FORUMO 127
(2/2004)


Ne, tiu viro ne estas iu mafioso. Estas la prezidanto de LSG, Arnold Victor (sur pramŝipo antaŭ Gotenburgo dum lastjara UK)

Foto: R.K

 

Redaktanto serĉata

Sen redaktanto aperas tiu ĉi numero de FORUMO. Tre bedaŭrinde informis Andreas siajn legantojn en la lasta numero, ke li pro tempomanko future nur prizorgos nian TTT-ejon. Nur lastjare la ĝenerala LSG-kunveno reelektis lin kaj li promesis da ŭrigi sian bonan laboron.

La FORUMOn en viaj manoj preparis via sekretario-kasisto, kiu estas per siaj funkcioj plene okupata, kiel vi povas imagi. Do, tio ne estos solvo por la futuro.

Iu el viaj vicoj do devos produkti la originalon de la sekvonta numero. Pri kopiado mi ankaŭ estonte kiel en pasinteco povos zorgi. Ne bezonas esti unu el niaj ĵurnalistoj, ĉiu el vi povas produkti FORUMOn pere de Microsoft-Word au simila programo. La estonteco de LSG dependas de vi! Mi atendas vian leteran aŭretan oferton! Kaj mi atendas pli da reagoj, informoj, opinioj de la legantoj, por ke FORUMO estu vera areno de LSG.

R.K.

 

Esperantistaro – preskaŭ senescepte marksistoj kaj seksaj perversuloj?

En maja numero de "La ondo de Esperanto aperis artikolo de iu Gofen, usono, sub la titolo "Kiukolora estas 'neŭtraleco'?". Ni citas el ĝi. Respondas nome de LSG Arnold Victor.

[...] En la listo de fakasocioj troveblas ankaŭ "fako de ... de sodomiismo, kaŝita sub eŭfemismo "samseksamo", en kunlaboraj rilatoj kun UEA ekde 1990 .

"Samseksemo" ne estas kaŝa eŭfemismo, ĝi estas rekta traduko de la vaste uzata, grekeca vorto "homosex-" al Esperanto. "Samseksamo" malkaŝe ŝanĝas unu literon de "samseksemo" por organiza celo. "Sodomiismo" estas inventita, insulta vorto, kies uzo montras malicon. Ne ĉiuj anoj de la Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG), kies prezidanto mi estas, preferas sodomian seksagon; la seksagoj de la membraro estas same buntaj kaj variaj kiel tiuj de alisamseksamantoj.

Kiu povus nomi almenaŭ unu kulturon aŭ tradicion, kiu akceptas sodomion? En kristanismo, Judismo, Islamo – eĉ en "socialisma instruo" kiu ĉi konduto estis konsiderata honta – kaj ankaŭ krima nur kelkajn jardekojn antaŭe .

Sole en Islamo kaj eble ankaŭ en "socialisma instruo inter Esperantaj komunistoj" samseksemo estis konsiderata krimo aŭ eĉ honto. Inter multaj san-mensaj kristanoj kaj judoj samseksemo estas ne plu tiel konsiderata. En diversaj landoj kaj ŝtatoj samseksemo estas dum deko da jaroj plene laŭleĝa kaj ofte protektata kontraŭ diskriminacio. Sanmensaj hinduoj ne plu diskriminacias kontraŭ netuŝendulojn. Homaramo ekŝanĝas diversajn tradiciajn praktikojn en malnovaj religioj, kaj reveno al tia diskriminacio kontraŭas al la bazaj principoj de Esperanta homaranismo.

Estas neimagebla, kiel rapide la civilizita mondo, ŝokita per arogeco kaj impeto de eta elcentaĵo de sekse obseditaj perversuloj, akceptis ilian "agadon" – danĝera simptomo de degenero per si mem. La neŭtraleco de UEA do akiris "kolorojn"...

Vi parolas el embarasa nescio pri "sekse obseditaj perversuloj". Seksago apenaŭ estis tuŝita en diversaj renkontiĝoj de LSG, kiuj okazis malferme dum UK-oj ek de 1998. La ĉefcelo de LSG kaj la ĉeftemo de ĝiaj renkontiĝoj estas kontraŭo al diskriminacio. Evidente vi mem obsediĝas pri samseksama seks-agado, kiun vi mispriskribas: danĝara simptomo de degenero.

Konklude

La artikolo de C. Piron (Esperanto, 2004/2,3) surprizis min per neatendita sincera konfeso – konstato ke esperantistoj-pioniroj estis ... (kiel esprimi tion pli mole?) iom "marĝenaj" personoj (ĉar nur tiaj povis dediĉi sin tutece al la ekstreme idealisma ideo). Atenta observanto de moderna esperantistaro (precipe en la okcidenta mondo) povas sendube rimarki tian "socian profilon" ankaŭ nun: la movado ĉerpas plejparte el ekzotika socia ŝimo kiel marksistoj kaj seksaj perversuloj. Tio, bedaŭrinde, helpas nek teni en la movado normalajn homojn, nek logi tiajn elekstere.

