FORUMO 124
(2/2003)


 

Programo de LSG dum UK de Gotenburgo

La ĝenerala kunveno de LSG 2003

okazos dimanĉe 27 julio en la kongresejo de la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo. Por informoj pri la salono kaj horo, vidu la Kongreslibron. Propono de tagordo:

  1. Elekti protokoliston
  2. Akcepti aŭ ŝanĝi la tagordon
  3. Silento por forpasintoj LSG-anoj
  4. Trovi raportistojn por:
    1. Kongresa Kuriero
    2. Esperanta gazetaro
    3. nacilingvaj gejaj gazetoj
  5. Trakti la protokolon de la Prezidanto pri la antaŭa ĝenerala kunveno
  6. Trakti raporton de la Sekretario/Kasisto pri la evoluo kaj financa situacio de la ligo, decidi la jarkotizon
  7. Plani eventualan varbokampanjon
  8. Debati eventualan rezolucion
  9. Elekti Prezidanton, Sekretarion (Registranton), Kasiston kaj maksimume 4 plurajn estraranojn
  10. Eventualaj aliaj aferoj
  11. Decido pri dato kaj loko de la venonta ĝenerala kunveno
  12. Fermi la kunvenon

Bonvenon al la gejklubo de Gotenburgo!

La loka sekcio de la sveda gej-organizo RFSL invitas ĉiujn LSG-anojn kaj aliajn gegejojn viziti ilian ĉarman domon en strato Karl Johansgatan 31. Tago kaj horo: lunde 28 julio 19 h. Ni havas la bonŝancon, ke nia ĉiĉerono estos esperantoparolanta estrarano de la loka RFSL-sekcio (ne temas pri la redaktanto de Forumo!).


Amuziĝo por gegejoj en Gotenburgo

Post la ĝenerala kunsido de LSG kaj dum la renkontiĝo en la RFSL-ejo ni informos pri la amuzeblecoj por gegejoj en Gotenburgo. Informoj troviĝos ankaŭ en la ttt-ejo de LSG dum julio.


Informbudo

La ĉielarka flago ankaŭ flirtos en la kongresejo. LSG nome havos giĉeton dum kelkaj horoj en la kongresejo por informi pri la agado de LSG, nepre vizitu ĝin. Ni ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj volas deĵori en la giĉeto, anoncu vin al la sekretario/kasisto aŭ ĉeloke. Ni anoncos en la kongresejo (Rendevua tabulo) pri la horo kaj loko por la budo. Tie ni ankaŭ anoncas pri eventualaj ŝanĝoj en nia programo, aŭ pri novaj programeroj.

red.


 

La origino de la ĉielarka flago

La ĉielarka flago estas komuna simbolo de gej-lesba identeco, diverseco, kaj fiereco. Kreita de San-Franciska artisto Gilbert Baker, ĝi aktuale konsistas el ses koloritaj bendoj de ruĝa, oranĝa, flava, verda, blua, kaj viola. Ĝi plej ordinare montriĝas kun la ruĝa bendo supre, kiel en natura ĉielarko.

Estis kelka uzado de ĉielarkkoloraj flagoj en la fruaj jaroj 1970 kiel simbolo de internacieco kaj unueco de ĉiuj surteraj gentoj, sed jam je la fino de la jaroj 1970 la rilato kun geja fiereco ĝenerale koniĝis en Usono.

La unua fierecflago estis mankolorita de Baker, kaj konsistis el ok bendoj de brilroza, ruĝa, oranĝa, flava, helblua, malhelblua, kaj viola. Baker donis specifan signifon al ĉiu koloro kiel sekve:

brilrozapor seksumo
ruĝapor vivo
oranĝapor sanigo
flavapor suno
verdapor naturo
helbluapor arto
malhelbluapor harmonio
violapor spirito

Post la murdo en 1978 de malferme geja urbadministristo Harvey Milk, postulo por la ĉielarka flago multege grandiĝis. Por komplezi la postulon, la Paramount Flag Company ekvendis version de la flago uzante amasproduktita ĉielarkkolora ŝtofo kun sep bendoj, ruĝa, oranĝa, flava, helblua, malhelblua, kaj viola. Kiam Baker pliigis la produktadon de sia versio de la flago, li ankaŭ forlasis la brilrozan bendon pro la nehavebleco de brilroza ŝtofo.

