por akcepto de vojaĝantaj esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Sed, bedaŭrinde, mi ankoraŭ ne sukcesis finfari la gastejon pro la nuntempa terura ekonomia krizo en nia lando. Por rapidigi la celon mi estis devigata okupiĝi pri komerco. Por faciligi mian internacian komercadon mi antaŭ tri jaroj establis komunan ukrainan-ĉinan entreprenon "Mandarin" Ltd.

Jes, mi estas tre okupita homo, sed tio dependis nur de mi mem, ĉar mi ĉiam intencis esti tre okupata, por ke restu malmulte da libera tempo, por ke miaj sentoj ne supervenku mian nedeterminitan fizikan ekziston. Mi ĉiam intencis ke laboro alportu al mi tiun parton de morala kontentiĝo, kiu mankis pro malesto de propra familio, infanoj, amo.

Mia infaneco pasis en fermita lando kovrita per komunismaj idealoj. En mia 20-jaraĝo mi eĉ ne povas imagi, ke ekzemple ekzistas homoj de iu alia seksa orientiĝo. Pri tio oni informis nek per televidilo, nek skribis en gazetoj kaj ĵurnaloj. Neniam mi aŭdis pri la problemo, ne nur en lernejo, sed eĉ dum miaj studjaroj en universitato. Ĉu vi povas imagi, miaj karuloj, kiel naiva mi estis. Same kiel aliaj junuloj mi kuradis post la knabinoj, planis krei familion, havi infanojn. Eĉ kelkfoje jam ĉio iris al geedziĝceremonio, sed ĉiufoje io malhelpis al mi en tiu afero. Eĉ kontraŭ mia volo. Estis tre strange, ke virinoj simple ne ekscitis min, kontraŭe mi tre timis ilin, por mi malagrabla estis eĉ simpla tuŝado de virinoj. Dum tiu ĉi tempo mi kelkfoje vidis saman sonĝon. Kvazaŭ estas tago de mia geedziĝo, ceremonio jam estas finita, ĉiuj gastoj jam foriris, kaj mi kun teruro atendas tiun momenton, kiam mi estos devigata dividi la komunan liton kun mia edzino. Ĉiam mi vekiĝis en malvarma ŝvito, kvazaŭ mi sonĝis pri iom tre kaj tre timinda. Des pli, mistere eĉ ekster mia volo mi revis pri vira amo.

Mi ankaŭ rimarkis ke kreskantan intereson vekas en mia intero la simpatiaj knaboj. Ne mia konscio sed mia koko en unua vico singalis kaj rekte direktigis min. La dolĉan tremon de mia korpo alvokis eĉ hazarda tuŝado kun alia vira korpo. Ĉiam mi intencis batali kun tiuj aperigoj de ekstervolaj emocioj. Simple mi hontis pri tia mia malforteco. Do, simple en tiuj bataloj pasis miaj studentaj jaroj. Tiumaniere pasis ankaŭ la plej serioza parto de mia vivo, kiam mi instruis en universitato.

Multaj kisoj

Mi finkomprenis ĉion nur atinginte 32 jarojn. Tiam mi jam estis tre prospera ĉefo de turisma kompanio. Iam preskaŭ vespere al nia firmao alvenis direktoro de unu kompanio el Pollando, kun kiu ni okupiĝis pri interŝanĝo de turismaj grupoj. Post finiĝo de interkontraktaj konversacioj mi invitis lin al restoracio vespermanĝi. Mi ankaŭ devas rimarkigi ke ĉi-vespere ni trinkis ne multon. Dum vespermanĝo li iom strange rigardis al miaj okuloj kaj je mia tre granda admiro mi rimarkis ke iu forto kiel magneto etendas min al Petro (tiel nomiĝis mia kolego). Mi jam tute ne komprenis pri kio ni parolis. Krome kun ni ĉe tablo estis kelkaj aliaj miaj kunlaborantoj. Ne konsciante tion, mi kun malpacienco atendis finiĝon de vespermanĝo. Tuj post foriro de aliaj personoj, Petro invitis min al sia hotelo. Kaj kiam finfine la pordo de la hotela ĉambro estis fermita, kun neimagebla rapido ni deprenis kaj forĵetis niajn ŝuojn, vestojn ktp. Senkonscie mi ĵetis min al Petro. Niaj korpoj estis plektitaj, ni unuiĝis en senfina kaj profunda kiso. Poste Petro senlace kaj arde kisis la tutan mian korpon, preskaŭ forglutis mian virilon, tiklis la testikojn. Mi jam ne povas rememori kion ni precipe faris, mi tute ne kontrolis miajn agojn. Laŭ reago de Petro mi vidis ke ankaŭ mi povis alporti al li grandegan kaj dolĉan kontentigon. Ĝis mateno ni sukcesis diri unu la alian nek unu vorton. Mi malfermis mian internon plene. Evidente mi atendis ĉi-tagon dum ĉiuj pasintaj jaroj. De alia flanko – ĉi tio estis tre tragika tago por mi, finfine mi konsciis kiu mi estas. Ĝis tiu tempo mi nur intuice sciis tion. Sed nun mi jam estis certa ke mi ne povas ŝanĝi tion, kion donis al mi la naturo.