Diversaj tre eminentaj geesperantistoj estis kaŝe samseksemuloj. Iliaj aliseksemaj kolegoj preteratentis tion. Jen forto de nia movado – toleremo, ne diskriminacio. Dum la lastaj tridek jaroj preskaŭ mil geesperantistoj membriĝis en LSG por almenaŭ unu jaro. Kaj multaj samseksemuloj restas kaŝe ekster nia organizo. Ni estas grava movado en Esperantujo. Kiom da malruĝuloj estas en Esperantujo?

La "Malruĝa rondo", brile titolita far de Yenovk Lazian, dume ne estas inter la listigitaj fakoj. Ĝi celas unuigi kaj provizi tribunon por dekstraj esperantistoj, reprezentantaj interesojn de la meza klaso (plejmulto de la okcidenttipaj socioj) sen ajna klasbatalo. La "Malruĝa rondo" opinias, ke moderna alianco de socialistaj, maldekstre/liberalismaj kaj islamismaj fortoj profitas la Okcidentan liberecon kun celoj ruinigi la socion, kiu tro toleras ilin. La idearo, kulturo kaj moralo de la "Malruĝa rondo" baziĝas sur la Jud-Kristana tradicio. Same tia iam estis kaj devas resti la kerna idearo de la Esperantomovado.

Evidente malruĝuloj decidis ne peti kunlaboron kun UEA pro agnosko, ke ili maltaŭgas por tio. Agnoskita rondo de misinformataj kaj misinformantaj diskriminaciemuloj estus paŝo malantaŭen por Esperanto. Estas unu el la taskoj de LSG kontraŭi al la misinformado, kiun tiu rondo estus faronta. Tiu rondo baziĝas sur la diskriminaciemaj tradicioj de Islamo, komunismo, kaj malnovaj kristanismo, judismo, kaj hinduismo, ne sur la tolerema kerno de Esperanto. Kiel ĉiuj hodiaŭaj judoj kaj kristanoj ignoras la ampleksan instruon pri mortopuno de gesorĉistoj, estas same superstiĉe persekuti samseksemulojn.

Malruĝo ne estas koloro en Esperantujo. Se ĝenas al vi scii, ke abundis, abundas, kaj abundos samseksemuloj en Esperantujo, vi malmultaj malruĝuloj iru al la infera Malesperantujo, kie malruĝo troviĝas en malĉielarko en plena mallumo, kie apartenas tia memtaksite "genia" idearo.

 

KORESPONDI DEZIRAS

38-jara israelano deziras korespondi pri diversaj temoj: Felix ..., ..., ... ... Israelo; ...@...

 

"malbonvenas samseksamuloj"

En "Pasporta Servo", la listo de gastigantoj de TEJO 2004, aperis gastoferto de Emmanuel Arias el Córdoba, Argentinio. Malplaĉis tio al S-ro Yves Bellefeuille, kaj li skribis al la kompilanto de la libro, Derk Ederveen: "La gastiganto de PS en Córdoba, Argentinio, anoncas, ke ’malbonvenas samseksamuloj’. Ĉu vere tia aserto estas akceptebla en PS? Se jes, mi miras."

Ederveen respondis: "Ankaŭ mi miris pri tio. Vidu sube la mesaĝon kiun mi pasintjare, tuj post la koncerna aliĝopeto, sendis al la Landa Organizanto pri tio kaj poste ties respondon. Surbaze de tio mi decidis provizore ne ekagi, sed simple lasi la rimarkon. Povas ja esti, ke la gastiganto ne kontraŭas samseksamon, sed simple ne preferas (kial ajn) ne akcepti gejojn.

Se LSG opinias la aferon grava, mi volonte aŭdos tion, sed laŭ mi estus plej efike, se oni rekte kontaktus la koncernan gastiganton. ..."

Kaj al Marlo Miranda, argentina landa peranto de PS, Ederveen skribis lastjare: "Mi ricevis realiĝilon de s-ro Emmanuel Arias el Córdoba, pro kio mi kompreneble ĝojis. Mi malpli ĝojis kiam mi legis liajn rimarkojn:

'Malbonvenas samseksamuloj, mensoguloj, kaj kontraŭkristanuloj. Bonvenas respektemuloj el iu ajn mondoparto, religio, kulturo, socinivelo .'

Mi kutime malmulte redaktas rimarkojn, sed ĉifoje mi demandas min, ĉu samseksamuloj sentos sin ofendataj. Kompreneble tio estus ilia respondeco, kaj provizore mi lasos tiel, sed mi volas informi vin, kaze ke vi havus opinion pri tio kiel Landa Organizanto."

La respondo de Miranda: "Bedaŭrinde mi ne konas s-ron Arias. Mi ne estas kontraŭulo pro tio, ke Arias estas samseksamulo, kaj la vizitantoj povos viziti lin. Baldaŭ mi esploros tian personon, ĉar en via mesaĝo ne estas skribita lia adreso."

Se iu volas skribe reagi, bonvolu sendi kopion al la redaktanto de FORUMO.

 

LSG - Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj

PREZIDANTO

Arnold Victor, New York

arvimide(ĉe)earthlink.net

SEKRETARIO - KASISTO

(kaj redaktanto de tiu ĉ i numero)

Rolf Köhler, Germanio

lakasisto(ĉe)gmx.de / lasekretario(ĉe)gmx.net

BELETRA NIĈO

Benito, Germanio (la sekretario povas peri mesaĝojn)

FORUMO – TTT-EJO

Andreas

...@...