En 1979 la flago modifiĝis finan fojon. Kiam oni pendis ĝin de la lampmastoj de Market Street en San-Francisko, la meza bendo estis maskita de la masto mem. Ŝanĝi la desegnon por havi paran kvanton da bendoj estis la plej facila maniero trakti ĝin, do oni forlasis la helbluan bendon kaj anstataŭiĝis la malhelbluan bendon per mezblua. Tio rezultigis la aktualan sesbendan flagon.

el http://eo.wikipedia.org/wiki/Ĉielarka_flago

Mateo, Montreal


 

Turkio unuafoje venkas en la Eurovida Kanzonkonkurso!

Turkio! Malmultaj estis tiuj, kiuj vetis pri la venko de tiu lando en la Eurovida Kanzonkonkurso, kies 48a eldono okazis en Rigo (Latvio) la 24an de majo 2003. Tamen, ĝi venkis, kaj atendis tiun oran medalon de 1975, kiam ĝi unuafoje partoprenis en tiu konkurso, kies unua eldono okazis en Lugano (Svislando) la 24an de majo 1956. Bedaŭrinde, la turka kantistino Sertab Erener, kiun mi gratulis dum la gazetara konferenco kaj en la €klubo, venkis anglalingve kun sia kanzono "Everyway that I can", t.e. "Ĉiel ajn eble".

Sertab Erener

La arĝentan medalon ricevis Belgio, kies reprezentanto, la grupo Urban Trad, aŭdacis kanti sian sorĉan melopeon "Sanomi" en neekzistanta lingvo! Mi renkontis Yves Barbieŭ, ties aŭtoron, kaj li konfesis al mi, ke li iam konsideris la ideon krei ĝin en la Internacia sed finfine rezignis, ĉar li timis eksmodan bildon ligitan al esperanto... Mi tamen komunikis al li mian esperanto-version de lia kanzono (titolita "Vi kaj mi"), kaj surprize agnoskis, ke ĝi tre taŭgas, post kiam mi kantis ĝin kelkaj minutoj antaŭ ilia tria (kaj fina) ĝenerala provo sabaton posttagmeze...

Alia interesa afero estas, ke mi renkontis (belaspektan) junan britan komponiston, kiu ŝategas lingvojn, kaj tiom plaĉis al li mia versio de la belga kanzono, ke li kunkantis ĝin kun mi dum ekskurso okazinta la 23an de majo. Tiam alproksimiĝis rumana ĵurnalisto, kiu estis telefonanta, kaj subite metis sian telefonilon antaŭ niaj buŝoj: kelkajn minutojn poste, li konfesis al mi, ke ni estis disaŭdigitaj per la rumana radio! Mi diris al li, ke ni kantis mian esperantigitan version de la belga kanzono, kaj lia kolego kaj li trovis ĝin belsona.

Rusio, reprezentita de la lesba duopo Tatu kun la ruslingva kanzono "Ne verj, ne bojsja" (t.e. "Ne kredu, ne timu"), obtenis la bronzan medalon, sed neniu skandalo okazis dum la sabatvespera finalo, kvankam la senĝenaĉa sinteno de la du knabinoj dum la prepara semajno povis kredigi je tio. Mi supozas, ke la rusa delegacio ricevis fortan premon de la organizantoj kaj donis saĝan konsilon al Tatu...

Notindas, ke unuafoje Britio ricevis neniun poenton kaj obtenis la 26an (kaj lastan) lokon!

Kvankam ĉagrenigis min la venko de la lando, kiu ne agnoskis sian genocidon kontraŭ la armena gento dum la Unua Mondmilito, al mi plaĉis, ke por la tria sinsekva jaro venkis neniam venkinta lando.

Krome, estos oportuno por mi malkovri la naskiĝlandon de miaj kvar armenaj geavoj, kaj precize la naskiĝurbon de miaj patrinaj geavoj, kie okazos la venontjara (kaj duvespera) eldono: Istanbulo!

Francis
(mn 297 de LSG kaj kn 816 en Gotenburgo)


 

Bonega tago en Kanado: ni rajtas gejedziĝi en Ontario!