Sekvontan matenon mia unua amanto Petro foriris kaj mi neniam plu vidis lin. Okazis ke post kelkaj tagoj li pereis en akcidento en Germanio. Ho, kiom foje, preterveturante la hotelon kie ni pasigis la misteran nokton, mi observis la fenestron de la ĉambro, kvazaŭ penis ekvidi la vizaĝon de Petro.

Post Petro mia vivo transformiĝis en totalan turmenton. Mi jam estis konvinkita ke mi neniam povos reveni al pasintaj idealoj. La futuron mi imagis ie nedifinita kaj kvazaŭ nebulo. Miaj konatuloj konjektis nenion pri miaj strangaĵoj. Povas esti ke iu konjektis, sed neniam diris. Certe, tio estis mia privata afero, sed por mi ankaŭ estis tre grava kaj valora la opinio de la homoj, kiuj ĉirkaŭumis min. Des pli, tiutempe mi okupis kelkajn tre gravajn postenojn ne nur enkadre de nia firmao, kursejo, sed en la internacia esperanto-movado. Mi simple forstrekis la intiman parton de mia ekzisto kaj decidis plu ne revenadi al tiu demando. Mi intencis savi mi mem per granda kaj malfacila laboro, multnombraj vojaĝoj, preskaŭ ĝis morto lacigis min per okupo pri bicikla turismo. Verdire mi ankoraŭ kelkfoje havis renkontiĝojn de intima plano sed nur dum miaj oftaj vojaĝoj, kiuj tute devigis min al neniu. Sed kutime post la okazintaĵo mi sentis min tre kaj tre mizere, ĉar mi sciis ke tio estis nur intertempa kontentigo kaj neniu daŭrigo povas esti.

Dume jam estis falinta USSR, pli ol 10 jarojn ni loĝas en sendependa lando, sed nia societo ankoraŭ ne pretas por rilati al samseksamuloj kiel al normalaj homoj. Kontraŭe, nun jam oni povas trovi multajn mokojn al gejoj en periodaĵoj, televidilo ktp. Vi povas kompreni ke mi tute ne volis aspekti kiel ridindaĵo en mia jam matura jaraĝo. Kompreneble ke en nia lando oni aperigis gej-kafejojn, klubojn, diskotekojn, sed precipe por nova juna generacio.

Mi ne volas ke vi imagu, ke al mi por plena feliĉo estas bezonata nur ekzisto de amata amiko. Ne, kaj ankoraŭ ne. Mi soifas la plenan renovigon de mia ekzisto. Mi jam multe suferis en mia vivo pro eksteraj kondiĉoj. Mi ne volas plu disdividi mian korpon kaj animon. Sed harmonio inter la korpo kaj animo ne ekzistas sen amo. Verdire, nun mi ankoraŭ ne scias kiujn paŝojn sekvantajn elekti. Mi troviĝas en serĉanta vojo. Mi kredas ke Dio direktos min dum tiu vojo kaj kondukos al vera kaj ĝusta rezulto de tiuj instigoj.

Kaj ankoraŭ... Mi estos feliĉa, se inter la legantoj de mia prezentaĵo laŭeble troviĝas iu, kiu serĉas koramikon, kiu sentas sin tiel solece, same kiel mi. Mi soifas dividi kun iu persono tiun plenan stokon da amo, kareso kaj varmo, kiun mi konservis ĉiujn pasintajn jarojn de mia vivo.

Sincere, Volodymyr el Ukrainio.

 

Grava mesaĝo de la sekretario

Komune kun tiu ĉi Forumo vi ricevas la Realiĝilon por 2003. Bonvolu nepre plenumi kaj resendi ĝin al via sekretario, ankaŭ, se vi estas dumviva membro aŭ pagis jam por 2003! Nur tiam vi havos garantion, ke vi (laŭvole) trovos vin en la "koresponda adresaro" kaj la "listo de gastigantoj" en tiu ĉi jaro, kiuj aperos kun la sekvonta numero. Krome mi volas kontroli, ĉu viaj pagoj de membrokotizoj bonorde atingis nian ligon. La kasan raporton mi volas pretigi antaŭ la UK.

Rolf

 

Nia ttt-ejo

La ttt-ejo de LSG havas adreson: www.forumo.hpg.com.br kie vi trovas la retajn versiojn de Forumo. Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo. La pasvorton vi trovas en la etikedo ĉi-paĝe, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. Kiel membriĝi? Klaku la ligilon "Membriĝo" en nia ttt-ejo aŭ kontaktu la sekretario-kasiston. LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Legu kiel vi povas aliĝi al lsg-ano sub la ligilo "Kiel aliĝi al lsg-ano" en nia ttt-ejo.

 

Venonta numero

Pro tempomanko neniu kvara eldono de Forumo aperis dum 2002. La limdato de manuskriptoj por n:ro 124 estas 1 junio. Se vi volas sendi paperajn manuskriptojn, sendu prefere tajpitan tekston, por ebligi maŝinan enkomputiligon de la teksto.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
Benito, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (kunordiganto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono