En français |
|
STATUTOAkceptita de la unua konferenco de la asocio en Twickenham, Britio, la 10-an de aŭgusto 1979. § 1 Nomo kaj lingvoLa nomo de la asocio estas "Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj", mallongigite "L.S.G". La lingvo de la asocio estas la internacia lingvo Esperanto. § 2 Bazaj principojLa asocio estas politike neŭtrala kaj bazas sian agadon sur la "Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj", emfazante ke ankaŭ gejeco estas inkluzivita en la artikoloj 1-a kaj 2-a:
La asocio ne estas neŭtrala rilate krimojn kontraŭ la homrajtoj, specife lingvan kaj kontraŭgejan diskriminacion, ekzemple persekutojn kontraŭ esperantaj aŭ gejaj individuoj aŭ organizoj. La asocio konsideras Esperanton necesa por egalrajtigi la diversajn kulturojn de la mondo, kaj konsideras gejecon valora kaj inda vivmaniero. § 3 CelojLa asocio celas:
§ 4 MembrojLa asocio konsistas el aliĝintaj individuoj kaj asocioj/institucioj. Aliĝi povas ĉiu, kiu aprobas la bazajn principojn de la asocio kaj subtenas ĝiajn celojn. Membro estas ĉiu, kiu pagis kotizon (se ne nuligita) por la koncerna jaro. Membro, kiu kontraŭlaboras celon de la asocio povas esti eksigita de la ĝeneralkunveno laŭ propono de la estraro aŭ triono de la membraro. La eksigoto rajtas skribe aŭ parole pledi por sia membreco. Celante bonan reputacion la ĝeneralkunveno povas ligi la renomon de individuo aŭ asocio/institucio al la asocio nomante tiun honora membro. § 5 KotizojKotizojn fiksas la ĝeneralkunveno. La devo kotizi povas esti nuligita de la estraro, ekzemple por membroj netranspagipovaj. § 6 EstraroLa estraro konsistas el prezidanto, kasisto, registranto kaj maksimume kvar aliaj, el kiuj la unuaj tri estu aparte elektitaj. Skribajn proponojn pri kandidatoj akceptu la prezidanto. En okazo de propono de kandidato kiu ne ĉeestos la kunvenon, la kandidatigo validas nur se la kandidato skribe akceptas kaj donas raporton pri siaj antaŭaj laboroj en la Esperanta aŭ geja movadoj. Cetere ĉiu ĉeestanto de la ĝeneralkunveno povas kandidatiĝi en la kunveno mem. La elektoj validas ĝis la sekvanta kunveno. La voĉo de la prezidanto estas decida kaze de nedecida rezulto de voĉdono. La estraro mem dividas la ceterajn taskojn inter siaj membroj, same kiel ĝi povas komisii taskojn al membroj ekster la estraro. La asocio havu bankkonton. Por ĉiu pago necesas du subskriboj de kaskomisiono konsistanta el la kasisto kaj du aliaj membroj elektitaj de la estraro. § 7 ĜeneralkunvenoĜeneralkunveno okazu minimume ĉiun trian jaron kaj maksimume ĉiun jaron, ĉu kiel memstara aranĝo, ĉu kadre de alia geja aŭ Esperanta aranĝo laŭ decido de antaŭa ĝeneralkunveno aŭ de la estraro en kazo de neceso. La prezidanto minimume ok semajnojn antaŭ la kunveno sendu al ĉiu membro agadraporton kaj spezraporton koncerne la pasintan periodon, tagordon de la okazonta kunveno kaj kopion de la alvenintaj proponoj traktotaj en la kunveno. Ĉiu membro havas unu voĉon, escepte voĉdonoj koncerne statutŝanĝon kaj malfondon, en kiuj nur individuaj membroj havas voĉdonrajton. La kunveno elektas la estraron kaj la honorajn membrojn kaj difinas la estontan agadon de la asocio. Membro, kiu ne povas ĉeesti la kunvenon rajtas skribe delegi sian voĉon al alia membro. Ĉiu ĉeestanto povas reprezenti nur kvar membrojn inkluzive de si mem. Du trionoj de la membraro rajtas postuli eksterordinaran kunvenon, kiun la estraro okazigu antaŭ la paso de kvar monatoj. § 8 OrganoLa asocio eldonas oficialan bultenon, pri kies enhavo respondecas ĝia redaktoro. § 9 Kunlaboro kun aliaj asociojKun aliaj organizoj, kiuj subtenas almenaŭ unu el ĝiaj celoj, la asocio pretas kunlabori favore al komunaj celoj de la organizoj. Laŭ ĝeneralkunvena decido la asocio povas eĉ aliĝi al tia organizo, kondiĉe ke la komuna agado ne kontraŭas la celojn de L.S.G. § 10 Ŝanĝo de la statutoLa ĝeneralkunveno povas ŝanĝi la statuton nur per 2/3-a plimulto de la esprimitaj voĉoj, kaj nur se la ŝanĝpropono estis dissendita kun la tagordo. § 11 MalfondoLa asocion povas malfondi la membraro nur per 2/3-a plimulto de ĉiuj eblaj voĉoj. Eventuala posedaĵo de la asocio estu utiligata laŭ decido de la ĝeneralkunveno konforme al la celoj de la asocio. |
|