La Ontaria Apelacia Kortumo decidis hieraŭ ke la aktuala federala leĝo pri geedziĝo, kiu diras ke ĝi estas la unuiĝo de viro kaj virino, iras kontraŭ la protektojn de la Kanada Ĉarto de Rajtoj kaj Liberecoj. Sed malkiel aliaj pasintaj decidoj en Ontario, Kebekio, kaj Brita Kolumbio, la decido ne donis tempon al la federala registaro ŝanĝi la leĝon, sed efektiviĝas tuj en Ontario. La provinco do fariĝis la unua regiono en Nordameriko en kiu samseksaj paroj rajtas plene kunedziĝi.

La Ontaria prokuratoro indikis ke lia registaro obeos la decidon. La juĝoj ordonis ke la urba registaro de Toronto tuj eldonu edziĝ-permesilojn al samseksaj paroj. Pluraj paroj tuj aplikiĝis kaj ricevis la unuajn samseksajn edziĝ-permesilojn en Nordameriko. Ankaŭ, de du paroj kiuj kunedziĝis uzante antikvan Kristanan tradicion por obteni edziĝpermeson sen permesilo, oni retroaktive agnoskis la kunedziĝon.

La federala prokuratoro diris ke la federala registaro devos rapide trovi nacian solvon (teknike, la difino de geedziĝo estas federala leĝo, kvankam la civila stato estas provinca afero). La ĉefministro de la konservativema okcidenta provinco Albertio indikis ke li uzus specialan konstitucian rimedon por bloki la efektiviĝon de ia ajn tia leĝoŝanĝo en tiu provinco. (Jam en du provincoj oni rajtas civile unuiĝi – Kebekio kaj Novskotio.)

Estas nekredeble grandega tago por gejaj rajtoj en Kanado!

Mateo


 

Lou Harrison forpasis

Lou Harrison

Mi bedaŭras anonci la forpason de Lou Harrison, fama en Usono, malkaŝita geja komponisto.

Mi unue renkontis lin antaŭ multaj jaroj, en la 90-aj jaroj, kiam li ĉeestis la nacian ELNA-kunvenon en Sakramento, Kalifornio. Li tiam prezentis al ni sian tiam novkomponitan kompakt-diskon "La Koro Sutro". Bele kaj bone tradukita de Bruce N. Kennedy.

Pasintjulie ELNA denove kunvenas en Sakramento kaj ni voĉdonis ke Lou estu "honora membro" de ELNA, por danki al li pro la multjara reklamado de Esperanto. Lia sanstato malhelpis al li kaj li ne ĉeestis la kunvenon. Li estis vespere 2 februaro en Ĉikago, survoje al Ohio, por partopreni festivalon aranĝitan por honori lin. Li subite kolapsis kaj mortis survoje hospitalen.

Steĉjo


 

Poemaj perloj el lsg-ano

Kiu vi estas?

Vi estas aero
karesanta arbojn
Vi estas birdflugiloj
ne tuŝantaj l' arbfoliojn
Vi estas okcidenta suno
plena de l' orientaj matenoj
fabelo el vortoj, kiujn oni
rakontas sopirplene
Kiu vi estas? – por mi
Vi fonta akvo estas
elfontanta sur la seka dezerta tero
Acero – kiu ombron donas
Tremanta arbeto – kompatanta
por malvarmuloj – la suno
por forpasantaj – la dio
Vi – eklumita en ĉiu
Arĝenta Stelo surĉiele
Kies nomo AMO

Ekvido

Miaj okuloj – jam ne okuloj
Nur steloj
Vaste brilantaj surĉiele
Mia haŭto – jam ne haŭto
Neĝo ekstere mole ŝirmis la teron
Mia amo – kiel arbradikoj
pliprofundiĝas
malhelteriĝas
mute disŝirante sekan teron

Survoje

Survoje senfine
Promenis ni triope
La hela suna fasko
Mi kaj – mia kor' tenere

Mi estis vaganto
Al lando de l' oraj sonĝoj
La suno – okulo de l' tago
Kaj koro mia – orfo

Kaj nin akompanis aliuloj
Suna fasko – en oro
Poste mi – meditante
Kaj koro mia – sopirtremante

Kaj vento alpelis nubojn
Kiuj sunfaskon ŝirmis
Mi – plu vagabondas sole
Ĉar koro mia – entombiĝis

Anonima


 

