Kotizo

12 monatoj 10 EUR,
36 monatoj 25 EUR,
dumviva 250 EUR.
(Eventualaj bankkostoj aldoniĝas.)

La membreco daŭras sinsekvajn 12 (36) monatojn ekde la ricevo de via pago, aŭ ekde la fino de via kuranta membreco.

Duonan kotizon (tamen kun plena bankkosto, se transkontigo ne okazas de via propra konto ĉe UEA al la konto de LSG) pagas membroj en orienteŭropaj landoj ekster Eŭropa unio, latinamerikaj kaj aziaj landoj (escepte de Japanio kaj Sud-Koreio). Persono el lando, de kie ne eblas ĝiri monon al eksterlando (ekz. Kubo), povas fariĝi plenrajta membro senpage.

Pagmanieroj

  1. Per UEA: kredite al konto LSGX-E (preferata maniero).
  2. Per iu el niaj perantoj en Germanio, Britio, Francio, Kanado aŭ Usono. Kontaktu la kasiston () por informoj kiel pagi per la perantoj.
  3. Per internaciaj respondkuponoj (IRK) en egala valoro sendita al la kasisto. Unu IRK egalas al 0,55 EUR, ekz. por 1-jara membreco oni devas sendi 19 kuponojn. Kontaktu la kasiston por la adreso. Se vi sendas internaciajn respondkuponojn aŭ monbiletojn (eŭroj aŭ usonaj dolaroj), ni sugestas, ke vi sendos ilin per registrita poŝto. Ni ne povas respondeci pri eventuala perdiĝo en la poŝto.

Grave: Bonvolu ĉiam mencii vian nomon, LSG-membronumeron (se vi jam havas tian) kaj la kaŭzon de via pago (ekz: Köhler, 188, kotizo 12-monata).

Se vi havas demandojn pri la pagmanieroj, vi kompreneble ĉiam povas kontakti la kasiston ().