Klarigoj

kiel aliĝi al retlisto lsg-ano, nia diskutejo

la paĝon antaŭ ol trairi la aliĝproceduron.

  1. Unue vi devas havi Yahoo!-ID   Iru al nia frontpaĝo kaj klaku sur ligilo lsg-ano sub Diskutejo. En la sekva paĝo klaku sur Sign Up (Aliĝu). En la sekva paĝo plenigu la formularon, ni donas tradukon sube. Klakinte sur I Agree (Mi samopinias), oni sendos al vi konfirman retleteron, kiun vi nur resendu kiel konfirmon, ke vi vere volas registriĝi. Tiam vi teorie tuj povus ekuzi la diskutejon, sed povas okazi, ke vi devas atendi iom antaŭ ol via membreco funkcios.

  2. Por eniri retliston lsg-ano   Iru al nia frontpaĝo kaj klaku sur ligilo lsg-ano. En la sekva paĝo enskribu vian Yahoo!-ID kaj pasvorton sub Sign In (Eniru). Klaku la Sign In-butonon. En la sekva paĝo vi povas vidi ligilon lsg-ano sub My Groups. Klaku la ligilon kaj vi estos en nia diskutejo. Sed povas okazi, ke vi unue venos al paĝo kun la teksto "You've reached an Age-Restricted Area of Yahoo! Groups" (Vi atingis aĝorestriktitan sferon de la Yahoo!-grupoj). Tiam klaku sur I Accept (Mi akceptas).

  3. La unuan fojon ene de nia diskutejo   Iom sube en la paĝo vi povas legi la leterojn al lsg-ano, klaku sur ligilo por malfermi. Se vi volas respondi al iu el la diskuteroj, klaku sur Reply en la supro de la malfermita letero – funkcias kiel en ordinara retpoŝtprogramo. Antaŭ ol klaki sur Sign Out (Eliru), bv klaki sur Post kaj skribu mallongan prezentadon pri vi mem al la listanoj!

  4. Kiam vi estas preta, ne forgesu klaki sur Sign Out en la supro de la paĝo.

Traduko de la registra formularo

Create Your Yahoo! ID (Kreu vian Yahoo!-identecon)
*First Name: – Via persona nomo
*Last Name: – Via familia nomo
*Preferred content: – Elektu vian preferatan Yahoo!-startpaĝon
*Gender: – Via sekso (Male – Viro, Female – Virino)
*Yahoo! ID: – Elektu nomon por vi (povas konsisti nur el literoj a-z, ciferoj 0-9 kaj la substreko-signo _ )
*Password: – Elektu propran pasvorton (ses signoj aŭ pli, minusklo kaj versalo de la sama litero faras du diversajn pasvortojn)
*Re-type Password: – Skribu la pasvorton denove
Yahoo! Mail: – Forigu la hoketon, se vi ne volas, ke Yahoo! kreos al vi senkostan retadreson ĉe Yahoo!. (Se vi volas, via retadreso konsistos el via Yahoo! ID + @yahoo.com.)

If You Forget Your Password... (Se vi forgesos vian pasvorton...)
*Security Question: – Elektu ekz. la unuan demandon: "What is your pet's name?" (Kio estas la nomo de via dorlotbesto?)
*Your Answer: – La respondo de la supra demando (do, la nomo de via dorlotbesto – devas konsisti el kvar aŭ pli da leteroj)
*Birthday: – Dato de via naskiĝo (Select a Month – Elektu monaton, dd – tt, yyyy – jjjj)
*Zip/Postal Code: – La poŝtnumero al via urbo aŭ simile
Alternate email: – Skribu vian retadreson (vian ordinaran aŭ alian)

Customizing Yahoo!
Ne elektu ion en ĉi tiu parto, alie oni uzos vian retadreson por sendi reklamon al vi.

Verify Your Registration (Konfirmu vian registriĝon)
*Enter the code shown: – Enskribu la kodon, kies bildon vi vidas tuj sube

Terms of Service
Teksto pri la kondiĉoj kiujn oni devas akcepti kiel uzanto de la Yahoo!-servoj.
Nun finfine klaku la butonon I Agree (Mi samopinias).
Se vi ne plenigis la formularon je la kontentiĝo de Yahoo! ili montras novan paĝon kun ruĝa teksto kie ili volas ke vi denove enskribu vian informojn.

*) Ĉi tiujn oni devas plenigi, la ceterajn libervole.

Bonan sukceson!