Lesba manifestacio en Gotenburgo

7–8 junio lesbaninoj celebris per lesba manifestacio en Gotenburgo. La partoprenantoj venis de tuta Svedio. Sed ne nur temis pri manifestacio, oni havis multajn aliajn aktivaĵojn. Oni komencis per pikniko kun krad-rostado kun bona etoso, malgraŭ la pluvetado. Familioj de diversaj konstelacioj ludis ĵeton kun trabeto kaj pilkon kun rondkuro atendante la anarĥi-feminisman koruson el Stokholmo. Oni ankaŭ aranĝis grafitian pentradon kaj ĵongladon. Vespere okazis filmomontrado de feminismaj filmoj kaj artista prezentado.

La dimanĉa demonstrado tra la stratoj de Gotenburgo similis pli al parado kun muziko, danco kaj komuna kantado. Ĉe la fino de la parado pluraj ekbaniĝis en la granda fontano Pozidono (kun statuo de nuda viro!). Oni finis la du tagojn kun festo en restoracio Henriksberg kun muzikbandoj de 70-deka stilo kaj pli moderna.

El RFSL K-ONLINE


 

Nova Yahoo-grupo por lesbaninoj

ĉe http://groups.yahoo.com/group/gejinoj
Informoj pri transseksemo: www.kisa.ca/ts.html

Sonja K, Kanado


 

Humuro

Elefanto vagas en ĝangalo kaj subite trafas nudan viron starantan meze de maldensejo.

Rigardante lin kap-ĝis-piede la elefanto demandas: "Kiel eĉ eblas ke vi vin nutru per tio?!?"

Steĉjo


 

Retletero al amiko pri la utilo de spamo

Mi intencis kontakti vin per telefono, sed mi damaĝis la langon lekante kovertojn por mia nova poŝta entrepreno. Mi nun ne disponas je la grandaj profitoj atendeblaj el tia entrepreno, ĉar mi promesis al mia nova niĝeria amiko sendi ilin tien, por ke li liberigu sian bankokonton je 33 milionoj da usonaj dolaroj. Li promesas al mi dek elcentojn por mia helpo. Mi vetas, ke vi estas ĵaluza. Do, mi uzas la komputilon por retpoŝto, kvankam ĝi iom malrapide funkcias, spite la 84 versiojn de Norton System Works, kiujn mi lastatempe instalis por rapidigi kaj protekti ĝin.

Vi estus eĉ pli ĵaluza, se vi povus vidi mian novan rusan edzinon, kun ŝia lastatempe pligrandigita brusto. Ŝi neniam forgesas admiri la longecon de mia peniso, kvankam mi ankoraŭ ne trovis taŭgan okazon por klarigi al ŝi, de kie venis ĝiaj lastaj tri coloj. Ĉu vi supozas, ke ŝi divenis?

Jen la fino de mia mesaĝo. La sonorilo ĵus anoncis la alvenon de la poŝtisto, kiu probable alportas mian mendon de Viagra.

(Tradukita laŭ angla originalo.)

Arnold


 

Saluto de ne-gejo

Karaj samlingvanoj,

kun intereso kaj simpatio mi vizitis vian retejon, estante tamen mem plene malsamseksulo (heteroseksulo). Mi memoras ke kiam mi lernis Esperanton antaŭ pluraj jaroj en latinameriko, sufiĉe primitive homofobia lando, mi ĝojiĝis eksciinte ke en nia lingvokomunumo via socia malplimulto plenrajte kaj digne esprimiĝas per propra organizo.

Do, antaŭen al la laboro: eĉ per Esperanto, al vere libera kaj diversecorespektema mondo. Mi kaptas la okazon sendi mian sinceran bedaŭron pro la forpaso de via fondinto.

Amike José, Ĉilio


 

Leteroj de la legantoj

Samsekseco povas savi la mondon!

Kiam oni trarigardas la aktualaĵojn de la mondo, oni konstatas ke ĝi estas en danĝero. La manko de pura akvo iĝas pli kaj pli evidenta kun konsekvencoj limiĝo de disdono kaj altigo de la prezoj. Ozona truego, altigo de la temperaturo, degelo de la glaĉero, altigo de la nivelo de la maroj kun minaco de inundo de havenegoj kaj de urbegoj ĉie en la mondo. Polucio de la grundoj de la riveroj kaj de la maroj kaj konsekvence de la nutraĵoj.

La kulpuloj ne estas la industriistoj kiuj respondas al la fortaj postuloj de la kreskantaj loĝantaroj kaj al ilia pliriĉigo. La vera kaŭzo estas la plinombriĝo de la loĝantaro de la mondo kiu kiel oni vidas sur abako kreskas preskaŭ vertikale nun. Pratempe la reguligado okazis nature pro la morto de duono de la naskiĝantoj kaj de plejparte de la adultoj sub kvardek jaraĝa pro diversaj malsanoj, ankaŭ pro la tribaj, religiaj, racistaj kaj politikaj militoj.

Neeblas kulpigi la pacistojn kaj la kuracistojn. Postuli per forto, per premado, per profesia minaco kaj per punoj la familiojn havi nur du infanoj kiel en Ĉinio ne estas humana solvo. Aborto, pilolo kaj diversaj antikoncipoj, ankaŭ familia programo povas esti efikaj rimedoj sed ne sufiĉaj. Tion oni konstatas per la altiĝo de la statistikoj pri monda loĝantaro.

Necesas kuraĝigi samseksecon ekde la maturo anstataŭ malpermesi kaj bridi ĝin precipe en landoj de la mondo kie oni punas ĝin ofte severa eĉ per mortpuno! La duobligo de la loĝantaro de la mondo post kelkaj dekoj da jaroj estas katastrofo. Necesas uzi efikan rimedon fronte al pseudomoralo eksmoderna. Tro da junuloj sin mortigas pro honto aŭ pro kontraŭo al samsekseco.

Ja samsekseco povas savi la mondon de troloĝantoj, kaŭzo de polucio kaj malrekte ĝi permesas al la gepatroj kiuj deziras tri aŭ kvar infanojn realigi ilian deziron.
Estas urĝa.

Claŭde, Francio

Noto de la redaktanto: Ĉi tiu letero ja devintus troviĝi sub rubriko Humuro!


 

Korespondi deziras

Kilĉjo, 32 pasiva gejo, deziras korespondi kun aktivaj gejoj esperantistaj. Miaj interesoj: muziko, romanoj, esperanta literaturo, vojaĝoj. Mi volas havi interretan interkomunikadon, kiu povas ebligi estontajn kontaktojn. Mi atendas viajn karajn leterojn.
Ĝis revido, via Kilĉjo.

Kodo: Kilĉjo

Kiel respondi: Skribu vian respondon en retletero, skribu la kodon kiel titolon kaj sendu al la redaktanto de Forumo, kiu peros vian respondon. La anoncinto respondante sendos sian retadreson al vi, kaj poste vi korespondas sen perado de la redaktanto. La redaktanto traktas la enhavon de via letero kaj vian retadreson strikte konfidence.

red.

 

Nia TTT-ejo

La ttt-ejo de LSG havas la adreson: www.forumo.hpg.com.br Vi devas uzi pasvorton por legi la plej lastan numeron de Forumo; la antaŭajn oni povas legi sen pasvorto. La pasvorton vi trovas en la lasta paĝo de la papera versio de Forumo, kondiĉe ke vi estas membro de LSG. (Se vi sciigis al nia sekretario, ke vi ne volas havi la paperan version de Forumo, vi ricevas la pasvorton per retletero). Kiel membriĝi? Klaku sur Membriĝo en nia ttt-ejo aŭ kontaktu la sekretario-kasiston.
lsg-ano – LSG havas ankaŭ retan diskutejon, lsg-ano, malfermita al ĉiuj, ne nur membroj. Legu kiel vi povas aliĝi al lsg-ano sub ligilo "Kiel aliĝi al lsg-ano" en nia ttt-ejo.

 

Venonta numero

Manuskriptoj por Forumo 125 estu ĉe la redaktanto 1 septembro.

 

ADRESARO

PREZIDANTO
Arnold V., Usono   arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO-KASISTO
Rolf K., Germanio   lasekretario(ĉe)gmx.net / lakasisto(ĉe)gmx.de

BELETRA NIĈO
Benito, retpoŝto: La sekretario-kasisto povas peri viajn sendaĵojn.

FORUMO–TTT-EJO
Andreas, Svedio (redaktanto)   ...@...
Leston, Usono
Den, Usono